28/12/2016
Vivo komuna afero
Kato kaj muso
Aŭ
Vivo, Unu Komuna Afero
filozofia, morala, eĉ metafizika, okazaĵo
[ El membiografia romano de Marguerite Audoux (1863-1937) « La Marie-Claire-a Laborejo » (1910).] :
« Iumatene S-ro Dalignac vidinte etan muson eliri el la porĉifona kesto, postulis apenaŭ ne koleriĝanta, ke Duretour iru tuj serĉi la katon de l’najbaro.
Tiu estis dika kato, naskiĝinta en la apuda apartamento, kaj kiu estis neniam vidinta muson. Li renkontiĝadis sur la interŝtuparo kie li petadis por la karesoj de l’laboristinoj. Enirinte tuj ĝi sursaltis la stabmaŝinojn, kaj elesploris la laborejon flarekzamenanteen ĉiaj anguloj, poste, ĉion vidinte, li ŝovis sian korpon en malplenan fakon por tie dormi komforte.
Eta la muso antaŭsentis la danĝeron. Plurfoje ĝi montris sian subtilan muzelon inter la muro kaj la kamentabulo, sed ĝi ne aŭdacis iri pluen. Poste, ĉar dika la kato pludormadis, ĝi kuraĝiĝis kaj trakuris la laborejon kuirejen.
Ree ŝi agis la postajn tagojn. Ĝi pasis eteta kaj vigla kun sia beleta griza felo, kaj Bergounette , kiu ĝin gvatadis, ridis pro vidi ĝin tiom lertan.
Tamen ĝin ekvidis la kato ; tiu saltis peze de sia breto kaj iris malantaŭ ĝi en la kuirejon. Iom poste ĝi revenis, sed ŝanĝiĝintis ĝia sinteno. Ĝi paŝadis singarde, kaj ĝia tuta korpo plilongiĝadis ; ĝiaj okuloj fariĝintis pli flavaj ankaŭe, kaj siajn ungegojn ĝi lente ellongigadis. Ĝi denove ĉirkaŭiradis la laborejon, sed, anstataŭ ol reveni al sia fako, ĝi lokis sin sub tabureto ĉe la kamenoniĉo. Ĝi aspektis dormanta, nazon sur la piedoj, sed unu aŭ alia el ĝiaj oreloj konstante streĉiĝantis, kaj vidiĝis inter ĝiaj palpebroj streko malhela.
Al la museto ŝajne ne urĝadis reveni, kaj neniu estis plu pensanta pri ĝi nek pri la kato, kiam ekaŭdiĝis krion tiom fajna kaj tiom longa, ke ĉiuj maŝinoj haltis, kaj ĉiuj ekrigardis tabureten. Ankoraŭ tie troviĝis la kato, sed kuŝe surflanke kaj, sub unu el ĝiaj kruroj, sterniĝanta, la vosto de l’muso elkuŝis kiel disa peco da nigra laĉo. Preskaŭ tuje svingiĝis la nigra laĉo, kaj forfuĝis la muso. Ĝi ne iris longe, la kato baris al ĝi la vojon, kaj turnis ĝin per krurbato. Ĝi unu temperon restis kiel morta, poste provis forkuri al la kuirejo ; denove la kato troviĝis antaŭ ĝi.
Tiam ĝi freneziĝis el teroro ; ĝi deziregis elfuĝi ie ajn kaj iel ajn ; ĝi turniĝis aŭ impetis ĉiudirekten, kaj ĉiam ungegobate revenigis ĝin la kato en la laborejon. Estis momento kiam krediĝis ke, ĝi estis rezignacionta je morti , tiomtiome ĝi estis tremanta kaj sinka. Sed subite ĝi staris kontraŭ sia turmentisto. Ĝi tiom abrupte ekstaris ke ĝia impeto apenaŭ ne faligis ĝin malantaŭen : restis ĝi stare plentremetanta, moviganta siaj antaŭajn krurojn, dum ĝia sanganta buŝeto eligadis vice diversajn kriojn. Kaj ĉiu inter ni bone komprenis, ke ĝi estis superŝutanta je insultoj la egan monstron (1) , kiu rigardis al ĝi, kvietside, klinante la kapon. Poste, Kvazaŭ ĝi estus mezurinta subite tutan sian malpovon, kaj kompreninta, ke nenio povis ĝin savi, ĝi ŝanceliĝis kaj refalis dum ĝi eligis akran ĝemon. Kaj tio estis tiom kompatinda, ke « Bouledogue » ekkaptis la katon je mezo de l’dorso, kaj ĝin ĵetis sur la tablon. Ĝi remalsupreniris tre rapide, sed la muso ne plu estis tie.
La mastro returnis al sia kuŝseĝo, kaj oni ne sciis ĉu kontente aŭ malkontente li diris :
- Nu ĝi estas for !
S-ino Dalignac spiregis, kaj ŝiaj du pugnoj, kiujn ŝi estis tenadanta premitaj ĉe l’brusto, subite malfermiĝis tiel, kiel ŝi mem nenion plu havis por timi. »
(1) tuta la simbolo de l’homa situacio………
Publié dans Esperanto, morale, mort | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
27/12/2016
Sen ia ajn kareso karna homa
us vous souvenez de Marjorie boulton, la si émouvante poétesse espérantiste ?
SOLECO
Sen seksa juko homo povas sidi ;
Ni povas trolabori, aŭ bromidi.
La karno povas vivi tute sole,
Sen ajna tuŝ' tenera kaj konsola
En frosta lito sen elektra tremo,
Kaj, plie, sen amika varm’ nek manpremo,
Sen ia ajn kareso karna, homa,
Onklina kis’ formala, stacidoma,
Kaj iel, certe, kvankam altakoste,
Ni povas vivi ĉiam karnofroste.
Sed ĉiam ni sopiras al satigo
Alia, per la intelekta ligo,
Trovi, en nia fora alieco,
Ian estajon de la sama speco !
Ho sola, stela viv’, sen aliancoj,
Vivo de nigra spaco kaj distancoj !
Kial mi tiel pensas pri intimo,
Mi, sola kiel stel’ en malproksimo ?
Kuraĝajn stelojn povas mi adori…
Ĉar mi neniam aŭdis stelon plori.
(1953)
Marjorie Boulton
c'est un peu la prise de conscience de ce gouffre chez une anglaise protestante que Marjorie a si bien décrit dans l'amusant?/poignant? récit Ebrivirgeco :
15/12/2016
la destino de textoj en Esperanto : kiel la sango de Kristo ....
mi rememoras, ke la poemo de Pál GULYÁS
diris
Kiam la Roman' enpikis
pintan lancon -- sin eligis
dorse la kruela ŝtal', krude ŝiranta
la karnerojn ruĝajn de la kor',
kiam ĉesis la korbato,
kiam fluis tiu sang',
-- diru, ne hezitu lang' --
kien flugis tiu sang'?
-- Laŭ verŝajno sorbis ĝin la sablo,
kiel ĉiun fluidaĵon
ĝi kutimas; sablo trinkis, laŭ probablo.
Sed li estis Dia fil' el dia mond'
Sur du ŝultroj liaj ja ripozis
la stelara horizont'.
La tero ja ne fanatikas,
Ĝi ne prizorgas eĉ la nubojn,
-- Nenion ja adoras la ter',
Nur trinkas sangon kun prefer'
nur sangon, sangon kun prefer'.
Publié dans Esperanto, mi iras limake, mort | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
14/12/2016
Julian Modest
Julian Modest (pseudonyme d’un écrivain espérantiste Bulgare, qui vécu longtemps en Hongrie) est sans doute le meilleur écrivain de nouvelles de la littérature en Espéranto ! Il a un grand talent, fin, impalpable, il émane de ses nouvelle toujours un halo d’humanité et d’émotion, et un inexplicable mystère.
Et celle à laquelle je mettrais le premier prix c'est celle-ci.
Je ne saurais dire pourquoi mais cette nouvelle me poursuit et vous reste dans l’esprit, de même qu’elle reste dans l’esprit du narrateur.
Les thèmes, ce qu’elle exprime on le devine un peu certes, mais ce n’est pas « dit » comme ça, c’est comme dit Beaudelaire « comme de longs échos qui de loin se confondent » des résonances, comme dans un tableau les « rappels », comme dans une symphonie,
Je ne rentrerai donc pas dans les détails. Seulement je ne peux m’empêcher de remarquer l’attitude de la mère qui rappelle ses enfants, si typique d’une certaine connerie, et d’une certaine mentalité, les fourriers d’une certaine barbarie, qui loin de disparaître fleuri de plus en plus plus belle de nos jours
Un conseil : après l’avoir lue une fois relisez-là à haute voix, elle devient encore plus magique.
Pour ceux qui ne savent pas l’Espéranto :Un jour j’essayerai de la traduire en français.
Julian Modest estas laŭ mi eble la plej bona novelverkisto en la originala E-a beletro. Li havas fajnan nekapteblan talenton, kaj ties noveloj eligas nebulkronon da homeco kaj emocioj, kaj neklarigeblan misteron.
Kaj inter inter liaj noveloj la plej bona laŭ mi estas la jena.
Legintan tiun rakonton pri rakonto pri cigano ursino kaj rondĉapelo ne eblas forgesi.
Mi ne detalos la temojn, sentojn, ktp implicitajn, sed ili akordiĝas kiel eĥantaj rumoroj kaj komprenigas sin reciproke, kiel tuŝoj en bona pentraĵo
Mi konsilas, poste leginta ĝin vi relegu laŭtvoĉe, ĝi iĝos eĉ pli esprimplena.
NOVELO PRI CIGANO, URSINO KAJ RONDĈAPELO
Kiam mi veturas per vagonaro kaj kiam la kupeo estas plenŝtopita de homoj, ĉiam me rememoras la historion pri la cigano kaj ursino. Kial tiu ĉi historio renaskiĝas en mia konscio ĝuste en trajno ? Eble tial, ĉar iu kamparano rakontis gin dum mia longa veturado, aŭ eble tial, ĉar veturante per trajno mi ŝatas observi la homojn en la kupeo. Ili sidas unu apud la alia kaj silentas. Silente ili eniras la kupeon, silente eksidas, silentas dum tri aŭ kvar horoj kaj poste, same tiel silente, foriras. Sep aŭ ok homoj, dum horoj, kiel monumentoj sidas unu apud la alia. Martelas ritme la radoj, monotonas la pejzaĝoj, obskuras en la kupeo… La veturantoj gapas al la fenestro, klinas la kapojn, oscedas, kaj tiam en mia konscio aperas kaj aperas la historio pri la cigano kaj ursino.
La kamparano, kiu iam un iu vagonaro rakontis tiun ĉi historion, estis malalta, nek juna, nek maljuna, kun grizaj ruzaj okuletoj, vestita en malmoda, eluzita, sed urbana kostumo. Tiam li sidis en iu angulo de la kupeo kaj en la komenco de la veturado preskaŭ neniu rimarkis lin. Kiel ĉiuj, ankaŭ li horon aŭ du silentis, sed dubite li ekparolis. Eble tial, ĉar li ne povis kompreni, kial la homoj silentas, se ili kune sidas en tiel eta ejo kiel kupeo. Unue tiu ĉi kamparano familiare demandis sian najbaron, la homon, kiu sidis apud li, kiu stacidomo sekvas. Poste la kamparano ŝerce rimarkigis, ke la trajno, kiel kutime, denove malfruas, kaj mi ne scias kial, sed li, kvazaŭ al si mem, komencis rakonti la historion pri la cigano kaj ursino. Kelkaj kunveturantoj ironie ekridetis, aliaj moke alrigardis la senceremonan kamparanon, tamen li tute ne rimarkis tiujn ĉi rigardojn kaj trankvile daŭrigis sian rakontadon.
Tiam eĉ mi ekridatis, sed la historio pri la cigano kaj ursino restis en mia subkonscio kaj ĉiam, kiam mi veturasper trajno, ĝi reaperas nove kaj denove. Mi jam komencas dubbi, ĉu vere mi aŭdis ĝin aŭ iam tre antaŭlonge mi mem travivis tiun ĉi historion, kaj strange, veturante per trajno mi sentas bezonon rakonti al iu pri la cigano kaj ursino.
La radoj martelas, la trajno kuregas, kaj antaŭ miaj okuloj aperas kaj aperas la cigano kaj ursino. La ursino estas malgrasa, nigra – la cigano estas juna, eble tridekjara, vestita en ĉifonoj, kun truaj, deformitaj ŝuoj kaj malpura, makulita rondĉapelo. Lia vizaĝo flavas kiel seka aŭtuna folio, sed liaj okuloj eligas esperon. Cetere tiu espero ludas en ĉiuj ciganaj okuloj, kaj sole tiu espero akompanas la ciganojn dum iliaj longaj senfinaj vagadoj.
De kie venis la cigano kun ursino ? Mi ne scias. Tion eble neniu iam ekscios. Estis somera posttagmezo, kiam la cigano kaj ursino lacaj, polvokovritaj eniris montaran vilaĝeton. La suno subiris kaj malforta vento alblovis de la proksima arbaro. Post la longa labortago la vilaĝanoj ŝvitaj revenis hejmen. Kiel kutime, la virinoj, por eta ripozo, eksidis anaŭ la domoj – la viroj ekiris al la drinkejo.
En la pigra posttagmeza silento eksonis tirata cigana melodio. Skrapante la solan kordon de sia olda guzlo la cigano vigle kriis :
- Hej, vilaĝanoj, venu vidi kion povas fari la saĝa ursin’ Matia, fraŭlin’. Nu, Maria fraŭlin’, nun motru kiel dancas baletistin’ !
La malgrasa ursino starigsi peze, sendezire kaj, balancante sian longan, nigan korpon, ekpaŝis ronde. La cigana melodio jen tiriĝis, jen vigliĝis, sed eble laca kaj malsata estis la ursino kaj mallonge daŭris ŝia danco.
- Nu, Maria fraŭlin’, nun montru, kiel geamatoj kisas unu la alian ! – raŭke kriis la cigani, ritme skrapis lia arĉo, gaje fluis la cigana melodio, sed nek viro, nek virino venis al la placo, kie nur kvin kokinoj vagis tien-tien, bekfrapante ion.
Nur antaŭ la drinkejo silente staris kelkaj vilaĝanoj, kiuj senmove kaj suspekte observadis la dancadon de la vila « baletistin’ ».
- Hej oĉjoj bonaj, sen tim’ venu al proksim’ de Maria fraŭlin’ ! – ridetis voĉe la cigano, brilis liaj silikokoloraj dentoj, sed neniu el la vilaĝanoj akpasis pli antŭen. La cigano tamen, same kiel fama cirkartisto, deprenis per eleganta gesto kaj metis sian rondĉapelon sur la teron. Eble li esperis, ke post minuto la vilaĝanoj venos pli proksimen, kaj abunda pluvo da moneroj plenigos lian makulitan, deformitan rondĉapelon.
- Nu, Maria fraŭlin’, nu montru kiel geamantoj kisas unu la alian ĉar delonge jam tiuj ocjoj forgesis forgesis doni kison al la edzin’ – kriis la cigano, ruzete rigardis la vilaĝanojn, sed ili staris kiel arboj, apogitaj al la muro de la drinkejo.
La ursino ekgrumblis malkontente, leviĝis peze, faris paŝon, malfermis larĝe manegojn kvazaŭ ŝi subite ĉirkaŭbrakos kaj sufokigos iun.
De ie, kiel brua birdaro,alvenis kelkaj scivolemaj, kirloharaj knaboj, sed tuj post ili alkuris kolerega patrino kaj kiel kato disigas paserojn, tiel ŝi forpelis la infanojn.
- For hejmen, ja vi ne scias, ke la cigano prenos kaj forportos vin.
- Ehstimata virin’ ! Mi ehstas bona hom’ . Dio gardu min. Mi manĝas panon, ne infanon.
Sed la knaboj malaperis kiel fumo, la silentemaj, suspektemaj vilaĝanoj eniris la drinkejon, kaj sur la placo solaj restis la ursino, cigano kaj lia malplena, makulita riondĉapelo.
De la proksima arbaro, kun la malvarmeta vento, nesenteble, kiel svelta junulino alŝteliĝis la vespero, stela kaj trankvila. Aŭdigis fora rido, kokokrio kaj soleca voĉo de radio :
« bonan vesperon karaj geaŭkultantoj. Estas la sesa horo. Ni diros la novaĵojn. La pafbataloj inter Irano kaj Irako daŭras. Hodiaŭ en Romo, membroj de la Ruĝaj Brigadoj pafmortigis la kolonelon Giovanni Ferrari. La internacia konferenco pri… » La voĉo de la parolanto silentiĝis, eksonis melodio, kaj iu malŝaltis la radion.
Subite klukoj, kriegoj, batoj de bastono fendis la silenton. La vilaĝanoj, kiel korkoŝtopiloj de ĉampana vino, elflugis el la drinkejo.
Sur la placo, ĉirkaŭ la ursino kaj cigano disflugis plumaro, plumoj kaj sub la peza ursina manego, en marĉeto de varma sango, konvulsiis kokino. Sango gutis de la ursina buŝego. La cigano blasfemis sakris, kriegis, batis par la kornusbasono la ursinon.
- Diablo prenu cin Maria fraŭlin’. Ni ehstas ne ŝtelistoj.
La vilaĝanoj tuj ĉirkaŭis la ciganon.
- Pagu la kokinon ! – minace ekkriegis la drinkeja mastro, dika, grasa vilaĝano kun porkaj okuletoj.
- Pagu la kokinon ! - kriis ankaŭ la aliaj.
- Eĉ moneron mi ne havas… - lispis la cigano.
- Ne mensogu, ci aĉulo. Nur ŝteli ci scias !
- Ne ŝtelist’. Dresist’ mi eĥstas, oĉjoj bonaj, ne ŝtelist’ ...
- ha, ha, ha ...
- For, aĉulo ! – ekkriis ebria, alta junulo.
- For ! – reeĥis la aliaj.
- Oĉjoj bonaj, hodiaŭ, hieraŭ, manĝis mi nehnion – balbutis la cigano.
- Manĝu la kokinon ! – ekkriis la ebria, juna viro, kaj li forte batis per piedo la ciganan ĉapelon, kiu ankoraŭ staris sur la tero.
Timeme la cigano gestis levi la ĉapelon, sed alia vilaĝano pli forte piedfrapis ĝin. La ĉapelo falis sur la piedon de la tria, kiu tuj direktis ĝin al sia najbaro. Simile al simio, la cigano saltis de unu al alia vilaĝano, sed vane. La ĉapelo flugis en la aero, kaj tondraj ridegoj akompanis ĝin. Post minuto la cigano svingis mane, ekblasfemis cigane, ektiris la ĉenon de la ursino kaj foriris.
Ridegoj, ridoj, rikanoj longe eĥiĝis sur la placo.
Venontan tagon, ĉirkaŭ tagmeze, en la drinkejon venis la arbargardisto kaj diris, ke en la arbaro, proksime de la vilaĝo, li trovis la ciganon mortigitan de la ursino.
En la drinkejo estiĝis bruo kaj tumulto.
- Tuj fusilon ni prenu kaj iru persekuti la ursinon, ĉar ĝi minacas la vilaĝon ! – spirege diris la arbargardisto, sed eĉ unu vilaĝano ne ekiris por sia ĉasfusilo.
En la drinkejo komenciĝis arda diskuto pri ursoj kaj ursinoj.
- La ursino nepre estis karnomanĝa – kompetente diris iu.
Aliaj tuj aldonis, ke ili bone faris, ke ili forpelis la ciganon.
- Ja la ursino povus mortigi eĉ homon.
La tria voĉe miris, ke besto ĉiam restas besto.
- Ja la ursino dancis, eĉ komprenis la vortojn de la cigano, sed besto restas besto.
Iu detale klarigis, ke la ursoj estas tre venĝemaj, kaj se iu iam batas urson, la urso ne forgesos tion. Alia vilaĝano komencis longan historion, kiel iamlia avo nur per tranĉilon ĉasis ursojn. Neniu kredis, ke iu nur per tranĉilo ĉasis ursojn tamen ĉiuj aŭskultis atente. La vilaĝanoj longe parolis, rakontis pri ursoj, ursinoj, kaj neniu eĉ vorton diris pri la cigano, kies makulita rondĉapelo ankoraŭ estis antaŭ la drinkejo.
- Homoj, la ursino atendas nin en la arbaro. Kiu venos kun mi ? – ekkriis la arbargardisto., sed neniu aŭdis lin.
Mi ne memoras, ĉu oni pafmortigis la ursinon. Eble tiam en la vagonaro mi ne aŭdis la finon de la historio, aŭ eble ankaŭ en la kupeo oni komencis paroli, rakonti, diskuti pri ursoj, ursinoj, vulpoj, lupoj…
Delonge mi ne vidis ciganon kun ursino. Eble tial, ĉar en niaj montaroj la ursoj iom post iom malaperas. Tamen mi ofte renkontas ciganojn. Multaj el ili estas bone vestitaj, sed strange preskaŭ ĉiu cigano havas makulitan deformitan rondĉapelon.
Julian Modest
Budapeŝto, la 16-an de majo 198*
04/12/2016
comme dans les "Fêtes galantes" un Verlaine espérantiste
Banale nuda Faŭno ŝtonigita
Satane ridas al falanta stel’
Laŭ leĝo de jarcentoj mortigita.
Nenio daŭras ! … nek la viv’, nek bel’.
Silentas park’ . Nur sub piedo laca
Folioj flavaj flustras pri la mort’.
Nenio daŭras !… Faŭno dorme paca
Ridetas mute sen kompata vort’.
(Ludmila Jevsejeva)
11/11/2016
"vous imaginez ce qu'ils penseraient de Moscou à Pékin et de Buenos-Aires à New-Delhi si c'était moi qui succédait à hollande ?!"
voilà quelle serait la politique étrangère de François Asselineau :
"redorer notre France en tous points sur la Terre" comme ils disent dans la chanson : https://www.youtube.com/watch?v=7Kq7gLVG3vU
28/08/2016
sur tous les plans et de bout en bout de la filière c'est HORRIBLE et IMMORAL ! - terura mondo
C'est écrit en Espéranto ! eh bien voilà une motivation pour l'apprendre eh eh ! (oh et puis si vous cherchez sur internet ces infos vous les trouverez certainement quelque part en français).
En la malriĉaj landoj de Afriko, kiel Madagaskaro, estas vendataj al homoj "kokidaĵon" farita de partoj ne vendeblaj en niaj riĉaj landoj ! Do jen, trovita en teksto de tiu retejo http://mas-eo.org/ plia konfirmo :
Per subvencioj de plurmilionaj eŭroj el publikaj kasoj antaŭ kelkaj jaroj oni konstruis en Wietze en Malsupra Saksujo (nordokcidenta Germanujo) kokbuĉejon, en kiu en ĉiu horo oni mortigas 24.000 kokojn kaj ĝisfine prilaboras ilin. Tie laboras 380 homoj kaj eble kromaj 20 kiel gardistoj (ĉar kontraŭ tiu buĉfabriko okazis kelkfoje konsiderinda rezistado ....) ‒ do entute 400 homoj. Sur la eŭropaj merkatoj, el la bestoj, kiuj estas altproduktive mortigataj (altproduktiva mortigado, hm tio memorigas ion, ion historia ...) kaj prilaborataj, oni vendas precipe brust-fileojn kaj femurojn. Same kiel ĉe aliaj kampkulturaj fabrikoj, la ĉi tie ne valorigeblaj partoj iras tien, kie ankaŭ la kokvisceraĵoj ‒ do la resto, kion la kapitalismaj prosperaj socioj rifuzas ‒ estas ankoraŭ vendeblaj. La gazeto Die Zeit la 20-an de januaro 2015 atentigis pri tio, ke la eksportoj de kokidaĵo el la Eŭropa Unio (EU) en afrikajn landojn ekde 2009 preskaŭ triobliĝis ‒ al ĝis nun 592.000 tunoj.
Kontraŭ tiaj amasimportoj de industrie produktitaj nutraĵoj etkampuloj en Afriko kaj Azio havas nenian ŝancon. La kampkulturistoj en Afriko, raportas la gazeto, havas produktadkostojn de 1,80 eŭroj por ĉiu kilogramo ‒ sed eŭropa kokidaĵo kostas nur la duonon. Rezulte, la precipe junaj homoj, kiuj antaŭe laboris en la kamparo, svarme fariĝas senlaboraj kaj senperspektivaj. Simila situacio fariĝis por produktantoj de vestaĵoj aŭ de meblaroj.
La lastan instigon por la milionopa migrado, kiu nun komenciĝas, donas la militaj konfliktoj. Sed tiuj disvolviĝas sur la bazo de ekonomia disfaligo de tutaj mondregionoj. La ŝtatoj de Okcidenteŭropo bombis Afrikon per malmultekosta viando kaj armiloj kaj ricevas kiel respondon la senlaborigitajn homojn, kies vivo estas minacata. Oni povus nun diri, ke la afrikanoj, kiujn la kokbuĉejo en Wietze senlaborigis, survojas por tie akiri unu el la tie ekzistantaj 400 laborlokoj.
terura mondo en kiu ni vivas !
27/06/2016
pri Esperanto 10
voici de nouvelles traductions utiles :
d'abords des termes de base poour les mathématiques, qu'il est donc important de connaître : inconnue -> nekonato
variable -> variablo
paramètre -> parametro
(là elles sont présentées comme espéranto -> français mais en réalité elles sont surtout utiles à utiliser dans le sens français -> espéranto)
aspekte |
on dirait |
|
|
AVI |
TVA |
|
|
babilaĵoj |
balivernes |
|
|
batilo (ekz : tenisa batilo) |
raquette |
|
|
benzoo |
benjoin |
|
|
bonakcepta |
User-friendly; acceuillant |
|
|
bonakcepto |
|
|
|
bonvolu kiel ? |
plaît-il ? |
|
|
bova flano |
bouse |
|
|
brokantaĵoj |
occasions (d’occasion) |
|
|
brulaĵo |
combustible |
|
|
civitaĵoj |
instruction civique |
|
|
ĉea |
adjacent , d’à côté |
la ĉehorizontaj nuboj |
|
ĉemani |
être à disposition |
ĉemane = sous la main |
|
ĉesidi |
assister |
ĉetablaj kantoj |
|
|
|
ĉeŝultre vatizita = ouatiné au niveau des épaules |
|
ĉirkaŭaĵistaj asocioj |
associations evironnementalistes |
|
|
daŭripova disvolviĝo |
développement durable |
|
deadmoni |
mettre en garde contre |
|
deĵorloko |
poste (colonies, etc) |
|
demonstra |
révélateur, significatif |
|
depostuloj |
revendications |
|
detalo |
|
unuopaĵo |
dikmalalta |
trapu |
|
diec-rajtiĝanta |
de droit divin |
|
disceleco |
dispersion |
|
diseriĝi |
s’effriter, se désagréger |
|
disfali |
se disloquer, tomber en morceaux, |
|
divole |
Si Dieu le veut |
|
dorno |
attention ! il y a une différence entre "épine" et "aiguillon" en botanique (renseignez-vous ! révisez votre manuel de botanique): |
|
dungomurdisto |
tueur à gage |
|
ekkonscio |
|
|
ekvido (ĝenerala ekvido) |
Une première vue, un aperçu |
|
elĉerpe |
de manière exhaustive |
|
elfluegi |
déborder |
|
elmontri |
démontrer, mettre en évidence |
|
elstarigita |
idéalisé |
|
eltrovi |
|
elpensi, inventi, malkovri, diveni |
Eminentuloj |
L'élite, les VIP, les personnalités |
eminentiĝo de elektitoj |
englutemulo |
glouton |
|
enhaveco |
capacité |
|
eni |
se trouver, être dans |
|
esploraresto |
garde à vue |
|
esploristaro (la) |
le monde des chercheurs, de la recherche |
|
ekoefiko |
effets sur l’environnement |
|
ekstremdekstrularo |
l’extrème-droite |
|
ekventoj |
bourrasques |
|
etaĉa |
minable (comme l'esprit des cadres sup' d'Ipernity) |
|
etiketo |
Etiquette (regulo de eksteraj manieroj) |
|
fakkonoj |
compétences |
|
familia kromsalajro |
allocations familiales |
|
fava |
teigneux |
|
fekbona ! |
vachement bien ! |
|
fekegalas |
C’est d’la merde ! |
|
fidenuncistoj |
cafards, délateurs |
|
flamingoj |
brûleurs |
|
flano |
galette |
|
flanko |
membre d'une équation, inégalité, etc |
|
flugtuŝeti |
effleurer |
|
foraĉeto |
accaparement |
|
forflugemaj |
|
|
forpafu vin ! |
foutez le camp ! |
|
forvendado |
soldes, braderie |
|
forvojogi |
détourner (la conversation) |
|
fragmito |
roseau sc. Phragmites |
|
frotosonoj |
fricatives |
|
fuŝvizaĝa |
Au visage défait |
|
Publié dans Esperanto, mi iras limake | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
25/05/2016
original et très joli et très juste mignon petit poème
MI (KIAM EN LA KUNIKLEJO)
c'est le titre !
Mi (kiam en la kuniklejo de via sako
vi furioze fosas pro bileto, kiu
tre verŝajne jam eskapis)
amas vin.
(Kien, cetere, vi metis
mian koron?)
(Victor Sadler)
01/05/2016
Pri Esperanto 9
jen pliaj tradukoj interesaj kaj utilaj :
ion aŭ alian |
une chose ou une autre |
internaĵo |
entrailles |
Internacia Mon-Fonduso |
Fond Monétaire International |
interesokaramboloj |
conflits d’interêts |
interfrapetadis |
claquaient (dents) |
interfrapiĝi |
Claquer; se heurter, se tamponner |
interŝanĝejo |
"lieu d’échanges" |
ja neniomas la gravaĉo |
on en a rien à foutre |
kalkano |
empattement |
kalsonŝtrumpoj |
collants |
kaluso |
cal (fracture) |
kampeto |
case (d'une grille,d'un jeu, etc) |
kano |
canne de provence, sc. Arundo |
kap-al-voste |
sur la tête |
karteto |
étiquette |
kaŝloĝantoj |
squatters |
kaŝmerkato |
marché noir |
keltombo |
caveau |
la kieo |
la location, etc |
kiom |
dans la mesure où |
kiujn komunigas *** |
qu’unissent *** |
klaraninoj |
clarisses |
klavumadi |
pianoter |
kompatveke |
pitoyablement |
komuna prudento |
bon sens |
konektingo |
une prise |
konfuziĝemo |
timidité |
konstato-protokolo |
un constat |
kornbulko |
croissant |
krampoj |
ondaj krampoj = parenthèses; kvadrataj k. [ ]; kunigaj k.{ }; angulaj k. = < > |
kromaltarejo |
chapelle (à l'intérieur d'une église) |
kuirforno |
cuisinière |
KUNKD |
CNUCED (angle UNCTAD) |
kuntiris lin |
le « traînait » avec lui |
kuratoro, kuratora asocio, kuratoreco |
tutelle, etc |
kurobendo |
la chaîne (travail à la) |
kuŝoseĝo |
chaise-longue |
la desupra klasbatalo |
la lutte des classes (celle que pratiquent les classes supérieures dans le but d'augmenter ou de reconquérir leurs avantages !) donc celle venant d'en bas sera la desuba klasbatalo |
"la jaroj de eknomia belvetero" |
« les 30 glorieuses » |
Publié dans Esperanto, mi iras limake, y'en a marre de l'américanisation | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer