28/12/2016
Vivo komuna afero
Kato kaj muso
Aŭ
Vivo, Unu Komuna Afero
filozofia, morala, eĉ metafizika, okazaĵo
[ El membiografia romano de Marguerite Audoux (1863-1937) « La Marie-Claire-a Laborejo » (1910).] :
« Iumatene S-ro Dalignac vidinte etan muson eliri el la porĉifona kesto, postulis apenaŭ ne koleriĝanta, ke Duretour iru tuj serĉi la katon de l’najbaro.
Tiu estis dika kato, naskiĝinta en la apuda apartamento, kaj kiu estis neniam vidinta muson. Li renkontiĝadis sur la interŝtuparo kie li petadis por la karesoj de l’laboristinoj. Enirinte tuj ĝi sursaltis la stabmaŝinojn, kaj elesploris la laborejon flarekzamenanteen ĉiaj anguloj, poste, ĉion vidinte, li ŝovis sian korpon en malplenan fakon por tie dormi komforte.
Eta la muso antaŭsentis la danĝeron. Plurfoje ĝi montris sian subtilan muzelon inter la muro kaj la kamentabulo, sed ĝi ne aŭdacis iri pluen. Poste, ĉar dika la kato pludormadis, ĝi kuraĝiĝis kaj trakuris la laborejon kuirejen.
Ree ŝi agis la postajn tagojn. Ĝi pasis eteta kaj vigla kun sia beleta griza felo, kaj Bergounette , kiu ĝin gvatadis, ridis pro vidi ĝin tiom lertan.
Tamen ĝin ekvidis la kato ; tiu saltis peze de sia breto kaj iris malantaŭ ĝi en la kuirejon. Iom poste ĝi revenis, sed ŝanĝiĝintis ĝia sinteno. Ĝi paŝadis singarde, kaj ĝia tuta korpo plilongiĝadis ; ĝiaj okuloj fariĝintis pli flavaj ankaŭe, kaj siajn ungegojn ĝi lente ellongigadis. Ĝi denove ĉirkaŭiradis la laborejon, sed, anstataŭ ol reveni al sia fako, ĝi lokis sin sub tabureto ĉe la kamenoniĉo. Ĝi aspektis dormanta, nazon sur la piedoj, sed unu aŭ alia el ĝiaj oreloj konstante streĉiĝantis, kaj vidiĝis inter ĝiaj palpebroj streko malhela.
Al la museto ŝajne ne urĝadis reveni, kaj neniu estis plu pensanta pri ĝi nek pri la kato, kiam ekaŭdiĝis krion tiom fajna kaj tiom longa, ke ĉiuj maŝinoj haltis, kaj ĉiuj ekrigardis tabureten. Ankoraŭ tie troviĝis la kato, sed kuŝe surflanke kaj, sub unu el ĝiaj kruroj, sterniĝanta, la vosto de l’muso elkuŝis kiel disa peco da nigra laĉo. Preskaŭ tuje svingiĝis la nigra laĉo, kaj forfuĝis la muso. Ĝi ne iris longe, la kato baris al ĝi la vojon, kaj turnis ĝin per krurbato. Ĝi unu temperon restis kiel morta, poste provis forkuri al la kuirejo ; denove la kato troviĝis antaŭ ĝi.
Tiam ĝi freneziĝis el teroro ; ĝi deziregis elfuĝi ie ajn kaj iel ajn ; ĝi turniĝis aŭ impetis ĉiudirekten, kaj ĉiam ungegobate revenigis ĝin la kato en la laborejon. Estis momento kiam krediĝis ke, ĝi estis rezignacionta je morti , tiomtiome ĝi estis tremanta kaj sinka. Sed subite ĝi staris kontraŭ sia turmentisto. Ĝi tiom abrupte ekstaris ke ĝia impeto apenaŭ ne faligis ĝin malantaŭen : restis ĝi stare plentremetanta, moviganta siaj antaŭajn krurojn, dum ĝia sanganta buŝeto eligadis vice diversajn kriojn. Kaj ĉiu inter ni bone komprenis, ke ĝi estis superŝutanta je insultoj la egan monstron (1) , kiu rigardis al ĝi, kvietside, klinante la kapon. Poste, Kvazaŭ ĝi estus mezurinta subite tutan sian malpovon, kaj kompreninta, ke nenio povis ĝin savi, ĝi ŝanceliĝis kaj refalis dum ĝi eligis akran ĝemon. Kaj tio estis tiom kompatinda, ke « Bouledogue » ekkaptis la katon je mezo de l’dorso, kaj ĝin ĵetis sur la tablon. Ĝi remalsupreniris tre rapide, sed la muso ne plu estis tie.
La mastro returnis al sia kuŝseĝo, kaj oni ne sciis ĉu kontente aŭ malkontente li diris :
- Nu ĝi estas for !
S-ino Dalignac spiregis, kaj ŝiaj du pugnoj, kiujn ŝi estis tenadanta premitaj ĉe l’brusto, subite malfermiĝis tiel, kiel ŝi mem nenion plu havis por timi. »
(1) tuta la simbolo de l’homa situacio………
Publié dans Esperanto, morale, mort | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
Les commentaires sont fermés.