Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

04/07/2020

LA detalo

une vidéo d'une conférence de Tobie Nathan (https://ru-clip.net/video/K9eDW5XV_cA/tobie-nathan-migran...) m'a fait repenser à ce détail :

LA detalo

Dum legado de romano de István Nemere  venas, kiel nature preterdire, frazo, sed tiu en la romano banala detalo, nuntempe saltas al vi en la okulon, kiel vido de NIFO ! :

"Malantaŭ lia dorso haltas iu aŭtomobilo. Aliflanke de la vojo. Ne la unuan fojon okazas, ke iu proponas lin veturigi kelkdistance. Kelkiuj ŝatas interparoli dumvoje.  Peter ĉiam rifuzas."     (la Alta akvo, p. 72)

Vi ja legis : "ne la unuan fojon okazas,  ke iu proponas lin veturigi", en tiu ja proksima epoko (la romano estas de 1985) estis ankoraŭ banala, natura, normala, kutima tiu reago. Ne nur la petveturantoj trovis ŝoforojn ilin akceptantajn, sed eĉ okazis ke ŝoforoj memvole proponis helpon al piedirantoj enkamparaj; Do komparu kun NUN
Kiam (pli kaj pli malofte, ankaŭ ili ekpensas same kiel la aŭtomobilistoj ! kaj eĉ ne pensas ke estus ebla, oni nun (verkita jam en 2007, sed estas pli kaj pli malbone) tute ne plu vidas petveturantojn). Se okaze iu metas sin surrande de vojo por peti veturon, vi ja scias, ke centoj (centoj !) da aŭtomobiloj povas preterpasi ne haltante.
Ĉu tio ne malserenigas vin? unu fojon pli legado (aŭ spekto de filmo, ktp)  romanon disvolviĝantan en iom pasinta tempo rolas kiel ekspegulanto, malkovriganto, rivelanto de kiom ni ja perdis, kiom ŝanĝiĝis veinde nia socio .....



Vous avez bien lu !  (non ? apprenez l'Espéranto ! c'est facile)
Des gens, simplement en le voyant marcher à pied le long de la route lui proposaient  de le prendre en voiture, sans même qu'il le demande (même que là c'est lui qui se payait le luxe de refuser !), on trouvait alors tout à fait normal, naturel, banal, que des gens non seulement fassent de l'auto-stop, et soient acceptés, mais même on le voit là que des automobilistes s'avancent pour proposer un bout de conduite à des marcheurs isolés dans la campagne - Je regrette, une société normale c'est ça! - ; alors quand on voit de nos jours ( De nos jours )  comment ça se passe quand quelqu'un fait de l'auto-stop (je constate même en fait qu'à la longue, et cette mentalité mortifère ayant de plus en plus largement imprégné la société, que plus personne n'essaye même de le faire, déjà il y a 15 ans, c'est de là que viennent mes observations, c'était déjà devenu très rare)  !! .... les centaines (centaines !)  de voitures qui passent sous le nez du gars sans s'arrêter, et les réactions des gens entre eux ....
on se dit qu'il y a une évolution perverse dans la société actuelle

22/06/2020

kiel erinaco

et celui-ci j'aurais pu l'écrire à mon compte :

kiel erinaco

Kvazaŭ erinaco mi estas,

pro timego

buliĝinta,

kaj pro ega nefidemo

ĉe veprejo mi kaŝiĝas.

Nur ĉe foriro  de l'suno,

kiam la steloj ekbrilas,

mi kuraĝas,

sur piedoj,

alveni ĉe la marĝenoj

kie la vivo trankvilas.

 

Arquillos junio 2017

27/05/2020

ĉu komenco de la fino au fino de la komenco ? ĉiuokaze 'stas mia nuna vivo, krom la maro

 

La maro serenas dum ĉe la horizonto droniĝas reĝo, kaj sur la boatoj flugadas mevoj kaj muta venteto karesas la ŝvitajn vizaĝojn de maristoj kaj banistoj kaj delfenojn. Estas la komenco de la fino aŭ fino de la komenco, ĉar la vivo daŭras. Mi dormemas.

 

Angel Arquillos marto 2020

01/05/2020

nova poeto aperis en esperantujo ! Angel Arquillos Lopez

(tri   poemaroj   jam  aperis   (legu ilin !)  ,   baldaŭ  kvara,    eĉ    pli bona,     aperos.)

 

Poemoj

 

Inter poem' kaj poemo

mi enmetas vian nomon

kaj amindajn memoraĵojn

kaj petalojn de mil rozoj.

Kvazaŭ magia trezoro

centojn da versoj mi gardas

interne de mia koro,

kaj sensaj kisoj ne mankas.

 

 

Ĉiuj kontraŭ mi

 

Ĉiuj kontraŭ mi leviĝas

vidante min sendefenda,

ĉar eble, neniu scias

kion mi vere pretendas.

 

Arquillos februaro 2020

 

 

Kiel niaj

 

Falinta branĉo ruladas

sur trotuaro larĝa,

malrapide, laŭkaprice de la vento

aŭ pro juna piedo...

kiu ĝin petole batadas.

Ĝi falis hazarde el arbo maljuna,

kiel niaj haroj blankaj,

kiel niaj fortoj lacaj,

kiel niaj malsukcesoj...

Malrapide ĝi ruladas

inter la pasantoj,

sed temas pri simpla branĉo

frakasita

aŭ simple deŝirita,

mi ne scias,

ĝi ruladas kaj baldaŭ

en iu ajn momento,

balaisto ĝin delevos

kaj en strat-rubujon...

tuj ĝin metos.

 

Arquillos junio 2017

 

 

13/04/2020

ni grandaĝas

Ni grandaĝas

 

Ni ja grandaĝas,

kion vi pensas pri tio?

Ni jam faris longan vojon

kaj nia vivo

kuniras kun la doloro

kaj la forto tute mankas

ho, mia Dio!

Ni grandaĝas kun rapido

kaj sen rimed' ni trairas

tra longa vojo

tute semita per dornoj

kaj rubaĵoj kaj obstakloj

kaj multaj truoj.

Ja kun helpo de bastono

ni moviĝas per klopodo

sub ŝtorm’ malbona,

kiam la tago finiĝas

kaj naskiĝas nova nokto

tute malhela,

je frostaj ombroj plenplena,

apatio kaj deprimo.

Ho, mia Dio!

ni grandaĝas kaj la vivo

per mansigno nin adiaŭas.

 

Arquillos februaro 2020

24/02/2020

à Jacqueline

Lasu min

Lasu min senti denove
vian parfumon forestan
kun aroma rosmareno
kaj agrabla gusto menta.
Permesu ke mi vin vidos
dum ĉi vespero serena
ĉe la spegulo de l' lago
kaj sub la suno printempa.
Kio estis? Mi ne scias,
ĉar dum mia meditado,
absorbita mi ne sentis,
ke la suno jam forestis.
Mi leviĝis kun tranvilo,
ĉar la pezo de l'aflikto
somnoligis miajn fortojn
kaj alvenis la malĝojo.
Lasu min senti denove
vian parfumon forestan
verŝante vian aromon
sur mian korpon inertan.

Arquillos oktobro 2019

23/02/2020

23an de februaro

La kiso

 

Ŝi lasis varmetan kison

sur la kap-kuseno blanka

kaj pro tio mi suferas.

Ŝi foriris frumatene

kiam la suno pretiĝis

leviĝi kun rapideco

eksciante mian senton,

kaj kun amara silento

ĉe la varmaj sun-radioj

kelkaj veluraj larmetoj

ekfandiĝis...

Ŝi foriris

mi bedaŭras!

ĉar mi kun granda kontento

pripensis novan projekton

por nenio...

Tiu senmakula kiso

kuŝanta sur la kuseno

estas bela memoraĵo

lasinta eble pro amo

tiun fatalan matenon.

ekfandiĝis...

Ŝi foriris

mi bedaŭras!

ĉar mi kun granda kontento

pripensis novan projekton

por nenio...

Tiu senmakula kiso

kuŝanta sur la kuseno

estas bela memoraĵo

lasinta eble pro amo

tiun fatalan matenon.

 

Arquillos oktobro 2019

10/02/2020

mia letargio

La perdita sonĝo

Mi ne volas rekuperi
mian jam perditan sonĝon,
ĝi foriris senaverte
nepensante ke pro tio
suferigus min kruele
kaj ĝi tutcerte divenis.
De kiam ĝi min forlasis
mi jam ne plu trovas senton
al la ĉiutagaj aferoj,
ĉar falinte en letargio
mi nun vivas novan vivon.
Rekuperi mi ne volas
la malagrablan pasinton,
ĝi perdiĝis, mi ne scias
kial nun kun granda timo
mi forgesi ĝin deziras?
Mi ekkaptos novajn sonĝojn
kaj mi reprenos l'estinton
de mia fidela mondo.

Arquillos oktobro 2019

09/02/2020

ĉiu sola

La malakcepto

Se mi renkontas belan knabinon kaj ŝin petas: "Estu afabla, venu kun mi" kaj ŝi preterpasas mute, per tio ŝi celas:

"Vi ne estas duko kun fluganta nomo, ne larĝa Amerikano de indiana kresko, kun horizontale ripozantaj okuloj, kun haŭto masaĝita de l' aero de gazonejoj kaj de riveroj ilin trafluantaj, vi ne faris vojaĝojn al la grandaj lagoj kaj sur ili, kiuj troveblas mi ne scias kie. Do, mi petas, kial mi, bela knabino, iru kun vi?"

"Vi forgesas, vin ne portas aŭtomobilo en longaj puŝoj balancante tra la strato; mi ne vidas la sinjorojn de via sekvantaro, premitajn en siaj vestaĵoj, kiuj iras malantaŭ vi en preciza duoncirklo murmurante por vi benojn; viaj mamoj estas en korsaĵo bone ordigitaj, sed viaj femuroj kaj koksoj kompensas al si tiun sindetenon; vi portas traftorobon kun plisitaj faldoj, kia ĝi lastan aŭtunon nin certe ĝojigis, kaj tamen vi ridetas - tiun vivdanĝeron surkorpe - de tempo al tempo."

"Jes, ni ambaŭ pravas, kaj por ne konsciiĝi pri tio nerefuteble, ni prefere iru, ĉu ne, hejmen ĉiu sola."

 

Kafka

 

30/12/2019

maman

Ŝajnas ke ŝi min rigardas

kun tre mistera mieno,

ofertante per la vido

lokon ĉe l'vasta ĉielo

 

Sed la ĉielo distancas,

ĉar mi loĝas en la tero

kie regas la malĝojo

kaj eterniĝas la tempo.

 

Ŝajnas ke ŝi min konsolas

per ĉielaj karesoj

dum sekigas miajn larmojn

la brizo de milda vento.

 

Mi feliĉas dum la dormo

kaj ripozo de la menso,

kun flugiloj fantaziaj

traflugante l'universon.

 

Ŝajnas ke ŝi min rigardas,

kaj atendas kun sereno

nian renkonton ĉielan,

tiel estas mia sento.

 

Arquillos junio 2017