Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

05/12/2020

ĝis ebriiĝo jen prefere

—laŭ melodio Minora sankta muziko

2.
La homa vivo daŭras efemere.
Ne lasu bonan tempon
kaj belan pejzaĝon forflugi ŝtele!
Malbona sorto nia estas destinita
jam en antaŭa vivo vere,
ne penu per plenforto vane.
Plibone kantu ĉagrenpele
kaj drinku ĝoje kun amikoj
ĝis ebriiĝo jen prefere.
Ignoru kiel lun’ kaj sun’ alternas
navede kaj libere.

Yuan Haowen (in poèmes de la dynastie Yuan, traduits par "Vejdo" publiés chez libroj de MAS,consulter la liste ds livres édités par MAS, il y en a 4 qui sont traduits par moi d'ailleurs, je dis ça je dis rien !)

 

 

lernu ĝin parkere !

(kaj ne estu kiel plenkreskuloj, kiuj "ĉiam survoje estas" (skribis Viko, hispana esperantisto) male "infanoj ankoraŭ sentas, ke ili meritas, ĝiu tion, kio nun okazas. Ili ankoraŭ ne lernis, ke ni, la plenkreskuloj, ĉiam estas survoje por atingi ion.  ..... Kiam ĝi surstratos, facile forgesos la celon,  kaj lasos sin ĝuante la pordojn de konstruaĵo, la ŝtonetojn  sur la trotuaro, la hundojn piedirantajn... Kaj diros vin - Rigardu ! kiom bela balkono !)

kaj ne forgesu : ĝis ebriiĝo jen prefere.

03/12/2020

Tiel estas la vivo


Tiel estas la vivo

Ŝi tiom laboris en la vivo,
ke ŝia korpo nun malfortiĝas,
ŝia vizaĝo paliĝas
kaj ŝiaj ostoj rompiĝas.
Tiel estos nia fino:
kelkaj solaj, sen amikoj
aliaj kun familio,
sed kun foresto de amo,
ĉar tiel estas la vivo.


Arquillos aprilo 2017

22/10/2020

Tiel estas la socio

un petit chef-d'oeuvre de Hans-Georg Kaiser nous le dit avec discernement, et talent :

Izolado

Se vi estas impertinenta kaj sen bonaj rilatoj,
jen vi devas iri kiel infano en hejmon por edukado.
Vi ja ne estu impertinenta sen bonaj rilatoj.
Tiuj, kiuj ne devas esti impertinentaj,
ĉar ili havas bonajn rilatojn,
unuiĝis en la batalo kontraŭ la impertinentuloj,
kiuj ne havas bonajn rilatojn.
En ilia komisiono ili decidas: Vi estas impertinenta
kaj devas esti metita en edukadohejmon,
(se vi estas sen bonaj rilatoj).

Se vi estas olda kaj sen iu subteno
jen eĉ la oldulhejmo ne estas certa por vi.
Vi ja ne estu olda sen iu subteno.
Tiuj, kiuj estas oldaj aŭ ne subtenataj,
unuiĝis en la batalo kontraŭ la olduloj,
kiuj estas sen iu subteno.
En ilia komisiono ili decidas:
Vi estas olda kaj devas mem zorgi por vi.
(se vi estas sen iu subteno.)

Se vi estas izolita kaj sen privilegioj,
jen vi baldaŭ freneziĝas.
Sed vi ne freneziĝu sen iuj privilegioj.
Tiuj, kiuj ne freneziĝas, ĉar ili havas privilegiojn,
unuiĝis en la batalo kontraŭ la freneziĝantoj,
kiuj estas sen privilegioj.
En ilia komisiono ili decidas:
Vi freneziĝis kaj devas esti izolita
(se vi ne havas privilegiojn).

 

Hans-Georg Kaiser, alie "Cezaro"

 

système qui a perdu toute sa crédibilité, à force de mensonges https://ru-clip.net/video/IKsEVmTq1jI/%F0%9F%9A%A8%E2%9A%...

19/08/2020

la dette

SEUL MOYEN DE VOIR CETTE VIDéO :CLIQUER SUR LE LIEN CI-DESSOUS :

https://youtu.be/h8F2cIQzDqU


* et puis lisez les romans de Traven (existent aussi en allemand, en anglais, en espagnol, en français) :

PDF - 1.8 Mb
B.Traven : Ĉaro (PDF ĉe SAT)

Ĉaro (karapaco.de)
Der Karren (karapaco.de)
Unua eldono : Berlino, librogildo Gutenberg, 1931

Marŝo en la regnon de l’ mahagono Militmarŝo (karapaco.de)
Der Marsch ins Reich der Caoba. Ein Kriegsmarsch (karapaco.de)http://
Unua eldono : Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1933

  • PDF - 1.9 Mb
  • B.Traven : Mahagontrunko (PDF
  • ĉe SAT)

maintenant la même chose pratiquée auniveau des Etats : 


Seul et unique moyen de regarder la vidéo en question : cliquer sur le lien ci-dessous :

https://youtu.be/h8F2cIQzDqU

ou

https://www.youtube.com/watch?v=h8F2cIQzDqU

et lienLIBRE : https://ru-clip.net/video/h8F2cIQzDqU/histoire-des-dettes-et-de-leurs-r%C3%A9pudiations-par-eric-toussaint.html

(vidéo très interessante et très claire sur une évolution peu connue, écoutez-là) vers la 53è minute on en apprends "de belles" !  l'enseignement le plus important de cette conférence  (il y en a plein d'autres d'autres : une société où il y a des transports en commun partout, des cinémas pas chers pas loin, etc etc, c'est une société qu'on avait en France aussi dans les années 50 et 60 et qu'on n'a plus !!! .....), c'est vers la minute 53 avant et après : la dette, une fois de plus !!! ... Les fameuses "pénuries" dont nos merdias des années 60 à 80 faisaient des gorges chaudes, disant que c'était la preuve que "vous voyez bien : le communisme ça ne marche pas", étaient en fait dues au fait que ces pays étaient étranglés par .... la dette envers le grand capital bancaire occidental, comme NOUS le sommes maintenant.

Ce n'est que quand il est trop tard qu'on apprend la vérité ....

 

la solution ? supprimer les prêts à intérêt, et les banques. Si si ! c'est possible ! Profitez que vous êtes confinés pour vous cultiver : regardez les conférences de Bernard Friot, il y en a plein sur Internet, faite-en le tour. Au boulôt ! faites marcher vos neurones ! et pour ça Bernard Friot il n'y a rien de tel.

 

13/08/2020

mi tre solas sur la kanapo de l'vivo

Kiu vokas min

de l'pasinteco?

Mi la vortojn

ne distingas,

embarasita mi estas

kun mia mens'

kortuŝita,

ĉar mi sidas

sur la kanapo de l'vivo

meditante

pri malĝojo

kaj feliĉo,

sed la voĉo

de l'pasinto

daŭre vokas

kun insisto

kaj petegas mian helpon.

Kion fari?

Kie estas la paseo?

Kie estas la mistero?

Mi tre solas

sur la kanapo de l'vivo

mi deĵoras

kaj atendas la momenton

retrovi la pasintecon

kaj rekuperi la vivon.

 

Arquillos februaro 2017

02/08/2020

kie la profundo grandas

La granda lago

 

Kun granda timo mi naĝas

sur tre vasta blua lago,

malgraŭ ke min ja timigas...

la mistera profundaĵo

kaj la malhela vespero

kaj la konstanta soleco

kaj via longa silento

pro mia nova fiasko.

Mi naĝas dum ĉe la bordo

atendas mia ĉagreno

prizorgante la vestaĵojn

makulitajn de malbono.

Mi naĝas, ĉar la mensogo

per ĝiaj faŭkoj venenaj

kontraŭ mi la tutan tagon

ridetante faras mokon.

Mi naĝas nun kun la kalmo

kun granda tim', sed kun zorgo

ĉar mi timas la mallumon

kaj la glacian malvarmon.

Kia granda timo, Dio

naĝi sola sur la lago,

kie la profundo grandas

kaj eterniĝas la grando.

 

(ankaŭ tiu profunda poemo de Angel Arquillos Lopez indas estis parkerigita !)

04/07/2020

LA detalo

une vidéo d'une conférence de Tobie Nathan (https://ru-clip.net/video/K9eDW5XV_cA/tobie-nathan-migran...) m'a fait repenser à ce détail :

LA detalo

Dum legado de romano de István Nemere  venas, kiel nature preterdire, frazo, sed tiu en la romano banala detalo, nuntempe saltas al vi en la okulon, kiel vido de NIFO ! :

"Malantaŭ lia dorso haltas iu aŭtomobilo. Aliflanke de la vojo. Ne la unuan fojon okazas, ke iu proponas lin veturigi kelkdistance. Kelkiuj ŝatas interparoli dumvoje.  Peter ĉiam rifuzas."     (la Alta akvo, p. 72)

Vi ja legis : "ne la unuan fojon okazas,  ke iu proponas lin veturigi", en tiu ja proksima epoko (la romano estas de 1985) estis ankoraŭ banala, natura, normala, kutima tiu reago. Ne nur la petveturantoj trovis ŝoforojn ilin akceptantajn, sed eĉ okazis ke ŝoforoj memvole proponis helpon al piedirantoj enkamparaj; Do komparu kun NUN
Kiam (pli kaj pli malofte, ankaŭ ili ekpensas same kiel la aŭtomobilistoj ! kaj eĉ ne pensas ke estus ebla, oni nun (verkita jam en 2007, sed estas pli kaj pli malbone) tute ne plu vidas petveturantojn). Se okaze iu metas sin surrande de vojo por peti veturon, vi ja scias, ke centoj (centoj !) da aŭtomobiloj povas preterpasi ne haltante.
Ĉu tio ne malserenigas vin? unu fojon pli legado (aŭ spekto de filmo, ktp)  romanon disvolviĝantan en iom pasinta tempo rolas kiel ekspegulanto, malkovriganto, rivelanto de kiom ni ja perdis, kiom ŝanĝiĝis veinde nia socio .....



Vous avez bien lu !  (non ? apprenez l'Espéranto ! c'est facile)
Des gens, simplement en le voyant marcher à pied le long de la route lui proposaient  de le prendre en voiture, sans même qu'il le demande (même que là c'est lui qui se payait le luxe de refuser !), on trouvait alors tout à fait normal, naturel, banal, que des gens non seulement fassent de l'auto-stop, et soient acceptés, mais même on le voit là que des automobilistes s'avancent pour proposer un bout de conduite à des marcheurs isolés dans la campagne - Je regrette, une société normale c'est ça! - ; alors quand on voit de nos jours ( De nos jours )  comment ça se passe quand quelqu'un fait de l'auto-stop (je constate même en fait qu'à la longue, et cette mentalité mortifère ayant de plus en plus largement imprégné la société, que plus personne n'essaye même de le faire, déjà il y a 15 ans, c'est de là que viennent mes observations, c'était déjà devenu très rare)  !! .... les centaines (centaines !)  de voitures qui passent sous le nez du gars sans s'arrêter, et les réactions des gens entre eux ....
on se dit qu'il y a une évolution perverse dans la société actuelle

22/06/2020

kiel erinaco

et celui-ci j'aurais pu l'écrire à mon compte :

kiel erinaco

Kvazaŭ erinaco mi estas,

pro timego

buliĝinta,

kaj pro ega nefidemo

ĉe veprejo mi kaŝiĝas.

Nur ĉe foriro  de l'suno,

kiam la steloj ekbrilas,

mi kuraĝas,

sur piedoj,

alveni ĉe la marĝenoj

kie la vivo trankvilas.

 

Arquillos junio 2017

27/05/2020

ĉu komenco de la fino au fino de la komenco ? ĉiuokaze 'stas mia nuna vivo, krom la maro

 

La maro serenas dum ĉe la horizonto droniĝas reĝo, kaj sur la boatoj flugadas mevoj kaj muta venteto karesas la ŝvitajn vizaĝojn de maristoj kaj banistoj kaj delfenojn. Estas la komenco de la fino aŭ fino de la komenco, ĉar la vivo daŭras. Mi dormemas.

 

Angel Arquillos marto 2020

01/05/2020

nova poeto aperis en esperantujo ! Angel Arquillos Lopez

(tri   poemaroj   jam  aperis   (legu ilin !)  ,   baldaŭ  kvara,    eĉ    pli bona,     aperos.)

 

Poemoj

 

Inter poem' kaj poemo

mi enmetas vian nomon

kaj amindajn memoraĵojn

kaj petalojn de mil rozoj.

Kvazaŭ magia trezoro

centojn da versoj mi gardas

interne de mia koro,

kaj sensaj kisoj ne mankas.

 

 

Ĉiuj kontraŭ mi

 

Ĉiuj kontraŭ mi leviĝas

vidante min sendefenda,

ĉar eble, neniu scias

kion mi vere pretendas.

 

Arquillos februaro 2020

 

 

Kiel niaj

 

Falinta branĉo ruladas

sur trotuaro larĝa,

malrapide, laŭkaprice de la vento

aŭ pro juna piedo...

kiu ĝin petole batadas.

Ĝi falis hazarde el arbo maljuna,

kiel niaj haroj blankaj,

kiel niaj fortoj lacaj,

kiel niaj malsukcesoj...

Malrapide ĝi ruladas

inter la pasantoj,

sed temas pri simpla branĉo

frakasita

aŭ simple deŝirita,

mi ne scias,

ĝi ruladas kaj baldaŭ

en iu ajn momento,

balaisto ĝin delevos

kaj en strat-rubujon...

tuj ĝin metos.

 

Arquillos junio 2017