Sen ia ajn kareso karna homa (27/12/2016)

us vous souvenez de Marjorie boulton, la si émouvante poétesse espérantiste ?

SOLECO


Sen seksa juko homo povas sidi ;
Ni povas trolabori, aŭ bromidi.

La karno povas vivi tute sole,
Sen ajna tuŝ' tenera kaj konsola
En frosta lito sen elektra tremo,
Kaj, plie, sen amika varm’ nek manpremo,
Sen ia ajn kareso karna, homa,
Onklina kis’ formala, stacidoma,
Kaj iel, certe, kvankam altakoste,

Ni povas vivi ĉiam karnofroste.
Sed ĉiam ni sopiras al satigo
Alia, per la intelekta ligo,
Trovi, en nia fora alieco,
Ian estajon de la sama speco !
Ho sola, stela viv’, sen aliancoj,
Vivo de nigra spaco kaj distancoj !
Kial mi tiel pensas pri intimo,
Mi, sola kiel stel’ en malproksimo ?
Kuraĝajn stelojn povas mi adori…
Ĉar mi neniam aŭdis stelon plori.


(1953)

Marjorie Boulton



c'est un peu la prise de conscience de ce gouffre chez une anglaise protestante que Marjorie a si bien décrit dans l'amusant?/poignant? récit Ebrivirgeco :

"absurda emo plori"

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer