09/03/2016
kaj atendoj, atendoj
Jen du faktoj, kiuj okazis en la jaroj 1950-aj: unu en Italio, la alia en tiam franca Gvineo.
En urbeto de l’itala kvazaŭinsulo, hundo iradis ĉiuvespere samhore ĉe la buŝaltejo, esperante, male je ĉia espereblo, vidi elveturantan sian mastron….. kiu estis mortigita dum la lastfinita 2-a Mondmilito. Tion li faris dum kelkdek jaroj.
La fakton raportis ĉiuj la tiamaj gazetoj.
kaj
La Hundo en Konakrio
Ŝipojn atendadis la Konakri-a hundo. Neniu scias pri ĝia nomo, nek nomon de l’mastro, kiu, finiĝintan sian kontrakton, forlasis sian hundon por reiri Francion. De tiam la hundo ne forlasis la havenon, kie ĝi estis fariĝinta iom fama. Vivante, same kiel ŝia itala kolego, per la publika donemo, ĝi same pasigis la li restantajn vivjarojn atendante la revenon de la sendankulo.
Tuj kiam pasaĝerŝipo aŭ varoŝipo estis anoncita, ĝi alkuradis kaj salutis ĝin per siaj bojoj. Iom da tempo poste, lokita piede de la elŝipejo, tremetante per senpacienco kaj ĝojo, baldaŭ elrevigotaj, ĝi flaradis unu post la alia la pasaĝerojn, ĝi fiksdirektis al ili sian angoran rigardon, persvadita, ke ĝi finfine vidos ekaperi tiun, kiu estis perfidinta ĝin, kaj al kiu ĝi estis jam pardoninta.
Publié dans Esperanto, mi iras limake, morale | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
18/12/2015
la situation mondiale actuelle : l'aliénation - La leciono de la Pafklik'
v
KATAKANA (LA Pafklik ‘)
Ataku mi vian lingvon tiom,
Kiom vi kreu novan skriban manieron
Kaj eniru mi al via kulturo
Kaj enmetu dolĉe mian diktaturon
Mi zorgu bone pri via sekuro,
Do zorgu klopode pri mia ekonomio
Staros nur apud vi unu futuro,
Via destino ligita al mia ŝnuro
Ne batalu, jam de longe vi iĝis venkita
Via tuta hejmo jam iĝis fremdigita
Ŝanĝu viajn kutimojn, forlasu tradiciojn
Mi enas vian lingvon, mi enas vian vivon.
Katakana, truda kaj kontrolanta
Komprenigas ke popolo via iĝas varilo mia
Ja vi komprenu, daŭrigu obeemon
Studu kaj apogu mian sistemon
Ne plu da auntaŭjuĝo rikana
Car ja mia parolo rekta kaj ĉikana
Ŝiras agite kiel vek’ vulkana
Rompas socion kun atako uragana
Ĉu vi komprenas ne pri ĉi ĉio temas ?
Kaj maljunaj memoroj ja ŝimas
Kion ni lernu dum infana edukado ?
Ĉu gepatran scion, ĉu virtualan instruadon ?
Junecon pli facilas manipuli
Nure mono nun povas ilin stimuli
Oni ĉesu idioti kaj oni vidu
Ke nuntempaj kulturoj ekzistas ne plu
Ekzistas nur en la kapoj de la popoloj
Malaperis agoj, nur restas paroloj
Kaj amaso da varoj iĝas la konsoloj
La laŭdira socio trudas al ni rolojn
Nenion signifas la honoro
Inter homoj, kiuj robotas pro laboro
Nenian respekton havu kapitalismo
Certe ne kredu feliĉon el materialismo
Aŭ tuj anstataŭigos de katakanaj
Viaj revoj kaj spertoj akiraj
Al popolamasa pensa maniero,
Kiu daŭre staras sur iluzia fiero
Forgesu juĝon de la amaso groteska
Kaj lasu vian kritik-kapablon kreska
Antaŭvidi futuron, imagu naturon
Vi ne rajtas erari, kiel eblas ripari ?
Ne plu da antaŭjuĝo rikana
Ĉar ja mia parolo rekta kaj ĉikana
Antaŭvidu futuron, Imagu naturon
Vi ne rajtas erari, vi ne povas fuĝi.
(por aŭskulti ĝin kun la muziko, aĉetu la diskon, ne estas alia rimedo, ĝi ne estas sur la reto.)
pour les non espérantistes, voici un essai de traduction en français :
Allez ! je vais attaquer votre langue, tellement que vous allez devoir créer une nouvelle façon d’écrire, et je vais entrer dans votre culture pour introduire doucement ma dictature. Il faut que je veille bien à votre sécurité, alors décarcassez-vous bien pour mon économie. Il n’y aura devant vous plus qu’un seul avenir : votre destin lié à ma laisse. Ne luttez pas, ça fait longtemps que vous êtes déjà vaincus. Votre foyer tout entier est devenu étranger, changez vos coutumes, abandonnez vos traditions, je pénètre dans votre langue, je pénètre dans votre vie. Katakana s’impose et contrôle, fait comprendre que votre peuple est devenu ma marchandise. Oui il faut que vous compreniez, continuez à être bien soumis, étudiez et soutenez mon système.
Plus de préjugé, fini de ricaner. Car mon discours direct et mon harcèlement déchire et agite le peuple comme un volcan, détruit la société comme l’attaque d’un ouragan.
Comprenez-vous de quoi tout cela s’agit ? Et les vieux souvenirs sont tout moisis.
Que devons-nous apprendre durant notre enfance ? Le savoir de nos parents ou un enseignement virtuel ?
La jeunesse est plus facile de manipuler. Il n’y a que l’argent qui puisse les stimuler. Arrêtez d’être idiots et voyez que les cultures de maintenant n’existent plus, elles existent seulement dans les têtes des peuples, les actes ont disparus, il ne reste que des paroles, et une masse de marchandises deviennent la consolation. Cette prétendue société nous impose des rôles. L’honneur ne signifie plus rien entre les hommes, qui deviennent des robots à cause du travail. Le capitalisme ne mérite aucun respect. Ne croyez certainement pas obtenir le bonheur par le matérialisme, et vos rêves et l’expérience que vous avez acquise seront remplacés par la pensée de la masse, qui toujours se base sur une fierté illusoire. Oubliez le jugement de la masse grotesque, et laisser grandir votre esprit critique, prévoyez l’avenir, imaginez la nature, vous n’avez pas le droit à l’erreur, comment peut-on réparer ?
Plus de préjugés, fini d'ricaner.
Car mon discours direct et mon harcèlement doit prévoir l’avenir, doit imaginer la nature ; vous n’avez pas droit à l’erreur, vous ne pouvez pas vous enfuir.
17/12/2015
La Pafklik' ekskluzivece - Varsovia Vento
« Mi ne ŝatas ruliĝi kun vi ne ne ne
en la herbo ridante ne ne ne»
he ! De toutes façons de nos jours il n'y a plus personne qui se roule dans l'herbe ! Il y a 40 ans il y avait encore des enfants qui faisaient ça, dans les Vosges en pente (de nos jours on le leur interdirait formellement – et on retirerait les enfants de la garde de leurs parents si ceux-ci leur laissaient un jour faire ça - « pour des raisons de sécurité ») Mais maintenant ça n'existe plus jamais, et des adultes encore moins. Le goût de la vie est bien mort et enterré chez les gens. Jamais au grand jamais il ne viendrait à l'idée de personne de faire ça, et quelqu'un à qui viendrait l'idée ne le ferait jamais, par peur.
Publié dans Esperanto, la vraie vie, libertés, mi iras limake, Société | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
15/12/2015
al mia filineto
Al mia filineto
Vi ja forpasis
kaj mi kun peno trapasis
la barieron de l'tempo.
Mi triste ploras,
ĉar via korpo...
sub blanka ŝtono
ripozas.
Aŭdas mi kiel la morto furoras,
kaj ekde nun mi tre solas
kaj sur la grunda tombejo
kie regas nur mistero
mi vin memoras
kaj per senlimaj larmetoj
mi malsekigas la teron
kie burĝonoj ekfloras.
Arquillos 24-10-14
08/12/2015
Pri Esperanto 8
Bon, emière chose avant toute autre : puisque la wikipédia n'existe plus, et la esperanta vikipedio malaperis tutsame.
Il faudra recréer une telle encyclopédie de toutes pièces depuis le début pour ramplacer son ignoble disparition.
On pourra commencer par un article dont je sais qu'il manquait sur la Vikipedio avant sa totale disparition, l'article, lié au français Montaison (botanique):
tigiĝo:
stadio en evoluado de poacoj
plilongigxo de la interspaco inter nodojn plilongigo de la tigo al reproduktada procezo
[fr:Montaison (botanique)]
quelqu'un a-til le courage de se mettre à ecréer une vikipedio en esperanto, vu que tout l'immense travail de milliers de contributeurs depuis 2001 à la esperanta Vikipedio fariĝis nun nulo !! et du travail vain perdu mantenant dans le néent (essayez de regarder le moindre article de la moindr wikipédia, autant celle française que l'Esperanto, ele sont toutes vides !!!!!! totalement vides !!!! il n'y a plus RIEN !!!! plus aucun moyen de voir aucun article Je ne sais pas à quoi c'est du qu's'est il passé entre eux ? une censure US (les serveurs sont en Floride) quelque'un sait-il à quoi est du cette infâme destruction et censure ?
Ekzemplo de teksto de LL Zamenhof :
"Mi efektive intencis silenti en la daŭro de unu jaro. Sed de l'tago, kiam eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l'aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estis al mi ne eble, kaj tial mi decidis respodndi publike je ĉiuj demandoj."
Do, kiel vi vidas, Zamenhof mem tute ne limigis la uzon de elizioj de la artikolo je ia mi ne scias kia « poezia » uzo kaj stilo, kaj uzis ĝin tute kutime laŭ la fluo de la plumo.
Qu'on se le dise !
PS : du aliaj komentoj post legado de la nun furora libro "Zamenhof-Strato"
Paĝo 221 :
« Tamen progresoj de la medicino (kuracarto) ne sufiĉos »
- jes ! Tio ŝanĝas nenion je nia kondiĉo, nek al la gravo kaj valoro de la demando pri la morto, nek al la « Veto de Paskalo » ( http://miiraslimake.over-blog.com/article-31705136.html ), la problemo restas tute sama.
Paĝo 222 :
« Antaŭ niaj okuloj la mondo konvertiĝas en tutgloban vilaĝon » ouais ! qui boit partout du Coca-Cola, et dont tous les déportés portent des « jean's ».....
29/11/2015
morto
Vladimir VYSOCKIJ: Li el batal’ ne revenis (trad. A. Averbuĥ, N. Lozgaĉev)
Kial ĉio ŝanĝiĝis? Ja same, en ver’,
la ĉielo en sor’ ekserenis,
samas akvo, arbaro, kaj samas aer’,
nur li el batal’ ne revenis.
Kiu pravis el ni? – Ne divenos mi nun,
En disputoj mi lin ne komprenis
Ni eksentis la mankon pro l’ misa fortun’:
kiam li el batal’ ne revenis.
Li maltrafe silentis kaj kantis sen ritm’,
ĉiam li sinaltrude min ĝenis,
li malhelpis dum dorm’, frue vekis li min,
tamen jen – el batal’ ne revenis.
Lasu trakti ni lin, tio estas neni’.
Estis du ni, mi tion komprenis.
Kvazaŭ vent’ lignofajron estingus ĉe mi,
kiam li el batal’ ne revenis.
La printemp’ bonaŭgure freŝigas per vent’,
mi erare apuda lin prenis:
„Donu fumi, amik’, - sed responde – silent’...
La amik’ el batal’ ne revenis.
La mortintoj ne lasos nin solaj en plag’,
la falintoj por ni – sentineloj…
La ĉielon reflektas arbar’ kiel lag’
bluaj arboj similas al veloj.
Loko en terkabano sufiĉis por ni,
kaj la tempo por ambaŭ ni penis…
Ĉio nun por mi sola, sed ŝajnas al mi,
ke mi mem el batal ne revenis.
Vladimir Vysockij: La birdo GAMAJUN Sverdlovsk, Sezonoj, 1989, paĝo 23-24.
kaj fek al iper merda nity merda comercstalina ejo
Publié dans Esperanto, mort | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
03/11/2015
En la verda Ĉampanio
(sur l'air de Hey sokoly - Jomo Hej la nizoj - chant traditionnel ukrainien Hey Sokoly)
Trista, trista ĉiam mi estos
Pro vi, kiu neniam plu estos
En la verda Ĉampanio,
Kie korkrevas mia memoro.
Hej, hej, vi la gruoj,
Ne tiom flugu super la arboj.
Sonu, sonu, sonorilo,
En la vesper’ sonu, sonu nun. bis
Ŝi do restas sola kaj cindra,
Kompatinda vivuleto mia.
En la verda Ĉampanio
Malplenas hejmeca movdomo.
Hej, hej, vi la gruoj,
Ne tiom flugu super la arboj.
Sonu, sonu, sonorilo,
En la vesper’ sonu, sonu nun. bis
Se mi mortus, ĉu mi kun ŝi irus ?
Ŝin brakumi ĉu mi tie povus ?
Kiel en verda Ĉampanio,
Kie estis duopa feliĉo
Hej, hej, vi la gruoj,
Ne tiom voku super la arboj.
Sonorilo, neniam sonu,
Se por ni vi ne sonus plu.
Hej, hej, vi la gruoj,
Ne tiom voku super la arboj.
Sonorilo, neniam sonu,
Nur por mi vi sonu plu.
( Roland Platteau )
(10/6/2002)
19/09/2015
l'horreur qu'est la vie
Maja vespero.
Floras floroj kaj arboj
Mielodoro.
En la aero
Promes' de amoro
Dolĉa odoro.
Dolĉa odoro.
Kiu pensus nun pri mort'?
Belas la mondo.
Jen ĉe la vojorando
Mortanta kuŝas kato.
Erzsebet Tuboly
Publié dans Esperanto, mort | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
13/09/2015
ma réponse c'est ça
Mi ŝatus trovi vorton
vorton simplan
vorton ĉionenhavan
vorton kiun vi
— kaj ĉiuj aliaj —
tuj komprenus
kaj ekĝojus pro ĝi
Mi ŝatus trovi vorton
kiu alportus ģ̂ojon en vian koron
kanton al via orelo
ridon sur vian vizaģ̂on
Mi ŝatus trovi vorton
vorton simplan kaj ĉionenhavan
« rericevi » !
05/09/2015
reveno
La reveno
La ŝtonoj kuŝas sur siaj lokoj
nur pli rondaj
nur pli glataj
de la multaj pluvoj
la arboj kreskas sur la samaj lokoj
eble pli grandaj
ilia ombro pli vasta
pli da birdoj en iliaj branĉoj
la domoj la homoj la bestoj
ĉio estas kiel antaŭe
La homoj kun siaj voçoj
agrable afablaj
la domo kiu iam estis hejmo
la ŝtonoj kiuj iam sukcesis
transdoni sian varmon
al la nudaj piedoj
la arboj kies branĉoj
kutimis luli min
kiam mi tion postulis de ili
ne estas kiel antaŭe
Miaj pensoj estas for de ili
mia sopiro alie
fremde rigardas ilin miaj okuloj
la piedoj ne plu nudaj
ne povas senti la varmon de la ŝtonoj
nek la ŝtonoj povas rekoni mian paŝon
Franko Luin