03/12/2020
Tiel estas la vivo
Tiel estas la vivo
Ŝi tiom laboris en la vivo,
ke ŝia korpo nun malfortiĝas,
ŝia vizaĝo paliĝas
kaj ŝiaj ostoj rompiĝas.
Tiel estos nia fino:
kelkaj solaj, sen amikoj
aliaj kun familio,
sed kun foresto de amo,
ĉar tiel estas la vivo.
Arquillos aprilo 2017
13/08/2020
mi tre solas sur la kanapo de l'vivo
Kiu vokas min
de l'pasinteco?
Mi la vortojn
ne distingas,
embarasita mi estas
kun mia mens'
kortuŝita,
ĉar mi sidas
sur la kanapo de l'vivo
meditante
pri malĝojo
kaj feliĉo,
sed la voĉo
de l'pasinto
daŭre vokas
kun insisto
kaj petegas mian helpon.
Kion fari?
Kie estas la paseo?
Kie estas la mistero?
Mi tre solas
sur la kanapo de l'vivo
mi deĵoras
kaj atendas la momenton
retrovi la pasintecon
kaj rekuperi la vivon.
Arquillos februaro 2017
02/08/2020
kie la profundo grandas
La granda lago
Kun granda timo mi naĝas
sur tre vasta blua lago,
malgraŭ ke min ja timigas...
la mistera profundaĵo
kaj la malhela vespero
kaj la konstanta soleco
kaj via longa silento
pro mia nova fiasko.
Mi naĝas dum ĉe la bordo
atendas mia ĉagreno
prizorgante la vestaĵojn
makulitajn de malbono.
Mi naĝas, ĉar la mensogo
per ĝiaj faŭkoj venenaj
kontraŭ mi la tutan tagon
ridetante faras mokon.
Mi naĝas nun kun la kalmo
kun granda tim', sed kun zorgo
ĉar mi timas la mallumon
kaj la glacian malvarmon.
Kia granda timo, Dio
naĝi sola sur la lago,
kie la profundo grandas
kaj eterniĝas la grando.
(ankaŭ tiu profunda poemo de Angel Arquillos Lopez indas estis parkerigita !)
22/06/2020
kiel erinaco
et celui-ci j'aurais pu l'écrire à mon compte :
kiel erinaco
Kvazaŭ erinaco mi estas,
pro timego
buliĝinta,
kaj pro ega nefidemo
ĉe veprejo mi kaŝiĝas.
Nur ĉe foriro de l'suno,
kiam la steloj ekbrilas,
mi kuraĝas,
sur piedoj,
alveni ĉe la marĝenoj
kie la vivo trankvilas.
Arquillos junio 2017
27/05/2020
ĉu komenco de la fino au fino de la komenco ? ĉiuokaze 'stas mia nuna vivo, krom la maro
La maro serenas dum ĉe la horizonto droniĝas reĝo, kaj sur la boatoj flugadas mevoj kaj muta venteto karesas la ŝvitajn vizaĝojn de maristoj kaj banistoj kaj delfenojn. Estas la komenco de la fino aŭ fino de la komenco, ĉar la vivo daŭras. Mi dormemas.
Angel Arquillos marto 2020
01/05/2020
nova poeto aperis en esperantujo ! Angel Arquillos Lopez
(tri poemaroj jam aperis (legu ilin !) , baldaŭ kvara, eĉ pli bona, aperos.)
Poemoj
Inter poem' kaj poemo
mi enmetas vian nomon
kaj amindajn memoraĵojn
kaj petalojn de mil rozoj.
Kvazaŭ magia trezoro
centojn da versoj mi gardas
interne de mia koro,
kaj sensaj kisoj ne mankas.
Ĉiuj kontraŭ mi
Ĉiuj kontraŭ mi leviĝas
vidante min sendefenda,
ĉar eble, neniu scias
kion mi vere pretendas.
Arquillos februaro 2020
Kiel niaj
Falinta branĉo ruladas
sur trotuaro larĝa,
malrapide, laŭkaprice de la vento
aŭ pro juna piedo...
kiu ĝin petole batadas.
Ĝi falis hazarde el arbo maljuna,
kiel niaj haroj blankaj,
kiel niaj fortoj lacaj,
kiel niaj malsukcesoj...
Malrapide ĝi ruladas
inter la pasantoj,
sed temas pri simpla branĉo
frakasita
aŭ simple deŝirita,
mi ne scias,
ĝi ruladas kaj baldaŭ
en iu ajn momento,
balaisto ĝin delevos
kaj en strat-rubujon...
tuj ĝin metos.
Arquillos junio 2017
13/04/2020
ni grandaĝas
Ni grandaĝas
Ni ja grandaĝas,
kion vi pensas pri tio?
Ni jam faris longan vojon
kaj nia vivo
kuniras kun la doloro
kaj la forto tute mankas
ho, mia Dio!
Ni grandaĝas kun rapido
kaj sen rimed' ni trairas
tra longa vojo
tute semita per dornoj
kaj rubaĵoj kaj obstakloj
kaj multaj truoj.
Ja kun helpo de bastono
ni moviĝas per klopodo
sub ŝtorm’ malbona,
kiam la tago finiĝas
kaj naskiĝas nova nokto
tute malhela,
je frostaj ombroj plenplena,
apatio kaj deprimo.
Ho, mia Dio!
ni grandaĝas kaj la vivo
per mansigno nin adiaŭas.
Arquillos februaro 2020
08/04/2020
le Beaudelaire espérantiste
Korbato
Korbato vekis min
Kaj sono de ĥorloĝ'
daŭre bruliganta
de nun turmentas min.
Arquillos januaro 2020
24/02/2020
à Jacqueline
Lasu min
Lasu min senti denove
vian parfumon forestan
kun aroma rosmareno
kaj agrabla gusto menta.
Permesu ke mi vin vidos
dum ĉi vespero serena
ĉe la spegulo de l' lago
kaj sub la suno printempa.
Kio estis? Mi ne scias,
ĉar dum mia meditado,
absorbita mi ne sentis,
ke la suno jam forestis.
Mi leviĝis kun tranvilo,
ĉar la pezo de l'aflikto
somnoligis miajn fortojn
kaj alvenis la malĝojo.
Lasu min senti denove
vian parfumon forestan
verŝante vian aromon
sur mian korpon inertan.
Arquillos oktobro 2019
23/02/2020
23an de februaro
La kiso
Ŝi lasis varmetan kison
sur la kap-kuseno blanka
kaj pro tio mi suferas.
Ŝi foriris frumatene
kiam la suno pretiĝis
leviĝi kun rapideco
eksciante mian senton,
kaj kun amara silento
ĉe la varmaj sun-radioj
kelkaj veluraj larmetoj
ekfandiĝis...
Ŝi foriris
mi bedaŭras!
ĉar mi kun granda kontento
pripensis novan projekton
por nenio...
Tiu senmakula kiso
kuŝanta sur la kuseno
estas bela memoraĵo
lasinta eble pro amo
tiun fatalan matenon.
ekfandiĝis...
Ŝi foriris
mi bedaŭras!
ĉar mi kun granda kontento
pripensis novan projekton
por nenio...
Tiu senmakula kiso
kuŝanta sur la kuseno
estas bela memoraĵo
lasinta eble pro amo
tiun fatalan matenon.
Arquillos oktobro 2019