la destino de textoj en Esperanto : kiel la sango de Kristo .... (15/12/2016)

mi rememoras, ke la poemo de Pál GULYÁS

diris

Kiam la Roman' enpikis
pintan lancon -- sin eligis
dorse la kruela ŝtal', krude ŝiranta
la karnerojn ruĝajn de la kor',
kiam ĉesis la korbato,
kiam fluis tiu sang',
-- diru, ne hezitu lang' --
kien flugis tiu sang'?

-- Laŭ verŝajno sorbis ĝin la sablo,
kiel ĉiun fluidaĵon
ĝi kutimas; sablo trinkis, laŭ probablo.
Sed li estis Dia fil' el dia mond'
Sur du ŝultroj liaj ja ripozis
la stelara horizont'.

La tero ja ne fanatikas,
Ĝi ne prizorgas eĉ la nubojn,
-- Nenion ja adoras la ter',
Nur trinkas sangon kun prefer'
nur sangon, sangon kun prefer'.

 

 

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer