Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

24/03/2013

PORT-ROYAL

Henry de Montherlant (1895-1972) estis franca verkisto, kiu post verkinte en la periodo inter-du-militoj romanojn pri ŝato al taŭroludo, sporto, virecaj virtoj, virinoj, en la 40aj –60aj jaroj verkis serion da seriozaj teatraĵoj, el historiaj temoj, kiuj restas ĉiuj kiel ĉefverkoj de profundaj problemoj, historia skrupulo, psikologio, veraj tipoj de l’klasika gusto. Kaj kiel en ĉiuj «klasikaj» teatraĵoj, le por, la malpor kaj ĉiaj aliaj tezoj kaj antitezoj, estas sambone traktitaj kaj miksitaj. Unu el tiuj "La Mortinta reĝino" estis esperantigita de André Cherpillod.
En1972 li iĝis blinda. Tiam li memmortigis. En lia testamento li diris, ke oni bruligu lin, kaj disĵetu liajn cindrojn super la forumo de Romo. La turistoj, kiuj vizitas tiun lokon nun, eble tretas la cindrojn de lia kadavro !
En unu el siaj famaj teatraĵoj, « Port-Royal » li traktas eventeton el la religia historio de l’franca 17-a jarcento, pri la disputoj okazintaj ĉirkaŭ la jansenisma movado http://eo.wikipedia.org/wiki/Jansenismo
NB: la scenejo estas en la abatejo de Port-Royal jene prezentita sur la malnova 50 franka monbileto :

En tiu perfekte « klasikstila » teatraĵo li, viro de l’20-a jarcento, sukcesas paroli per la lingvaĵon de la 17-a jarcento, li ateisto paroligi kristaninojn kaj plenanime bildigi iliajn sentojn, kaj dum faranta kreadon de verkisto, resti skrupule fidela al la historiaj eventoj, ĝis en ties detaloj. Tiu historio pri religiaj disputoj 17-jarcentaj povus esti tute ekstertempiĝintaj (sed ĉu vere estas malvirto ? ĉu ne estas male plezuriga, kaj riĉiga, por ioma tempo eskapi al sia propra framo kaj fono kaj enigi sin en alian ? alilandan, aliepokan ?).
Sed fakte tiuj kunpuŝiĝoj, tiuj disŝiriĝoj foje montras sin imprese « aktualaj » temoj ! juĝu mem. Jen eltiraĵoj de la teatraĵo :


Iom en komenco de l’teatraĵo, la scenejo estas en la parlejo de l’abatejo de Port-Royal, de malantaŭ la krado fratino Gabrielo parolas kun vizitanto :
LA VIZITANTO :
Senrespektulino ! Ĉu al via patro vi parolas tiel ? Kaj ĉu via patro estas por vi « La mondo » ? Ha ! mi konjektas, ke malantaŭ via vualo vi certe akiris tiun pinĉitan buŝon kaj akrajn okulojn, kiun oni ekvidas post iom da tempo, kiam per hazardo ili malvualiĝas, ĉe tiuj, kiuj eniris tie ĉi. Nu do ! Jen mi do klarigos min. Vi, kiu donis vin al Dio de sufero, tio estas iel via sorto vivi en afliktado. Sed ni, kiuj ne forlasis la centjarojn(1), vi ne scias kiun kondiĉon estas farata al ni, kaŭze de vi, kaj la sinjoroj, kiuj kondukas vin. Ĉio fartis bone, ĉio plenumiĝis fide kaj glate. Kaj tuj abrupte, la rideto mallumiĝas, la paroltono frostiĝas ; la pordo fermiĝas, la afero maltrafiĝas, la proceso estas malgajnita, la fianciĝo malligita. Kio estas la tubero en la afero ? Kio okazis ? okazis, ke iu ligis al via nomo tiun vorton : jansenisto. Kaj cetere ne estas bone sciata en kio konsistas esti tio. Sed sufiĉas : la vorto diritas, kaj jen vi inter la favuloj ; rajtantaj apenaŭ nur la etan lokon, kaj l’ostojn kiujn oni ĵetas sub la tablon ; flanken, rubujen, klinanta l’dorson, tanĝanta l’murojn, kiel venkito en sia de l’malamik’ okupata lando …

FRATINO GABRIELO :
Koncerne pri ni, la fraŭlinoj de Port-Royal (2), povas esti dirata, ke reĝa mezuro estas al ni donata : ni estas samtempe miskomprenataj, furoraj, kaj abomenataj.

LA VIZITANTO :
Subskribu, filino mia, subskribu tiun Formularon, kiu metos nin ĉiuj en pacon. Obeu vian Ĉefepiskopon. Kiom bone oni spiras, kiam oni faras nenion alian ol obei ! Kiom vivo subite fariĝas facila ! Kredu pri tio maljunan soldaton. Nu jen! ĉu vi promesas ĝin al mi?

(1) = la mondo, la reala ekstera vivo, la nereligia socio.
(2) la nomo signifas: Haveno Reĝa

Port-Royal.jpg





pli poste, en mezo de l'teatraĵo:

LA ĈEFEPISKOPO :

Aŭskultu min bone ; Estas la Papo, aŭ pli bone du Papoj, ĉar du papoj elparolis ; poste estas la Reĝ’, poste l’Episkopoj, poste la Fakultatoj, la Doktoroj, la religiaj komunumoj ; kaj ĉiuj kune samopinias, krom manpleno da fraŭlinoj, el kiuj kelkaj, kiaj vi mem, estas knabinoj, kaj kiuj volas dikti leĝon al la kleruloj kaj aŭtoritatuloj. Konsistigas tio ribelon, kiu estas netolerebla. Ĉiaterene kien ja irus ni, se ĉiu ekpensus per si mem ? Estas kredendaro, estas kanono, estas la superuloj kaj la malsuperuloj. Kaj kial do Dio metus homojn super niaj kapoj, se ne estus por tio, ke ni obeu ilin ? Ni vivadas, dank’al Dio, en reĝlando kie la subulo ĉiam restas sur la propra loko. Ĝis tien, kien estas en miaj kapabloj, ne estos dirata, ke tiu natura ordo estas falpuŝita. Neniam mi konsentos. - Kaj nu pensu, ke tiom malmulton estis petita al vi ! Estis al vi petita esti kiel la aliaj, ĉu aŭdas vi ? tutsimple kiel la aliaj !

FRATINO FRANSCISKO :

Ni estas malsamaj kaj, pravas, estas tio ununura la kulpigo, kiun oni havas kontraŭ ni. Ni estas malsamaj, sed kristanismo estas malsama, ĉefepiskopa Moŝto. Je mia parolvico mi diros al vi, ĉefepiskopa Moŝto : aŭskultu al mi, aŭskultu tion. En unu vilaĝo estis ekleziulo kiu daŭre legadis sian brevieron. Tiam en la vilaĝo ili komencis nomi lin jansenisto. En unu monaĥejo, estis pensioninetoj, kiuj ĉiam kun mallevitaj okuloj iradis : tiam oni finomis ilin jansenistinoj. En ĉiaj lokoj kie kristanismo estas rigardita kun seriozo iom pli ol en la aliaj, oni nomas jansenistoj tiujn, kiuj tiel ĝin rigardas, kaj oni pritraktas ilin kiel malbenitulojn kaj pestulojn. Estas tiu amo, kiun ni direktas al Dio, kiu havigas al ni la malamon de l’mondo. La mondo malamas nin tiel, kiel ĝi malamis Jesuon Kriston.

LA ĈEFEPISKOPO :

Nu jes ja, vi estas sanktulinoj ! – Sanktecon ! Sanktecon ! Vi, vivas vi, kun terenmallevitaj, aŭ kun ĉielenlevitaj okuloj. Estas mi devigita rigardadi je l’nivelo de homalto. Devas mi movigi la homojn. Mi devas uzi ilin. Mi devas laŭiri laŭ ili. Kaj ĉio-ĉi kiel eble plej kristanece. La arton vivi kun sia kunhomo oni ne ellernas en la nuboj, nek en la preĝado.

(esperantigis R. Platteau 16/3/2009)



(ekzemple en le dua paragrafo anstataŭigu « jansenisto » per « teroristo », « ultra-gauche», «kontraŭsemidisto », "sekto", aŭ kiu ajn alia « diabliga » termino nuntempe furoranta ! hmm ?)




Une citation typique de Montherlant :
« L’homme … qui a vécu, et vécu avec intelligence, ne peut être qu’un « monstre de complexité. Mais il la cache d’ordinaire, car sa complexité, mieŭ connue, le rendrait insupportable au monde. »
et puis il a dit aussi :
« … ce que, depuis plus de quarante ans, je ne cesse de répéter dans mes livres…. Que le grand événement de la vie est d’aimer (non pas d’être aimé) … toutes ces formes (d’amour) ont quelque chose en commun : l’attrait de l’être pour l’être, et c’est lui le grand événement de la condition humaine… Quand je me retourne je ne dis pas : - voici ce que j’ai fait … mais voici ceŭ que j’ai aimés, et voici ceŭ que j’aime encore. »
antaŭ 5 jaroj.

 


citaĵo de Montherlant :
"Agado estas nura favo : oni gratas sin, tutsimple."
 
esperante la du citaĵoj supraj
"La homo ... kiu estas vivinta, kaj vivinta kun inteligento, ne povas ne esti "monstro" el komplekseco. Sed kutime ĝin li kaŝas, ĉar lia komplekseco, se ĝi estu konata, igus lin neeltenebla en la okuloj de l'socio."
"tion, kion de pli ol kvardek jaroj, mi daŭre ripetas en miaj libroj ... ke la granda evento de la vivo estas ami (ne esti amata) ...... ĉiuj tiuj formoj de amo havas ion komunan : altiro de estaĵo al estaĵo , kaj estas tio la granda evento de l'homa kondiĉo .... Kiam mi returan mian rigardo mi ne diras : jen tio, kion mi faris .... sed jen tiuj, kiujn mi amis, kaj jen tiuj, kiujn mi plu amas."

22/03/2013

NATO daŭre ekzistas, kial ?

 

"Dum pli ol duonjarcento oni klarigis, ke la malvarma milito, la korea milito, la vjetnama milito, la gigantaj militaj bugxetoj, ĉiuj usonaj invadoj, la renversitaj registaroj... Cxio ĉi utilis al sindefendo kontraŭ la sama minaco : La Internacia Komunista Komploto kondukata de Moskvo.
 
"Sed Sovetunio estis malfondita. Same la Varsovia traktato. La "komunistoj" eĉ fariĝis kapitalistoj.
 
"Tamen nenio ŝanĝiĝis en la eksterlanda politiko de Usono.
 
"NATO dauxre ekzistas. NATO, kiu estis kreita por – oni klarigis al ni – protekti Okcidentan Euxropon kontraux soveta invado. NATO dauxre ekszistas, NATO disvolvigxas... Kaj Usono intervenigas NATO-n en Balkanio, aux elpensas klauxzojn de la traktato por konvinki gxiajn membrojn partopreni en la invado de Afganio... Kaj lauxmezure kiam Rusio malkonstruas la militajn bazojn datumantajn de la malvarma milito en Orienta Eŭropo, en Vjetnamio aŭ en Kubo, Usono instalas novajn en la teritorioj de eks-Sovetunio, en Mezoriento aux aliloke. Dum Rusio fermis siajn radio-auxskultojn en Lourdes (Kubo), Usono konstruis potencan auxskultejon en Latvio, cxe la rusa landlimo.
 
"Tiu tuta historio estas nur vasta trompaĵo. Sovetunio kaj la afero kvalifikata "komunismo" neniam estis en si mem la vera celo de la vaŝingtonaj atakoj. Neniam estis Internacia Komunisma Komploto. La malamiko estis, la malamiko dauxe estas, cxiu registaro, cxiu movado, ecx cxiu unuopulo, kiu auxdacas bremsi la ekspancion de la usona Imperio, kia estas la nomo, per kiu Usono travestas la malamikon... komunista, huligansxato, drogosxakristo, teroristo..."



William Blum, KILLING HOPE, 2003, esperantigis D. Kessous.

19/03/2013

graveco de l'karesado

 

«Per l’haŭto ĉefe iĝis ni amantpovajn estaĵoj.» (Pr. HARLOW)

[ en « La patrina dorlota sistemo ĉe la rhesus simio » Rheingold Eld.]
“Haŭto estas emocifonto.” (Dro. Leleu)

„Karesi ne estas tuŝi aĵon, tio estas kiel knedi iom da animo mem.“ R.P.

 


Karesmanko ĉe la bestoj

 

Plej el la bestoj ŝatas karesojn de la homo ; la dombestoj – precipe hundoj kaj katoj – petas ilin. La sovaĝaj bestoj kvietiĝas pro efiko de milda mano. Ekzemple al la delfenoj plaĉas, ke oni gratas ilian dorson.

 

La haŭta stimulado plej grava ĉe la bestoj estas lekado. Ĉu ili sin lekas (memlekado), ĉu ili lekas siajn idojn (amlekado).

 

La eksperimentoj fare de Harlow pri simioj estas plej pruvefektaj. En kaĝo li lokigas sur unu ekstremo simiinaspektan manekenon el dratreto kovrita per densa lanaĵo kaj varmigita per elektra lampo. Sur la alia ekstremo li lokigas dratretan manekenon nudan kaj malvarman.

 

Dum unua eksperimento oni disponigas aŭtomate liverantan suĉbotelon en la lana manekeno : oni konstatas, ke la bebo pasis 18 horojn el 24 apud ĝi, kaj neniu apud tiu el nuda dratreto. Dum unu dua eksperimento oni lokigas la suĉbotelon en la patrina surogato el nuda dratreto ; la bebo pasigas unu horon apud ĝi, kaj 7 ĝis 16 horojn apud la lana !

 

La patrina « funkcio » do ne reduktiĝas je sia nutriga tereno ; la funkcio estas ankaŭ liveri korpan agrablan kontakton. La mamnutrado plenumas ne nur nutran rolon, sed ankaŭ emocian rolon, kiel emfazas Harlow plivastigante je la homoj : « Ja la homo ne vivas nur el lakto » (1) Jes ĝi vivas el kontaktoj varmaj, koraj kaj mildaj. Tio estas « la lakto de tenereco ».(2)

 

Dum aliaj eksperimentoj Harlow metas nur manekenojn el simpla dratreto. La idoj tiam buliĝas sur sin kaj sinkas en obtuziĝo el kiu ili eliĝas nur por pasiege suĉi sian polekson kaj piedfingrojn, aŭ balanciĝi senfine. Ili iĝas agresemaj kaj memvundas.

 

Poste tiuj orfoj havos sociajn kaj seksajn kondutojn misregulitaj : ĉeestigitaj je siaj samspeculoj ili evidentiĝas malkapablaj al ludoj, kaj evitas kontaktojn ; ĉeestigitaj je virsimioj la simiinoj ne alprenas sekskuniĝan pozicion. Post la nasko ili ne plenumas sian patrinrolon kaj restas indiferentaj je siaj idoj.

 

Tiuj perturboj estus malpliaj aŭ ne ekzistus, se oni estus eniginta en la kaĝon de la orfaj beboj infansimiojn po unu horo tage. « Lekado aŭ ĝiaj samvaloraĵoj aliforme plezuraj, estas unu inter la faktoroj, kiuj kunlaboras al iĝo de la kapablo ami. » (Ashley Montagu)

 

Aliaj eksperimentistoj interesiĝante pri ratoj montris, ke la karesitaj individuoj estas malstresaj, kvietaj, fleksiĝemaj, fidemaj, kaj eĉ aŭdacaj ; ilia lernigado estas pli sukcesa, ilia kresko pli rapida, ilia eltenemo kontraŭ infektoj pli alta, ilia cerbo pli peza. Male la ratoj ricevantaj la nur necesaj prizorgadojn, en pura indiferenteco, estas stresaj, malkvietaj, streĉaj, timemaj kaj agresemaj.
(nu, nun pripensu la problemojn de la nuna socio …)

 


Ĉ
e la infanoj

 

Kompreneble ĉio ĉi des pli validas pri la homaj estaĵoj.

 

En la usonaj orfejoj, ĝis la komenco de ĉi jarcento (la XX-a), 90% el la infanoj mortis antaŭ aĝo de unu jaro, post malrapida konsumiĝo. Tamen la nutrado kaj higieno liveritaj al ili estis neriprocheblaj. Kuracistoj ekkonsciis, ke ili mortadis pro ammanko, kaj rekomendis al la laborantaro dorloti al ili samkiele al siaj propraj infanoj. La mortkvanto iĝis 10% .

 

En la malsanulejoj, kie ili loĝas longtempe, aŭ en la orfejoj, la infanoj montras malfruiĝon rilate sia kresko kaj psiko-mova malvolviĝo ; ilia haŭto estas mola kaj pala ; ila konduto estas stranga : ili rifuzas kontakton, restas rigidaj en brakumo, ne estas amumemaj ; ili suĉas sian polekson kaj balanciĝas. Tio ĉar al ili mankas la karesoj, sen kiuj estaĵo ne povas ekflori kaj plenumiĝi.

 

Kaj la plenkreskuloj

 

La furoro ĉe niaj samtempuloj je la « karesoj » de l’maro aŭ l’suno, evidentigas konjekteble, akrecon de la vivo kaj manko pri tenero ; kiel egale adopto pli kaj pli ofta je dorlotbestoj utilas kiel surogato je la karesado kaj varmo homaj.

 

Kaj oni trovas ĉi tie la plenan karavanon de la psiko-somaj malsanoj tiom bone studitaj de Freud, Grodeck kaj Balint.

 

Oni retrovas en la korpsinteno kaj la konduto de tiuj senkaresaj plenkreskuloj la samajn deteniĝojn, rigidecoj, kaj mallertecoj, kiuj ekmontriĝis ĉe infanoj, kaj kiuj plejaltas ĉe iuj maljunaj fraŭloj aŭ fraŭlinoj, aŭ ĉe la disputemaj edzinoj kaj frostmienaj edzoj.

 


 



(1) aludo al la diro de Jezuo Kristo « la homo ne vivas nur el pano, sed el la parolo de Dio ».

 

(2) konata esprimo de Ŝekspiro : « the milk of human kindness

 

esperantigis R. Platteau junio 2003

18/03/2013

conte sénégalais / senegalia rakonto

(E-a traduko pli sube)


J'ai lu un conte sénégalais qui dit:

Un singe un jour apperçu un poisson dans l'eau. Il se dit:

"Mon Dieu! ce poisson est en train de se noyer! Vite, sauvons-le!"

Et il le saisit et le retira de l'eau. Le poisson se débattait; Le singe en conclut que ça voulait dire qu'il était content, qu'il se trémousait de joie.

Puis le poisson mourut. Alors le singe se dit:

"ça c'est parce que j'ai intervenu trop tard; j'aurais du pouvoir arriver plus tôt."



voilà !
Moi je trouve que cet apologue est plein d'enseignement. Et que plein de choses en ce monde se passent comme cette histoire.



Mi iam legis senegalian fabelon, kiu diras:

Iam simio ekvidis fiŝon en la rivero. La simio pensis tuj:

"Terure! tiu fiŝo estas dronanta! Mi savu ĝin!"

Kaj ĝi kaptis ĝin, kaj ĝin tiris el la akvo. la fiŝo baraktis pro sufero. La simio el tio konkludis, ke ĝi estas dancanta pro ĝojo.

Kaj la fiŝo mortis. Tiam la simio diris al si:

"Tio okazis ĉar mi ne agis sufiĉe frue

Mi pensas, ke multaj aferoj okazas tiel en la mondo, ĉu ne?

09/03/2013

la plej romantika renkonto - Traduction en Espéranto d’un texte Fondamental de Curzio Malaparte sur la morale

"De ĝi, multe pli ol de la homoj, kun ilia kulturo, kun ilia gloramo, lernis mi, ke moralo estas senutiliga, ke ĝi estas al si mem sia celo, ke ĝi ne nur intencas savi la mondon (ne nur savi la mondon !) sed nur ĉiam elpensi novajn pretekstojn al ĝia neprofitemo, al ĝia libera disvolviĝo mem. Renkonto de iu homo kaj iu hundo ĉiam estas renkonto de du liberaj mensoj, de du specoj de digneco, de du senutiligaj moraloj. La plej senutiliga kaj plej romantika renkonto."


jen (unua beletra teksto de mi esperantigita, en 2001) paĝo de Curzio Malaparte pri sia hundo FEBO, kiu akompanis lin dum liaj jaroj da ekzilo kaj malliberigado (far la tiama faŝisma registaro itala). Tiu korŝira teksto, krom sian ravigan belecon, kunportas al ni gravegajn instruojn, kaj pri la hundoj, kaj pri kio estas moralo.



FEBO

« . . . mia hundo Febo, kiun mi estis akceptinta malsatmortantan sur la plaĝo Marina Corta , en insulo Lipari, kiun mi estis fleginta, nutrinta, vartinta en mia morta domo en Lipari, kiu estis mia unika kunulo en la daŭro de tiuj ekzilaj jaroj en tiu trista insulo, tiom kara je mia kor’ !

Neniam amis mi virinon, fraton, amikon tiel, kiel mi amis Febon. Ĝi estis hundo tiel, kiel mi. . . . Tiu estis nobla estulo, la plej nobla estulo, kiun mi iam ajn renkontis dum mia vivo. Ĝi estis el tiu rara kaj delikata familio de leporhundoj, ĝisvenintaj el la bordoj de l’Azio kune kun la unuaj ioniaj migradoj, kaj kiujn la Lipari-aj paŝtistoj nomas cerneghi. Tiujn-ĉi hundojn la helenaj skulptistoj skulptis sur la bareliefoj de la tomboj. « Ili forpelas morton », diradas la Lipari-aj paŝtistoj.

Ĝia felkoloro estis luna, roz- kaj or-kolora, la koloro de l’luno sur la maro, koloro de l’luno sur la malhelaj kaj glimaj folioj de l’citronujoj kaj oranĝujoj . . . Ĝi estis de la koloro de l’luno sur la helena maro de Lipari . . . La koloro de la morta luno, iom da tempo antaŭ l’matenruĝo. Mi nomadis ĝin Lunhundo.

Ĝi neniam malproksimiĝis de mi. Ĝi min sekvis kiel hundo. Mi jes diras, ĝi min sekvis kiel hundo. Ĝia ĉeesto en mia mizera domo Lipari-a, senĉese vipita de l’vento kaj maro, estis mirinda ĉeesto. Dumnokte la varmeta brilo de ĝiaj lunaj okuloj lumigis mian nudan ĉambron. Ĝi havis la okulojn iel palbluaj tiel, kiel la kolor’ de la mar’, ĉe la kliniĝanta lun’. Ĝian ĉeeston mi sentis tiel, kiel tiu de ombro. Ĝi estis kiel la respegulaĵo de spirito mia. Sufiĉis ĝia helpa ĉeesto, ke mi ritrovis tiun malestimon je la homoj, kiu estas la precipa kondiĉo de la trankvilo kaj saĝeco en la homa vivo.

De ĝi, multe pli ol de la homoj, kun ilia kulturo, kun ilia gloramo, lernis mi, ke moralo estas senutiliga, ke ĝi estas al si mem sia celo, ke ĝi ne nur intencas savi la mondon (ne nur savi la mondon !) sed nur ĉiam elpensi novajn pretekstojn al ĝia neprofitemo, al ĝia libera disvolviĝo mem. Renkonto de iu homo kaj iu hundo ĉiam estas renkonto de du liberaj mensoj, de du specoj de digneco, de du senutiligaj moraloj. La plej senutiliga kaj plej romantika renkonto.

. . .

Tiu estis la plej kara inter miaj fratoj, mia reala frato, tiu, kiu perfidas ne, tiu, kiu humiligas neniam. La frato kiu amas, kiu helpas, kiu komprenas, kiu pardonas. Nur tiu, kiu suferis longajn jarojn da ekzilo en sovaĝa insulo, kaj , revenante inter la homojn, vidas sin evitegita tiel, kiel leprulo far ĉiuj tiuj, kiuj, iam, kiam estos mortinta la tirano, mienos kiel herooj pri l’libereco, nur ĉi tiu scias, kion povas esti hundo al homa estaĵo.

. . .

Tiu estis malgaja hundo seriozokula. Ĉiuvespere ni restadis longajn horojn sur la alta ventoplena sojlo de mia domo rigardantaj la maron. . . . Ni rigardadis la maron, flarante amaran odoron de l’salo, fortan kaj ebriigan odoron de la oranĝujoj, odoron de la kaprolakto, de la juniperaj branĉoj fajrigitaj en la fajrejoj, kaj tiun varman kaj profundan odoron virinan, kia estas la odoro de la Sicilia nokto, kiam ekaperiĝas la unuaj steloj pale el la fono de l’horizonto.

Kaj iutage oni kondukis min, manojn katenitajn, de Lipari en alian insulon, kaj de tie, post longaj monatoj, Toskanion. Febo sekvis min demalproksime, kaŝiĝanta malantaŭ la anĉovoplenaj bareloj kaj ŝnuregaro sur la ferdeko de Santa Marina, la malgranda vaporŝipo, kiu ĉiusemajne veturas de Lipari Napolon, kaj inter la fiŝ- kaj tomat-plenaj korboj sur la motorboato, kiu veturadas ire kaj returne inter Napolo Iskia kaj Ponza. . . . Mi po foje retrorigardis por vidi, ĉu Febo sekvas min, kaj mi vidadis ĝin laŭtanĝi la murojn, la voston kuntiritan inter la kruroj, en la Napolaj stratoj, de l’Immacolatella ĝis Molo Beverello, kun ravigan malĝojon en ĝiaj helaj okuloj.

En Napolo, malsupreniĝante inter la karabenistoj la strato Partenope mi vidis du virinojn alproksimiĝantajn je mi ridetante : ili estas S-ino Benedetto Croce kaj Minnie Casella, l’edzino de kara mia Gaspare Casella. Ili salutis min per la patrineca gracieco de la italaj virinoj, ŝovis florojn inter miaj mankatenoj kaj la manartikoj, kaj S-ino Croce petis al la karabenistoj , ke ili min konduku ien por manĝi. Mi estis nemanĝinta de du tagoj.

« Almenaŭ igu lin piediri ĉe la ombro », diris S-ino Croce.

Estis monato junio, kaj la suno frapadis al mi sur la kapon kiel per martelo.

« Dankon, mi bezonas nenion, mi diris, mi nur deziras, ke vi donu al mia hundo ion por trinki.“

Febo estis haltinta kelkajn paŝojn disde ni, kaj rigardegis la vizaĝon de S-ino Croce per preskaŭ suferiga intenseco. Estis la unua fojo, ke ĝi estis vidanta la vizaĝon de l’homa bonkoreco, de la kompato kaj de la afableco virinaj. Longtempe ĝi flaris la akvo, antaŭ ol trinki. Kelkajn monatojn poste mi estis translokigita Toskanion, en Lucques. Oni enkarcerigis mi en la malliberejon de tiu urbo, kie mi restis longtempe. Kiam mi eliris el ĝi inter gardistoj, estonte kondukata al mia nova punekzilloko, Febo estis atendanta antaŭ la pordo de l’malliberejo, malgrasa kaj kotokovrita. ĝiaj helaj okuloj glimis je ia abomeninda mildo.




(tiun tezon pri moralo oni trovas ankaŭ centre en la analizoj de Zygmunt Bauman)

03/03/2013

La okuloj

Vidu, kiel dolĉe, kiel bone
estas ĉiuj kiel fratoj loĝi kune
Estas kvazaŭ rara oleo sur kapo fluanta
malsupren sur barbon sur vestokolumojn.
Kvazaŭ roso

malsupreniĝanta el de la montoj
Tie kuŝas viv' por ĉiam
tie kuŝas viv' por ĉiam

La okuloj restadis kontraŭ miaj
Ili ne volis foriri.
Mi diradis al ili: « iru for! »,
Ili restadis
fikse senmovaj
Tial
Mi pelis ilin per bastono,
per piedbatoj;
Sed kiam ilin oni forpeladis
tuj oni vidis ilin revenantaj galope
kaj vidis ilin sin posteni
kontraŭ la proprajn okulojn.
Kontraŭ la propran nazon mian.
Tial mi iris serĉi ajlon
mi tranĉis cepojn
kaj mi plorigis ilin !
Sed la okuloj restadis,
enradikiĝintaj kiel plantoj,
Ili nepre ne volis foriri.
Tial
ĉar mi komprenis ke,
Mi ne povos ilin forpeli,
Mi lasis ilin eniri en mian domon.
Ili manĝis ĉe mia tablo mian panon
kaj partigis ĉion, kion mi havis,
kaj ĉefe ĉion
Kion mi ne havis.
Tial
Tiuj okuloj iĝis miaj propraj
Kaj miaj propraj iĝis tiuj.

Vidu, kiel dolĉe, kiel bone
estas ĉiuj kiel fratoj loĝi kune
Estas kvazaŭ rara oleo sur kapo fluanta
malsupren sur barbon sur vestokolumojn.
Kvazaŭ roso
malsupreniĝanta el de la montoj
Tie kuŝas viv' por ĉiam
tie kuŝas viv' por ĉiam


Julos Beaucarne
Esperantigis R. Platteau

http://www.paperblog.fr/4644816/notre-vie-de-paul-eluard-...

20/02/2013

qui se souvient d'Elian Finbert ?

et dire que pendant des siècles on a qualifié les pires instincts des HUMAINS de "bestialité" !
ils avaient TOUT FAŬ les philosophes !
http://miiraslimake.over-blog.com/article--bestial--38179...

 

Kiu memoras pri Elian Finbert ? http://eo.wikipedia.org/wiki/Elian-J._Finbert Ĉi sube post la franclingva prezento vi trovos rakonton de lia unua porĉiame stampa sperto kun bestoj.

Oui, qui se souvient de ses émissions à la radio et de ses chronique sur la revue "La Vie des Bêtes" où il racontait de si captivantes, curieuses et émouvantes "plus belles histoires de bêtes"?


20 février, Ste Aimée, aujourd'hui je vais évoquer la figure d'Elian-J Finbert, l'homme des "plus belles histoires de bêtes":

Né en 1899 (il est mort en 1977) dans une famille de juifs francophones en Egypte, où il passa toute sonenfance et sa jeunesse (dans la ville de Minet-el-Gamh), il se consacra à la littérature en commençant par des romans et livres de voyages sur l'Egypte. Il se fit chamelier dans le Sahara, puis berger transhumant dans les Alpes de haute-Provence, et à chaque fois en tira plusieurs livres. Par la suite, il publia toutes sortes de livres et de traductions (proverbes africains, Guide Bleu sur Israël, etc,). Il trouva "sa voie" quand il se mit à écrire des livres sur "les plus belles histoires de bêtes" qui devinrent sa spécialité. et pendant toute une décennie il fut à la radio la voix qui raconte des histoire de bêtes.

J'ai essayé de retrouver la liste de ses livres, en voici une non exhaustive:

  • Sous le règne de la licorne et du lion (1925)
  • Le batelier du Nil (1928)
  • Le Fou de Dieu (1929)
  • Le Nil, fleuve du Paradis (1932)
  • La vie du chameau, vaisseau du désert (1938)
  • La brebis et la vie pastorale (1942)
  • Les plus belles histoires de chiens (1953)
  • De la fourmi à l'éléphant, les plus belles histoires de bêtes (1953)
  • Vies des chiens célèbres (1954)
  • Les plus belles histoires de chats
  • les plus belles histoires d'oiseaux (1956)
  • Histoires de singes
  • Comment les bêtes font l'amour ?
  • Renard le malaimé (1960)
  • Chevaux (1962)
  • Les plus belles histoires de singes et d'éléphants (1962)
  • Noâra mon amour (1962)

Ces livres ont été écrit dans les années 50, quand l'empreinte des préjugés anthropocentriques et de l'attitude de Descartes là-dessus était encore très forte, et où on n'osait qu'avec moult craintes et tremblements mettre en cause le dogme d'un MUR ESSENTIEL entre l'homme (pardon! l'Homme ) et les autres animaux, et où reconnaître aux bêtes une forme d'intelligence, et même la capacité de "mentir", et de ruser, et même simplement la conscience d'exister, des passions, des sentiments, aparaissait comme une hérésie un insulte à l'absolue dignité de l'Homme (j'ai pas oublié cette fois!), ou était expulsé d'un haussement d'épaule comme manifestations de "sensiblerie" ou d'"anthropomorphisme" naïfs. Aussi on voit tout le long de ces livres Elian Finbert, malgrè le témoignage absolument extraordinaire que représentent ces histoires, timidement, presque en s'excusant, suggérer que les attitudes extraordinairement "humaines" mises en évidences par ces histoires (réelles, il ne s'agit pas du tout de littérature, mais de témoignages vécus par lui-même ou collectés) ne peuvent s'expliquer par le seul "instinct", ce mot magique qui à l'époque était idéologiquement "de rigueur" pour expliquer de A jusqu'à Z le comportement et le psychisme des animaux (non humains ), alors que si on regarde ces histoire sans préjugés, ça saute aux yeux!

soit dit en passant voici un singe Bonobo qui fait du FEU (du feu, le symbole classique de la naissane de l'humanité !) l'allumant avec une allumette et faisant cuire son diner ! http://www.telegraph.co.uk/news/picturegalleries/howabout...

Quoique tous ces témoignages soient des "histoires" arrivées telle fois de la part de tel animal, et racontés par un tel, et non des expériences scientifiqes en laboratoire (mais comment faire des expériences scintifiques, avec protocole expérimental et tout et tout sur des choses comme ça? impossible ! Doit-on en conséquence les laisser de côté?! à ce compte-là la plus grande partie de capacités humaines devrait être non reconnue scientifiquement! ), ils constituent une source exceptionnelle et précieuse sur les "pointes" des capacités psychologiques des animaux et mériteraient d'petre étudiés et pris en compte. Comme a dit Rupert Sheldrake "la somme de connaissances acquises par les divers posseseurs de bêtes au sujet du comportement animal est généralement considéré par les scientifiques comme anecdotique et par conséquent non utilisée par la recherche formelle" Mais c'est un tort car c'est perdre un fond considérable de données des plus importantes.

En tous cas je vous recommande, si vous n'en avez pas déjà, d'essayer de vous procurer, chez des marchands de livres anciens, au moins un ou deux de ses livres, vous ne le regeretterez pas! ce sera même dans doute une "révélation".



Son "histoire d'amour" avec les bêtes date de sa plus tendre enfance en Egypte.

Voici son expérience d'enfant, qui peut-être fut son premier contact "d'homme à homme" avec les bêtes, je l'ai lue en français, dans un des ses livres, mais je la donne ici en Espéranto; comme lot de consolation pour ceux qui ne comprendront pas j'ajoute en bas de la page une de ses histoires en français.


Mia amikeco al tiu legend-a birdo kun la elneĝaj per nokto borderitaj flugiloj elvenas el mia infaneco, infaneco parte pasigita en Nilo-valo, kie ĝi travintras.

Ĉar okazis iam, troviĝante sur teraso de nia domo, kien mia pasio pri kajtoj ĉiam min allogis, ke majesta cikonioflugaro pasis super mi, kun streĉitaj koloj, ŝvebaj flugiloj. Kaj jen, unu inter la birdoj subite disiĝas el la bando, implektiĝas, se tiel diri konvenas, en siaj plumoj, turniĝadas en la ĉiel’ kaj, blanka kaj nigra maso, falegas kaj alteriĝas ĉe miaj piedoj. Mi estis kompreneble ektimigata, sed samtempe ekzaltita de tiu aera vidaĵo, kaj de la cikonio, kiu klopodas remeti sin surpiede, kaj finfine sukcesas. Mi tiam forlasis mian kajton, kaj rapidege iris serĉi savhelpon.

Mi jam iom konis tiun birdon, estinte ĝin sekvinta malantaŭ la sobra plugilo aux eĉ plej simpla plugpioĉo de la fellah-o en kampoj, ekkaptanta jen koleopteron, jen larvon, bufon, muson, aŭ marĉbordajn ranojn.

Mi do kunportis hakitan viandon, kaj ĝin donacis al mia bela birdo, kiu okulumis al mi per sia nigra, tiom inteligenta, okulo kvazaŭ pludesegnita de du strekoj el kohl , sed kiu nur post multe da tempo konsentis proksimiĝi. Videble ĝi certe estis vundita, tamen vidis mi neniom da sangospuro. Nia ĝardenisto, spertulo, alveninte, sciigis min, ke cikonioj, pro tiomlonga restado en malsekaj terenoj kaj tiomofta tretado en malprofundaj marĉoj, finfine maljuniĝantaj iĝadas reŭmatismaj, tiel, kiel la homoj. Mi neniam povis kontroli la verecon de tiu diagnozo, sed tiam ĝi sufiĉis al mi kaj mi decidis, kunligiĝi je tiu birdo, flegi ĝin kaj resanigi ĝin.

Ĝi fariĝis la de l’teraso konstanta gasto, kie ĝi senmoviĝadis longajn horojn sur unu piedo, kun pripensa kaj solena mieno, aŭ ĝin primarŝadis ĵetante siajn krurojn antaŭen per larĝaj egalaj paŝoj, dum pririgardante al ĉiel' kun arĉita kolo. Ekde ĝi ekvidadis min, ĝi venadis al mi, kaj mi tristiĝis kaj humiligiĝis pro ne kompreni la sekan kaj ripetan bruon de ĝiaj bekklakadoj, kiuj konjekteble esprimis la intimajn pensojn de ĝia tristiĝinta koro. Por plaĉi al ĝi, mi rezignis flugigi mian roz-kaj-verd-koloran kajton, ĉar tiu ludilo ĝinsimila timigis ĝin.

Mi ofte vizitiris al ĝi, kaj mi estis certa, ke ĝi atendis pri mi ĉiujn tagojn, eĉ pli, je ĉiaj horoj de tago. Ĝi plej facile rekonis miajn paŝojn, kiam mi supreniris la ŝtuparon po du ŝtupoj kune, ĉar mi trovis ĝin tie starante ĉe la pordo alterasa, kun ĝiaj intensrigardaj okuloj, lertaj kaj sagacaj, ĝia svelta flugmaŝina korpo kaj ĝiaj nigrelakitaj flugiloj brilaj kaj bonorde refaldigitaj. Mi opinias, ke longajn momentojn ni pasigis kune apude, kaj iam dormiĝinte, meze la ega varmo, sterniĝanta sur la kahelŝtonoj, mi vekiĝis kun apud mi, flugilojn ŝirme malfalditajn, la cikonio atenta kaj patrineca, rigardadanta al mi kun vartemo, vartemon, kiun mi divenis pro ĝia zorgema mieno.

Mi iradis enkampe serĉi al ĝi lokustojn, kaj ĉe la lagetoj por ĝi rankapti. Kiam mi malĉeestis tro longtempe, ĝi ne malsciis, ke tio estis ĉar mi estis serĉanta ĝian nutron, kaj mi trovis ĝin malsupre de la ŝtuparo, kiun ĝi estis lerninta malsupreniri kaj suprengrimpi per skuaj paŝoj, kaj eĉ antaŭ ol mi estis ĝisvenina surterasen, ĝi jam serĉfosadis en mia flanksako per sia longa akra kaj malmola beko, kiu ekglutis la bestetojn avide.

Okazis tion, kio okazendis, sed tio estis for de mia penso. En mia infanmenso, la cikonio estis por ĉiam ligita al nia domo, kiel feliĉportanta amuleto. Ĝi estis mia amiko tiel, kiel mi estis ĝia amiko. Iun matenon mi trovis la terason malplena. Mi tuj komprenis, ke estinte refortiĝinta, kaj ĝiaj reŭmatismoj for, ĝi estis ekfluginta al ĉiel’.

Tio estis al mi tiel, kiel perfido, kaj ankaŭ estis mia unua aflikto. Vane mi rigardegis al l’lazura ĉielo, kie krozis milvoj, kie turniĝadis la kolombaroj. En la kampoj, surborde de Nilo, ĉe la lagetoj mi restadis longe, kaj gvatis la cikoniojn, sed nenie mi trovis mian, kiun mi estus rekoninta inter mil.

Mi reekludis la kajton, ĝin mi flugigis alten kaj foren pensante, ke eble la birdo ĝin rekonos, kaj revenos, kiel al alkuniĝsigno.

Kaj poste la temposablo fluis, fluadis. Sed la teras’ tamen plu restis mia havenloko, mia plejŝata tereno, kie jam soleco estis mia mistera aliancito, des pli ke, kaŝe kaj obtuze mi atendis, ke la cikonio revenos.

Kaj jen fakte ĝis revenis, en la posta septembro, tempo kiam la fruktkvastoj de niaj daktilarboj en ĝardeno ekmaturiĝadis siajn sukcenkolorajn fruktojn.

En la ŝtupar’ mi aŭdis sistrajn ruladojn, kiujn mi tuj rekonis. Mi impetis. Jen estis ĝi. Ĝi ne estis forgesinta min, ĝi plu aspektis kia ekstempe solena maljuna malvulgara sinjorino, kaj ĝi ekgrakadis milde tirante la kolon malantaŭen kaj antaŭen, dum malfaldigante siajn ravajn ĉefplumojn. Parolis ĝi al mi, flustris al mi, se tiel diri konvenas, pri aferoj de nur ĝi kompreneblaj. Kaj jen kiam mi al teraso atingis, mirigita mi ekestis : ĝi estis superŝutita per cikonioj! kiuj ekvidinte min leviĝis fluge malalten, kaj poste remetiĝis ĉien, silentaj, flugilojn ekpretajn, timantaj kaj samtempe fidaj, ĉiuj ope salutantaj per turniĝoj de l’longaj koloj, laŭmaniere de koranaj deklamistoj.

Mi, infano, vivantis legendon, legendon iĝintan realaĵon. Fabelmondo eksturmintis mian vivon. Estis tia kia inicia sakramento.

Mi sciis, ke tamen tio daŭri ne povis, ke tiu unika momento estis dia favoro. Ekestis en la aro de nigraj kaj blankaj plumoj ordonvorto, kiu flugis de bird’al birdo. Kaj subite tumulto flugila kaj makzela ekaŭdiĝis. Mi estis surdigita. Mi vidis sinlevi la altaj purpurgantitaj kruroj, kiuj surfaldiĝis dummomente sub la vostoj tiel, kiel la suriĝ-ekipaĵo de aviadiloj, poste fariĝis pendantaj, kaj jen la amaso alten flugimpetis, vojiris cirklojn, ŝvebis, malkovrinte la sorigantajn aerfluojn, kaj malaperis el vido en la egipta diamante malmola helego.

Kompreneble, mia cikoniio sekvis la aron, sed dum tempeto, pli forpasema ol fulmo, en mia kredama fidema animo, mi kredis, ke ĝi revenintis por neniam plu min forlasi. Kaj plus la una ĉagreno, kiu min alvenis el ĝi, aldoniĝis dua pli dolora. Dume la fakto, ke la preterpasanta birdo memorintis min kaj nian hejmon, kie mi estis ĝin akceptinta, nutrinta, fleginta, por kies zorgo mi estis oferinta mian sveltan kajton, igis min ĝin respektegi.

Tri sinsekvajn jarojn ĝi revenis, kunportante min mesaĝon de sia amikeco, ĉiufoje en la tempo, kiam turtoj vokadis supre de l’daktilujoj niaĝardenaj, meze la ruĝajn grapojn da mielecaj fruktoj.

Poste ankaŭ mi obeis migradojn de mia destino, je iroj kaj returnoj misteraj tra la mondo.

Sed mia penso plu konservas stampon de la paso de l’stilzobirdo en mia infanvivo, tiu infano, kiun mi neniam ĉesis esti, iom flugila, iom grunda, portante en mi la hieroglifan signifon de cikonio, kies senco estas « kompato ».

Elian-J. FINBERT (« La plej belaj okazaĵoj pri birdoj » 1957)







Un jars s’était tellement attaché aux membres de la famille du fermier à qui il appartenait qu’il allait à leur rencontre du plus loin qu’il les apercevait, en leur témoignant force marques d’affection.
De par les sentiments qu’il montrait aux humains, le volatile était devenu le proscrit de sa tribu. Vivant séparé de ses congénères, ceux-ci finirent par le bannir. Chaque fois qu’il s’aventurait à faire quelques avances aux oies, celles-ci le dédaignaient et le chassaient. On le voyait souvent, après ces rebuffades, venir chez ses amis, les humains, cherchant à se consoler en posant sa tête sur leurs genoux comme pour quémander leur sympathie.



Il finit, cependant, par se trouver une compagne de son espèce, une vieille oie qui commençait à perdre la vue et que ses compagnes délaissaient.



Le jars la prit sous sa protection et s’en fit le gardien. Lorsqu’il jugeait convenable qu’elle prît un bain, il saisissait doucement son cou dans son bec et la conduisait ainsi, quelquefois assez loin, jusqu’au bord d’une mare. Une fois son amie lancée et ramant, il la suivait partout, nageait à ses côtés et lui faisait éviter les endroits dangereux, en la maintenant par le cou dans la bonne direction. Puis, lorsque la promenade avait assez duré, il choisissait un atterrissage commode et, de nouveau, la guidait comme auparavant, le cou délicatement pris dans son bec.
Quand elle avait des oisons, le jars les conduisait fièrement au bord de l’eau, et si l’un d’eux s’empêtrait dans un trou de vase, il lui passait doucement le bec sous le corps et le ramenait à la surface.



(c'est comme ça que ça se passe souvent aussi dans la société des hommes vous ne trouvez pas ?

 

19/02/2013

Foule sentimentale - Sentama homamas'

kanzono far Alain Souchon.

ĉi tie la muziko kaj la franca originalo : http://www.youtube.com/watch?v=7k9j7TQbNlg



kaj mia esperantigo :


Ho lala la roza viv'
Proponas roze al ni,
La varojn havi al ni,
Kiuj logas al ali'.
Jen oni kredigas nin,
Ke feliĉo 'stas en hav',
Havaĵo amase en ŝrank'.
Ho vanta vantaĵo pri ni, ĉar

(rekantaĵo :)
Sentama homamas'
Soifas pri ideal'
Logata de l'steloj, veloj
Nur aferoj nevaraj.
Sentama homamas'
Ve kiel oni traktas nin,
Kiel traktas nin.

Rampiĝas el
Tiuj kartonkestoj ve
Forlavaj sen ebla uz'
Homoj, sen gaj' sen avantaĝ'.
Trudaj al ni
Deziroj afliktantaj ni.
Traktakaj ni fek ! estas de, ke
Naskiĝis ni,
Kiel fekulojn, dum 'stas ni
La

al rekantaĵo

Ili nin Klaŭdja Ŝifer-(1)
as, nin Pol-Lu Sulicer(2)
Kiom malbon' al ni l'far';
Rustigis l'virinon el fer';
Al ni sopir' venas alval',
Al futur' infana pal',
Plibono, revo, ĉeval'
.

al rekantaĵo



(1) Claudia Schieffer (usona sex-symbol)

(2) Paul-Loup Sulitzer (verkisto de komercaj romanoj)



esperantigis Roland Platteau ?/2011-9/8/2012



18/02/2013

L’UE anglophone, c’est le secret de famille honteux, celui que les médias cachent en permanence !

http://www.u-p-r.org/ab/index.php?page=page18
le "détail" linguisitque n'est pas innocent :"

Sous le tître "Reform treaty finalised in Lisbon" (uniquement en anglais), voici comment le site officiel de la Commission chante la gloire de son tout-puissant président.
José Manual Barroso (ex-maoiste, "acheté" par l'ambassadeur américain http://www.paperblog.fr/2072273/mais-qui-est-ce-jose-manu... ) est rayonnant : 3 photos de sa personne dans le bandeau, 6 photos le mettant en scène avec les Grands du monde, il n'a plus besoin de se cacher, il vient d'emporter sa grande victoire contre les peuples qui seront soigneusement écartés de leurs destins. La consigne : éviter les référendums A TOUT PRIX !
Le fascisme bleu ne se cache plus, il rayonne. Rien n'est trop beau pour M. Barroso. Par contre, il n'y avait pas un seul fonctionnaire à la Commission pour mettre en ligne la version française du nouveau traité !


nouvelle offensive: http://www.agoravox.fr/tribune-libre/article/nouvelle-off...

et :
un document de Henri Masson à lire abolument
et :


Etat des lieŭ de cette transformatin de l'Europe" en colonie des USA et de son empire anglophone, perceptible à travers les exemples (rien que des exemples ! les pointes avencées les plus scandaleuse d'un mouvement massif .... ) les plus patents proposés pour le "Prix de la carpette anglaise"

http://groups.google.fr/group/fr.lettres.langue.francaise...

Et, donc, voici une liste non limitative d’institutions de l'Union Européenne qui, sauf erreur, fonctionnent exclusivement en anglais :
Eurocorps, European Centre for Disease Control (ECDC) in Stockholm, Banque centrale européenne, L’European Wind Energy Association, Observatoire du racisme (version française vide), ETF (agence pour la formation), Erasmus mundus, Centre européen pour le développement de la formation professionnelle, EMCDDA, Observatoire européen des drogues et des toxicomanies, EMEA, Agence européenne pour l’évaluation des médicaments, projets européens de recherche, rapports sur la pêche, Energie et transport, Entreprise et industrie, L’Europe de l’information et des médias, Prospective sur la croissance et l’emploi, Comité pour les normes en technologie d’apprentissage, la salle de presse de l’UE (les communiqués de presse), European Research Area, et son logo « invente our future together » , European Space Research and Technology Centre (ESTEC) (le cur technique de l’Agence spatiale européenne), etc.
et comme le dit hippolyte : http://forums.ec.europa.eu/multilingualism/?p=12&cp=11#comment-84115
Seul essai d'une Europe réellement linguistiquement égalitaire: le blog de M. Orban (roumain, Commisaire à la diversité linguistique pour l'UE, mais qui a .... prononcé son premier discours en anglais!) :
http://forums.ec.europa.eu/multilingualism/languages-for-...
Un blog contre tout le reste, c'est peu.
comme dit un des participants au forum de M. Orban:
"Il est incompréhensible que d’une part il soit question de multilinguisme et que d’autre part (la réalité) l’anglais soit imposé comme “outil universel”.

Selon l’adage policier “A qui le crime profite ?” on peut en effet se poser la question.

Dans une réunion, c'est du cerveau des gens dont on a besoin. Si vous les obligez à parler anglais, les Anglo-Saxons arrivent avec 100% de leurs capacités, les gens qui parlent très bien, avec 50%, et la majorité, avec 10%. A vouloir tous être anglo-saxons, il ne faut pas s'étonner que ce soient les anglo-saxons qui gagnent.

Oui, pendant que les non anglophones s’évertuent à apprendre cette langue difficile et jamais TOTALEMENT acquise, les anglophones eŭ utilisent ce temps à étudier tout autre chose, ce qui les rend plus compétitifs sur le marché du travail. De plus, une bonne partie de l’économie britannique et américaine s’appuie sur la vente de cours, manuels, méthodes, stages, séjours linguistiques.
Tout ceci est à mes yeŭ de la plus haute injustice !
Le multilinguisme oui, mais dans ces conditions à quoi bon ? Continuera-t-on de passer sous les fourches Caudines des Etats-Unis installés en Europe grâce au Royaume-Uni ?"



SOIT DIT EN PASSANT, aŭ élections européennes prochaines il y aura une liste EDE, c'est quoi ? ça:

http://www.e-d-e.org/vikio/programme_2009_en_france

 

Paroles de ' "Europe" :
"Ecoutez le populo, vous pouvez faire ce que vous voulez, vous êtes cuits et recuits. On vous tient et on vous fait sauter en barbecue ! On se fout complètement de vous ! Et ce n’est que le début ! Ce que vous pensez, ce que vous faites, on s’en fiche royalement. Les princes, c’est nous qui les désignons. Et ils font ce que nous leur disons de faire. Et vous, ou vous allez travailler pour nous pour deux francs six sous ou vous allez aller crever de faim où vous voudrez. Car il n’y a pour vous que ces deux solutions. C’est comme ça. C’est décidé. Pas content ? Ben , essayez de nous faire partir. Avec vos manifs pacifiques ? Pauvres ploucs ! Vous êtes noyautés de tous les côtés ! Oui, on était sûr que ça allait vous faire marronner un max cette nomination de l’UE au prix Nobel de la paix. Mais c’est une manière de vous dire ce que vous êtes et ce que vous valez. C’est jouissif de se foutre de vous. On vous mène une guerre silencieuse et sympa qui ne nous coûte pas cher et qui nous rapporte un max. On vit sur votre dos. On va vous piquer vos salaires, vos impôts et aussi vos domaines, votre or, votre patrie. Il y a longtemps que ça a commencé. Vous vous réveillez un peu tard. Un peu trop gavés. Le maniement des armes vous ne connaissez pas trop. Voilà pourquoi vous nous faites pas peur. Allez soyez beaux joueurs ! Mettez vous à genoux et adorez vos nouveaux maîtres ! (en anglais s'you plait !) Lêê-chez ! Petite Europe ! L’Amérique, autrefois est tombée devant quelques centaines de conquistadors et aujourd’hui vous tombez devant quelques mots , quelques lois. Rien de plus. Quelques cars de police pour vous faire peur ! Bouh !!! et pour nous la gloire et la domination totale ! Et ça ne fait que commencer ! Soyez en sûrs ! Vive l’Europe prix Nobel de la paix ! Puisque tout ce qui est prix s’achète !"
(c'est pas de moi, mais c'est si pertinent !)

12/02/2013

kanzono de Guy Béart

Jen esperantigo de unu el sukcesaĵoj de la franca kantisto Guy Béart http://eo.wikipedia.org/wiki/Guy_Béart

"Les grands principes" (1965) ĝin aŭskultu tie : http://www.youtube.com/watch?v=wpkHNhcDKLE

Liberiĝas ja nun la knabinoj
Kaj proklamas siajn grandprincipojn
Poste faras kiel la patrin',
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Ankaŭ ŝi parolis per ŝablonoj
Min tedis kun siaj grandprincipoj
Poste agadis iel ajn
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Ŝi ŝatis vivi kun la kunuloj
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Sed kun ĵaluz' gvatadis min,
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Kun Filipo ŝi iris en muzeoj
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Sed diboĉadis kun Hektor'
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Ŝi flegis min dum miaj malsanoj
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Poste bonfartan min lasis for,
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Edziniĝis kun alia viro,
Ĉiam honore al grandprincipo,
Sed garnata de amorant'
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Nepre iam mi ŝin mortigos
Ĉiam honore al grandprincipo,
Sed tion faros kun elegant'
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Sur la tombon mi portos tulipojn
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Sed abunde fluos mia plor', pajno,
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.



Esperantigis Roland Platteau 3/10/2011