03/09/2015
l'espérantisme est un humanisme
Pour reprendre une formule de Sartre
For english-speaking people: here arguments in favour of Esperanto
http://usono.wordpress.com/what-is-this-language/
Kiel diras Marjorie Boulton:
"Kaj tamen, tiu, kiu penos vere servi Esperanton, ricevos multajn specialajn sciojn, vivon pli interesan, novajn konceptojn pri homaj eblecoj. Tiu persono vidos malgrandskalan sed jam eksterordinare larĝan kaj multfakan tutmondan kulturon; pli kaj pli bone komprenos, kion kaj kiom neŭtrala internacia lingvo povas fari por la homaro; havos eksterordinare realan, intiman, senperan komprenon pri la mirindaj diversecoj de landoj kaj gentoj kaj unuopuloj, kaj samtempe pri la same mirindaj similecoj de ni homoj ĉiulandaj, ĉiugentaj, ĉiunomaj. Esperanto estas utila lingvo, inda je lernado; sed plena esperantismo povas iĝi vivostilo, vivostilo inda por avangardanoj de la homaro. La lernado de nia lingvo ebligas senfinan amkreskigan lernadon per nia lingvo."
En France le philosophe J-C Michéa fut espérantiste, il en dit : "Je vais prendre un autre exemple, qui me tient à cœur. J’ai milité dans ma jeunesse au sein du mouvement espérantiste – et notamment à la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), qui en constituait l’une des fractions d’extrême gauche les plus importantes. Or malgré le fait que le mouvement espérantiste constitue une incarnation exemplaire du principe internationaliste, on constate qu’à la notable exception de Radio libertaire, son degré de médiatisation est, en France, à peu près égal à zéro. Et cela alors même que les espérantistes s’y comptent par milliers et ont su élaborer une culture impressionnante. La raison de ce silence est simple : la nature et les objectifs fondamentaŭ de ce mouvement sont incompatibles avec le rôle central que l’anglais d’affaires (qui n’est évidemment pas celui de Dickens ou d’Orwell) doit jouer dans le processus capitaliste d’unification juridico-marchande du monde. Le résultat, c’est qu’un congrès espérantiste réunissant quelques milliers de personnes sera toujours moins couvert par la presse officielle et les stars du showbiz que telle ou telle manifestation d’une organisation de 100 membres dont les objectifs ambigus et les formes d’action spectaculaires peuvent être récupérés sans grande difficulté par le « parti des médias et de l’argent », pour reprendre la formule du Plan B."
Marjorie Boulton fininte sian libron por progresantoj "Faktoj kaj Fantazioj" metas poemon, ne nur poezia kaj harmonia (provu legi ĝin parole), sed kiu estas tuta filozofio:
Leginte tiun ĉi volumon,
legu alian, kaj pli bonajn;
neniu tenos scio-sumon,
ĉiu kapablas kreskojn konajn.
Aliaj bestoj vivas per
instinktoj kaj per apetito;
homo sopiras al la ver',
konceptas pri la infinito.
Progresu daŭre, daŭre lernu.
De pinto grimpu ĉiam al pinto;
la Verda Stel' sur voj lanternu:
estu feliĉa, ho leginto!
Et en prime voici l'histoire -vraie- d'un soldat italien durant la Deŭième Guerre Mondiale en Yougoslavie qui, capturé par des partisants, a eu la vie sauve parce qu'il parlait Espéranto, et qu'un espérantiste parmi les yougoslaves a plaidé pour lui disant que s'il était espérantiste il ne pouvait être tout à fait mauvais :
Jen, nu, historio pri Attilio Giovannini, itala militisto en Jugoslavio, dum la unuaj jaroj de la dua mondmilito, ŝoforisto de la 54-a artileria grupo de armeo. “(…) Post ke ni atingis stacidomon de Plavno, ni estis devigataj atendi trajnon de la flanko de Zemagna (…). Mi konis tiun zonon, ĉar mi jam trairis ĝin multfoje kaj mi sciis, ke la popolo estas gastema. Sed tiun tagon mi trafis partizanan grupon tre decideman pafi min. Tia kritika situacio petis ĉiun pacienceman spiriton mian: tiel, kuraĝigante min, mi komencis paroli al ili kaj abrupte komencis paroli per la vortoj de Sankto Paulo al la Korintanoj kaj eĉ mi parolis esperante, aldonante ke mi estis nur soldato, malsana kaj senarmigita, kaj ke ĉu ili konus min pli profunde ili ne trovus min malamikon sed homon kiel ili, devigatan al la milito pro eventoj.
Tiam unu, el ili kriis: “Tiu estas esperantisto, li ne povas esti malamiko : ni ne devu pafi lin !”. Kiel simplaj homoj li komprenis mian spiriton : nur eventoj portis min en ilia lando kiel soldato sed ene de mi estis nur volo doni kaj ricevi komprenadon kaj ili montris al mi amikecon. Ili bonvenigis min en iliajn hejmojn, donis al mi fromaĝon kaj infano oferis al mi pomon dirante al mi esperante: “Jen por manĝi” kaj poste liberigis min”.
Tiel mi ŝuldas al esperanto vivon kaj konadon de grandaj humanaj valoroj, spontanaj en homa konscio infana kaj pura”.
Publié dans Esperanto | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
01/09/2015
la grande aventure
LA GRANDE AVENTURE
( En français: "Pourquoi étudier l'Espéranto ? Est-ce que ça peut faire gagner de l'argent ? En général non!
Pourquoi passer notre temps à travailler à sa diffusion ? Eh bien, tous ceŭ qui ne s'interessent qu'à des choses qui apportent un avantage financier, ne s'occuppent pas du tout d'Espéranto.Mais les personnes qui ont déjà évolué suffisamment pour comprendre que la vie ce n'est pas que l'argent perçoivent aisèment la valeur incommensurable de l'Espéranto. L'home ne vit pas que de pain. Et pas seulement d'argent ... En fait on vit aussi de la beauté et d'émotion. On vit aussi d'aventure ... Et c'est précisément ce que l'Espéranto peut être pour nous.
"La Grande Aventure", l'Espéranto est la grande aventure de l'esprit, de l'intellect, de l'âme. Quand on commence à parler Espéranto avec d'autres personnes - principalement quand il s'agit d'étrangers - et qu'on s'apperçois que ça marche, pleinement, on ne peut pas ne pas se sentir inondé par une véritable vague de plaisir, par une émotion profonde, en un mot le bonheur. Nous avons la même impression quand nous lisons des livres ou des revues, ou quand nous correspondons avec des amis lointains. Seuls ceux qui ont déjà éprouvé ces sortes d'émotions espérantistes peuvent comprendre combien elles ont de valeur.
De temps en temps je relis ce texte, et à chaque fois après l'avoir lu je suis convaincue de son vrai sens et de la profonde sagesse qu'il contient, je peux même respirer l'air frais qui en émane et rempli mon âme. Il est difficile de trouver par des mots simples la profondeur de la vérité. Vraisemblablement la "Grande Aventure", que l'Espéranto fait connaître à des milliers et des milliers de gens, qui ont ainsi le bonheur de vivre les plus belles émotions humaines.
Félicitations à cet espérantiste cultivé, qui exprime si simplement ses pensées extraordinaires sur la langue que nous aimons.")
Si vous ne me croyez pas, rien que cette expérience de Claude Piron dit beaucoup !
http://esperantofre.com/book/booke.htm#piron
La GRANDA AVENTURO
"Kial studi Esperanton? Ĉu oni povas gajni monon per ĝi? Ĝenerale, ne ! Kial uzi nian tempon por labori por ĝia disvastigado? Bone... ĉiuj, kiuj interesiĝas nur pri aferoj, kiuj donas mono-profiton, tute ne okupiĝas pri Esperanto. Sed la personoj, kiuj jam evoluis sufiĉe multe por kompreni, ke la vivo ne estas nur mono, facile perceptas la nemezureblan valoron de Esperanto. Ne nur per pano vivas la homo. Ankaŭ ne nur per mono... fakte , oni vivas ankaŭ de la belo, de la emocio. Oni vivas ankaŭ de la aventuro... kaj ĝuste tio, Esperanto povas esti por ni... " La Granda Aventuro". Ĝi estas la " Granda Aventuro" de la menso, de la intelekto, de la animo. Kiam ni komencas paroli Esperanton kun aliaj personoj -precipe alilandanoj - kaj vidas, ke la lingvo plene funkcias, ni povas nur senti veran inundon de plezuro, de profunda emocio, unu-vorte " feliĉon". La samon ni sentas, kiam ni legas librojn kaj revuojn aŭ korespondas kun foraj geamikoj. Nur personoj, kiuj jam spertis tiajn esperantistajn emociojn povas kompreni –kiom multe ili valoras. De tempo al tempo mi relegas tiun ĉi tekston kaj ĉiam post-legi mi estas konvinkita pri gia vera senco kaj profunda enhava-saĝeco. Mi eĉ povas spiri el tiuj vortoj la freŝan aeron , kiu blovas en mia animo.Malfacile estas trovi el simplaj vortoj la profundecon de la vero. Verŝajne " La Granda Aventuro" , kiun Esperanto okazigas al miloj kaj miloj da homoj , kiuj feliĉe spertas la plej belajn emociojn homajn.
Gratulon al tiu klera esperantisto, kiu simple elvortigis siajn ekstraordinarajn
pensojn pri nia amata lingvo. »
Karesema! (Espérantiste brésilienne, habite Porto-Allegre)
Publié dans Esperanto, la vraie vie, mi iras limake | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
26/08/2015
Pri esperanto 7
pour bien commencer l'année scolaire,comme les petits enfants, voici de nouveaux mots suplémentaires pour enrichir votre vocabulaire (et n'oubliez pas de les employer !)
proverbo : "troa petolo estas danĝera por la kolo"
arigi |
regrouper |
artikotordo |
entorse |
aspekte |
on dirait |
AVI |
TVA |
batilo (ekz : tenisa batilo) |
raquette |
benzoo |
benjoin |
bonakcepta |
User-friendly; acceuillant |
bonakcepto |
|
bonvolu kiel ? |
plaît-il ? |
bova flano |
bouse |
brokantaĵoj |
occasions (d’occasion) |
brulaĵo |
combustible |
aĉfuŝa |
mal foutu |
aĉulinjo ! |
petite saleté ! (avec une nuance d’affection) |
aĵaranĝo |
nature-morte |
akcitenantoj |
actionnaires |
akirindaĵo |
occasion (c’est une occasion ! une occase) |
aktisto |
notaire |
alfalanta |
incident (optique) |
aliese |
De quelqu’un d’autre |
alkroĉa galio |
gratteron |
amemo, korsento, korinklina |
|
|
|
amadmiri |
contempler |
amorinda |
baisable |
ardlampo |
lampe à incandescence |
argumentadi |
faire le raisonneur |
oni serĉas vin |
quelqu’un vous demande |
tempkonvena, celkonforma, adekvata, |
opportun |
orvaloras |
ça vaut de l’or |
paletro |
palette |
kaj la plej agrabla : palpumi |
peloter |
parenteze jen esperantigo de teksto, kiun oni nun ofte legas en la interreto :
Ĉe la kaso de superbazaro (parenteze bojkotu la superbazarojn ! https://www.google.fr/?gfe_rd=cr&ei=pTTbVY7AIMXI8gfwg... ) maljunulino elektas sakon el plasto por meti siajn aĉetaĵojn. La kasistino riproĉas al ŝi ne konduti ekologie, kaj diras : Via generacio entute ne komprenas la ekologian movadon. Nur la junuloj estas pagontaj por la malnova generacio, kiu malxparis ĉiujn riĉfontojn ! La maljunulino senkulpigas sin al la kasistino, kaj klarigas : - « Mi bedaŭras, ne ekzistis ekologiisma movado en mia epoko. » Dum ŝi forlasas la kason, ĉagrenmiene, la kasistino pludirias : « homoj kiaj vi riunigis ĉiujn riĉfontojn malhelpe al ni. Vere vi tute ne konsideradis la protekton de la natura medio viatempe ! Tiam, iom incitita, la maljunulino rimarkigis, ke en ŝia epoko oni reportadis la botelojn el vitro al la vendejo. La vendejo resendadis al la uzino por ilin lavi, striligi kaj plenigi denove. La boteloj estis recikligitaj, sed oni ne konis la ekologian movadon. Ŝi aldonas : en mai tempo oni leviĝis per ŝtuparo piede : ni ne havis rulŝtuparojn kaj malmulte da liftoj. Oni ne veturis peraŭte je ĉiu fojo, kiam oni bezonis iri du tratojn pli malproksime : oni piediris ĝis la kvartala ĉiovendejo. Sed veras, ke oni ne konis la ekologian movadon. Oni ne havis unufojajn vindojn : oni lavadis la la vindotukojn de la beboj. Oni sekigis la vestaĵojn ekstere sur ŝnuro. Oni havis vekhorloĝon, kiun oni restreĉadis vespere. En la kuirejo oni aktivadis por pretigi la manĝojn, oni ne disponis je ĉiuj tiuj elektraj specialigitaj gaĝetoj por ĉion pretigi sanpene, kaj kiuj forvoras tiom da watoj, kiom la elektrocentraloj produktas. Kiam oni pakis malsolidajn aĵojn por sendi per la poŝto, oni uzadis kiel rmburaĵojn gazetpaperon aŭ vaton, en skatoloj jam uzitaj, ne veziko-globetojn aŭ protekttavoloj el plasto. Oni ne havis razentondilojn je benzino, memveturantaj aŭ kun sidilo : oni uzis la forton de la propraj brakoj por tondi la razenon. Oni laboradi korpe, oni ne bezonis iri en gimnastikejon por kuri sur memrulaj tapiŝoj, kiuj funkcias je elektro. Sed veras, ke oni ne konis la ekologian movadon. Oni trinkadis akvon je la fontano, kiam oni soifis. Oni ne uzadis unufojajn tasojn aŭ glason jetendajn. Oni plenigis la fontoplumojn en botelon de inko, anstataŭ aĉeti tutnovan fontoplumon. Oni anstataxis la klingojn de la raziloj anstataŭ forĵeti la tutan razilon post kelkaj uzadoj. Sed veras, ke oni ne konis la ekologian movadon. Homoj veturis per la buso, la vagonaro, kaj la infanoj iradis al la lernejo piede, aŭ per biciklo, anstataŭ uzi la familian aŭton kaj la gepatrojn kiel tuttagnoktan taksion. La infanoj konservis la saman tekon dum pluraj jaroj, la kajeroj pluutiliĝis de jaro al la sekva, la kolorkrajonoj, skrpgumoj, krojontranĉiloj kaj aliaj iloj daŭris tiom, kiom ili povos, ne neva teko ĉiujara kaj la kajeroj forĵetitaj fine de junio, novaj krajonoj kaj skrapgumoj kun nova furora reklamo sur ilin, sed veras, ke oni ne konis la ekologian movadon ! Oni havis nur po unu elektra ŝtopilingo en unu ĉambro, kaj neniom da ŝtopilingaro multobla por provizi per elektro la plenan kompleton de la elektraj gaĝetoj nepre necesaj al la junuloj de hodiaŭ. - DO NE VENAS MIN HIRTIGI KUN VIA FEKA EKOLOGIA MOVADO ! La ununura afero, kiun ni bedaŭ ras : ne esti havintaj sufiĉe frue la pilolon, por ne naski la generacion de la junaj stultuloj kiaj vi, kiuj imagas, ke ili ĉion inventis, eĉ la laboron, kiuj ne kapablas skribi dek liniojn sen fari dudek literum-erarojn, kiuj neniam malfermis libron alian ol bildstrian, kiuj ne scias kiu komponis la « Bolero » de Ravel … (eĉ pensas, ke estas vesto-dezajnisto), kiuj ne pli scias kie fluas la Danubo, kiam oni proponas al ili Vieno aŭ Ateno, ktp, sed kiuj kredas tamen povi doni lecionojn al aliuloj dealte de sia kompatinda senscio !
Publié dans Esperanto, mi iras limake | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
22/08/2015
kastelo en Bretonio
Tiu eksterordinara kastelo troviĝas en Bretonio.
Sur la foto ne videblas, sed ne nur la pordo sed la grandaj fenestroj de la kastelo ĉe la etaĝo estis malfermitaj ambaŭflanke (tiel oni povis vidi la ĉielon trans la loĝejo).
Mi ne scias ĉu tio senteblas en la foto, sed kiam oni estis korpe antaŭ tia vido, kaj sub la ĉielo kaj vento en varmeta finsomero, kaj imagis la vivon en tia kastelo, kiu estus sia hejmo, kun la plenmalfermitaj fenestroj sub la nuboj tio efektis belan impreson neforgeseblan.
Ĉar mi estis ĵus ĉeestinta Esperanto-staĝon pri ĉina poezio, mi inspirita de certaj ĉinaj poemoj legitaj verkis poemon en la formo de Tjaŭŝjaŭling pri tiu kastelo
Liberkaĝe,
liberkaĝe,
super muĝas nuboj sovaĝe;
herbej’ ĉiam vaste,
Interfenestre
loĝi,
loĝi,
hejm- kaj am-e
en la sia kastelo.
Publié dans Esperanto, mi iras limake | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
21/08/2015
au détour d'un poème de Wisława Szymborska une question me taraude
la knabeto emis meti la kapeton sur la genuoj de onjo
kie estas la genuoj ?
Kie estas la knabeto ?
Publié dans Esperanto, la vraie vie, mort | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
sun' kaj luno en sama ĉielo
La Suno kaj la Luno
La Sun' sin banas
kun trankvil'
ĉe l'fora horizont'
dum la koketa Lun'
ŝminkas sin
kun arto kaj graci'.
Alvenas la vesper'
plenplena je mallum'
kaj la misteraj ombroj
ĉirkaŭas al la Lun'.
Mi miras la belecon
de tiu renkontiĝo
kaj ĝuas en silento...
Arquillos 11-1-15
11/07/2015
bonheur
« Felicho konsistas el sata stomako, kontenta libido (1) , flegata koro (2) , nutrata cerbo (3) kaj kvietigata spirito (4) . » (Concalvo Neves)
(pour les incultes qui ne savent pas l'espéranto je traduit "le bonheur consiste en un estomac rempli, un libido satisfaite, un coeur conforté, un cerveau nourrit (de nourritures intellectuelles bien entendu) et un esprit tranquillisé"
(1) ça de nos jours c’est « INTERDIT » !
(2) comme il a raison ! sans ça tout la reste est vain, mais c’est la chose la plus difficile à obtenir,
sauf si vous appartenez à la vaste troupe des êtres frustes égoïstes et cons, et plus que jamais de nos jours !...
(3) chose aussi beaucoup négligée !!
(4) ça par contre ça se fait beaucoup (c’est peut-être la seule des quatre qui soit accessible à notre époque !) par tous les moyens, chimiques, psychiatrique ou para-psychiatriques, sophistiques et illusoires en tous genres, c’est un marché, forcément – lisez ci-dessus - , très rentable !! et puis c’est un pilier de l’ordre social !..., il faut que ça glisse ! cool ! toutes les sortes de drogues sont utilisables, et dans les faits la plus utilisée est la connerie.
Publié dans Esperanto, la vraie vie, Philosophie | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
30/06/2015
ĉio bluas
Ĉio bluas
Vidu kiel bluas la ĉielo.
Nuboj blankaj ne plu estas
kaj la reĝa suno brilas
kaj la tempesto forestas.
Vidu, kara, kiel belas
la horizonta linio
kaj la senfina mistero
de la nevidebla dio.
Vidu la boaton liliputan
alvenanta, ĝojoplena
kun ĥimeraj pasaĝeroj
sur la blua mar' serena.
Viaj okuloj bluas
kiel la bluo ĉiela
kiel ĉi blua rakonto
kaj la dio nevidebla.
Arquillos 7-1-13
24/06/2015
Jean-Pierre PETIT
Jen-Pierre Petit estas emerita sciencisto (kaj en la nuna epoko emeritoj - en ĉiuj terenoj ... - nur emeritoj ĝuas la liberon je parolo ! ĉar ili ne plu havas por timi pri kio iĝos al siaj karieroj, nek pri sankcioj, ktp. Ili do iel parolas por la kompatindajn junuloj, kiuj vivas en timo pri senlaboreco, foje eĉ karcero). Antaŭ jaroj mi esperantigis plurajn el liaj popularsciencaj bildliteraturajn albumojn; jen :
LIGILOJ AL LA ALBUMOJ ESPERANTIGITAJ
http://www.savoir-sans-frontieres.com/JPP/telechargeables...
sur Ipernity on les amis aussi, sauf que dans cette merde qu’est devenu la nouvel Ipernity il n’y a plus moyen d’avoir accès aux documents pdf, le lien direct, sinon PERSONNE absolument personne ne se douterait jamais qu’il y en a et ne risquent pas de tomber dessus !!!! voici donc le lien direct à la liste des pdf de ses abums http://www.ipernity.com/search/doc?opt=&q=Jean-Pierre...
Et donc ici vous pourrez le voir dans le jardin de sa maison parler sur des tas de sujets, très très interessants !
https://www.youtube.com/watch?v=NTUjG9nGTLs... : Sur la liberté d'expression
https://www.youtube.com/watch?v=PgQI5dnBbyE... : Sur l'armée 1/3
https://www.youtube.com/watch?v=eveeCCbXxIc...: Sur l'Armée 3/3
https://www.youtube.com/watch?v=Onduk77SltY... : Sur la science
https://www.youtube.com/watch?v=aTRYZvZQ98o... : Sur l'ouverture d'esprit
http://www.youtube.com/watch?v=EnXg0qEgFgs : Cosmologie, carrière scientifique 1/3
http://www.youtube.com/watch?v=rIIC-_lgE2k : Cosmologie, carrière scientifique 2/3
http://www.youtube.com/watch?v=ssorxRwvJ8Y
Cosmologie, carrière scientifique 3/3
et méditez bien la morale de cette histoire
http://www.jp-petit.org/nouv_f/NOEL_2014/NOEL_2014.htm
Publié dans Esperanto, Liens interessants, Livres, Philosophie, Science | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
20/06/2015
Marjorie Boulton
Marjorie Boulton, qui a maintenant plus de 90 ans malheureusement, elle est née en 1924, a fait une carrière d’universitaire britannique, à Oxford, en qualité de professeur de littérature anglaise. Elle a aussi été dès 1951 une fervente et talentueuse espérantiste. C’est je pense le meilleur poète original en Espéranto. (Oui, je la préfère même à William Auld et à Kalocsay). Elle a su mettre dans ses poèmes un sens inné de l’harmonie, une authenticité et une profondeur d’émotion remarquables.
Dans ses poème elle pratique toutes sorte de style, de l’humour jusqu’à la tragédie. Elle y a aussi livré les tourments de son cœur dus à un amour impossible - un homme déjà marié, jamais elle n’a cherché à briser son ménage, à l’époque on savait respecter les êtres et les valeurs , et pourtant Dieu sait si elle souffrait – dans des poèmes parfois d’une délicate et poignante pudeur, mais aussi d’autres nés de ses rêves nocturnes sont presque pornographiques.
Aussi je commencerai par vous donner une traduction en français d'un de ses poèmes consacré "iel" (d'une certaile manière) à l'enfant qu'elle n'a jamais eu :
Traduction française du poème de Marjorie Boulton « nenaskotaj infanoj » :
Les enfants qu' on ne mettra pas au monde
Les enfants les plus immondes
Sont ceux qu'on ne mettra pas au monde -
Névrosés, fous, idiots,
Morts, dépourvus de chair, tels des pierres,
Ils tirent par la main
La femme qui est seule.
Elle sent la présence d'un enfant.
Sous une rétine féminine
Leur image
Croît comme une maladie,
Ou une paralysie.
L'enfant qui est né
N'est jamais ainsi.
L'amour doit être un acte.
Les enfants qu'on ne mettra pas au monde
Réveillent les femmes la nuit.
Ou par leurs petite mains narcotiques
Et les effluves du chloroforme
dans un abominable sommeil tout plein de rêves
Ils les enferment.
Les femmes seules sont une plaie pour le monde.
Il ne faut pas trop parler
De l'idée de femme seule;
Il ne faut pas trop consoler
Le coeur; le sein
Est vide.
Tout ce qui est gangrené
Pourrit dans l'esprit.
L'amour doit être un acte.
Les enfants qu'on ne mettra pas au monde
Sont des diablotins phosphorescents,
Jamais ils ne deviennent adolescents,
Jamais adultes.
Dans la chaleur infernale des volcans du coeur,
Ce lac de lave,
Les enfants sont sales,
Pleurent, font caca, se mettent en colère;
Et le coeur malade dégénère.
Ces enfants sont les fruits monstrueux
D'un utérus sombre,
Nés en rêve de luttes infernales,
Et pas au bout de neuf mois,
Mais plus vite que des rats,
Par des accouchements honteux,
Dans le cratère du coeur.
Et ils meurent comme des mouches.
Désir !
Déchirure !
L'amour doit être une acte.
Marjorie Boulton
le reste sera en Esperanto
Marjorie Boulton montre à quel point la poésie en Esperanto peut être musicale dans sa forme et poignant, et authentique, dans son contenu.
poemo kun rimedoj tiom simplaj akveklaraj, sed tiom plena kaj efika
La Amiko
Vi estas tiel bona !
Bona kiel freŝa pano,
Kiel la voĉ’ pardona
Bona kiel bona sano ;
Vi ĉiam helpis kaj pardonis,
Kaj mi nenion donis,
Krom miajn larmojn sur via bona mano.
kaj eble la plej bela ampoemo en la literaturo :
MIA AMPREĜO
Min amu iom, ĉar mi ne meritas,
Kaj, ĉar mi ne meritas, mi bezonas ;
Mi scias ke al vi nenion donas
Donindan mi, nenion mi oferas,
Nur amas, ardas solas kaj suferas.
Mi nur al malavaro vin invitas;
Min amu iom, ĉar mi ne meritas.
Nur iom, iomete, ian eron
Da amo, ŝparu nur ameron flavan,
Ion eksmodan, difektitan, favan,
Jes, ian elĵetaĵon, ion ruban,
Ion nebulan, fuman palan, nuban;
El via vasta vito, donu beron;
Nur iom, iomete ian eron!
Min amu iomete, malavara –
Donu parfumon nur de via rozo,
Aŭ velkitaĵon donu por almozo ;
Min amu iom, car mi ne meritas,
Kaj mian malmeriton preĝe spitas :
Min amu iom pro kompato, kara ;
Min amu iomete, malavara.
(Marjorie Boulton)
SOLECO
Sen seksa juko homo povas sidi ;
Ni povas trolabori, aŭ bromidi.
La karno povas vivi tute sole,
Sen ajna tuŝ’ tenera aŭ konsola
En frosta lito sen elektra tremo,
Kaj, plie, sen amika varm’ nek manpremo,
Sen ia ajn kareso karna, homa,
Onklina kis’ formala, stacidoma,
Kaj iel, certe, kvankam altakoste,
Ni povas vivi ciam karnofroste.
Sed ĉiam ni sopiras al satigo
Alia, per la intelekta ligo,
Trovi, en nia fora alieco,
Ian estajon de la sama speco !
Ho sola, stela viv’, sen aliancoj,
Vivo de nigra spaco kaj distancoj !
Kial mi tiel pensas pri intimo,
Mi, sola kiel stel’ en malproksimo ?
Kuraĝajn stelojn povas mi adori…
Ĉar mi neniam aŭdis stelon plori.
(1953)
Marjorie BOULTON<
Jen plej bela kaj korprema poemo kaj de eble la plej elstara kaj Esperanta poeto (mi konjektas, ke esperantistoj sufiĉe bone konas ŝin por ke - neceso kaj sufiĉo - mi ne diru "poetino"! memoru: Claude Piron pravas): Marjorie Boulton:
DOLORO
Ekflugu do, pasero,
Rekte al mia kara,
Diru, ke nun utero
Fluas per sang’ amara
Sed pli amara koro
Eksangas pro memoro.
Ekflugo do por diri
Ke bone mi komprenas
Ke devas li foriri
Kaj sola mi ne svenas ;
Ne, ne, mi nur suferas,
Kaj vivon mi toleras.
Diru, ke mi pardonas,
Kaj sentas min malinda;
Pardonon mi bezonas,
Kaj amo estas blinda,
Kaj li ne estas vulpa,
Perfida – sed senkulpa.
(Marjorierie Boulton)
1953
ALIECO
Hom' estas sola. Ĉiu; La okuloj
Dum la rigardo de du geamantoj
Flatas kaj rebriligas. La speguloj
Estas perfektaj karnaj briliantoj
Sed en la kor' malluma kaj fekunda
Restas la alieco plej profunda.
Ĉia komunikilo malsufiĉas;
Vortoj, skribaĵoj, belaj am-promesoj
La pensojn kaj la sentojn nur pastiĉas;
Ĉiam perfidas ilin eĉ karesoj;
Neniu povas fuĝi el doloro,
La alieco de la homa koro.
Senfina alieco nin malbenas;
Vortoj, kaj kisoj, estas nur simbolaj,
Kaj ni al ni por ĉiam apartenas,
En plena mondo, ĉiam estas solaj
En alieco, nia tragedio
Per kiu, ĉiu estas sola dio.
MARJORIE BOULTON
PRESKRIBO
Ĉu povas vi preskribi, ho doktoro,
Ion por mia malplenega koro ?
Certe, fraŭlino. Prenu revolveron
Plenigu per plumberoj la krateron.
Dankon, doktoro. Jes, vi havas saĝon,
Sed mia kor’ ne havas kuraĝon
Marjorie Boulton 1953
La pudeur frémissante et suggestive de Marjorie Boulton !
MANPREMO
Kaj via kara, kara mano
Premis la mian,
Panero de kares’ …
La tuta korpo kontraŭ mi
Povus fari ion alian ...
Jes.
Sed nun mi eĉ demandas, kiel infano
Ĉu pli?
Dankon, kara,
Vi scias esti malavara.
(Marjorie Boulton)
ankaŭ naturaj fenomenojn ŝi trafe priskribas, kiam ili kongruas je ŝia animo ..
Vintra suno
Plorlaca,
Sensanga,
Malsana
Mortpala,
Metala,
Kaj vana,
Blankvanga,
Tro paca,
Ŝi drivas tra la ĉielo
Sen oro, sen penetra helo.
Kaj frua stelo,
Trankvila flegistin'
En blanka vualo,
Volas rekonduki ŝin
Al kosma hospitalo.
(Marjorie Boulton)
VINTRAJ AKVOJ
Riveretoj malklaraj
Nun bruas,
Neŭroze trofruas,
Nervemulinoj grizharaj
Pro ŝaŭmo - senĉarmaj,
Malvarmaj.
(Marjorie Boulton)
Kun same da estadeca sentemeco ŝi foje traktas politikajn temojn :
POLITIKA MANIFESTO
Se nur
En ĉiuj oficejoj de ĉiuj registaroj
Ĉiuj ciferoj
Pri homaj suferoj,
Konfesoj sub tortur’,
Pri policaj komisaroj
Aŭ senlaboruloj senesperigitaj
Sub kapitalismo
Komencus sangi kaj plori!
Mi dezirus vidi
La oficistojn sidi
Antaŭ la grandaj libroj ciferaj
Kaj serĉi ĉian tukon
Por forviŝi la sukon
Gluecan, salan el la abismo .
Eble ĝi povus odori
Kaj havi strangajn efikojn :
Oni komprenus statistikojn.
kaj pri aliaj statistikoj, tiuj de Hiroŝimo
STATISTIKOJ
Ducentkvardeksep miloj !
Ies gefratoj, ies gefiloj -
Ducentkvardeksep miloj !
La sumo tro grandiĝis por signifi,
Sed ĉiu estis homo, kiu sentis,
Kiu vundiĝi povis, kaj soifi,
Kiu kriegis, mortis, kaj silentis.
Nek sangas statistikoj nek kriegas,
Sumojn sen larmoj oni jam tralegas.
Ducentkvardeksep miloj !
Malsamaj estis ili, kaj unika
Estis la ĉiu ununura li,
Kaj ĉiu vunddonigra aŭ vezika
Kaj cxiu haŭcifono, ĉiu kri',
Ĉiu rulvundo, ĉiu sangovomo,
Povis ekzisti nur per homa homo.
Ducentkvardeksep miloj !
La ekbrilego sur la muro stampis
Por ĉiam silueton de la viro
Kiu ombrante sidis; iu rampis
Sur la pavimo, la militmartiro
Kiu per puso, sango, ekfetoris,
Kiu per la okuloj blindaj ploris :
Ducentkvardeksep miloj !
Antaŭ la bombo, ĉiu havis sangon,
Lipo, okulojn, generajnorganojn,
Kaj ĉiu havis nazon, haŭton, langon,
Multajn sentemajn nervojn kaj membranojn,
Ĉiu posedis homan nervosistemon.
Nun karbigitaj buŝoj kraĉis ĝemon
Ducentkvardeksep miloj !
Unika ĉiu, kaj al iu kara -
Anstataŭebla hom' neniam estis,
Naskita per doloro mortamara,
Amata kaj amanta – kio restis ?
Monstro tordiĝis sur inferofundoj,
Larvoj tordrampis en la vivaj vundoj.
Ducentkvardeksep miloj !
Ciferoj, nuloj ! Ĉiu estis homo,
Sangantaj statistikoj, homaj nuloj !
Sen haŭto, vidkapablo, lipoj, nomo
Iu kuŝiĝis – sumoj kaj formuloj !
Gepatroj kaj gefratoj kaj gefiloj,
Ducentkvardeksep miloj !
incontournable poème sur Hiroshima
ŝia humanista konkludo
Almenaŭ tiuj, kiuj plej ĉagrenas
La homojn ne ni estu ; estu ni
Ĉe kiuj kelkaj dum sufer’ havenas ;
Ni restu bonfaremaj en nesci’,
Ĉar ĉiu ajn kompleksa pilgrimulo,
Kiu ludadas en la tragedi’,
Estas ni mem, la bildo en spegulo ;
Vi estas mi ; mi estas vi ; en ama
Terura ligo ; vagas en nebulo
Unikaj homoj en mistero sama . . .
(Marjorie Boulton)
kiel ŝi scipovas elvoki tiun karnan kondiĉoj de la vivantoj enfermita cxiu en sia "katena karno" ...
NUR VUNDITA BESTO
Mi komprenas.
Mi estas ĉe vi katido
Kies piedo estas rompita,
Katido, liu lamas,
Kiu ĉiam ĝeme trenas
La katenan karnon.
En beste simpla konfido,
Mi, senmerita,
Lame petas vian kompatan koncernon.
Kara, senrajte mi vin amas.
(Marjorie Boulton)
(PS ici son dialogue avec William Auld, rimleteroj : (son dialogue avec William Auld : http://miiraslimake.over-blog.com/article-2394077.html )