sur tous les plans et de bout en bout de la filière c'est HORRIBLE et IMMORAL ! - terura mondo (28/08/2016)

C'est écrit en Espéranto ! eh bien voilà une motivation pour l'apprendre    eh eh ! (oh et puis si vous cherchez sur internet ces infos vous les trouverez certainement quelque part en français).

En la malriĉaj landoj de Afriko, kiel Madagaskaro, estas vendataj al homoj "kokidaĵon" farita de partoj ne vendeblaj en niaj riĉaj landoj ! Do jen, trovita en teksto de tiu retejo http://mas-eo.org/ plia konfirmo :

Per subvencioj de plurmilionaj eŭroj el publikaj kasoj antaŭ kelkaj jaroj oni konstruis en Wietze en Malsupra Saksujo (nordokcidenta Germanujo) kokbuĉejon, en kiu en ĉiu horo oni mortigas 24.000 kokojn kaj ĝisfine prilaboras ilin. Tie laboras 380 homoj kaj eble kromaj 20 kiel gardistoj (ĉar kontraŭ tiu buĉfabriko okazis kelkfoje konsiderinda rezistado ....) ‒ do entute 400 homoj. Sur la eŭropaj merkatoj, el la bestoj, kiuj estas altproduktive mortigataj (altproduktiva mortigado, hm tio memorigas ion, ion historia ...) kaj prilaborataj, oni vendas precipe brust-fileojn kaj femurojn. Same kiel ĉe aliaj kampkulturaj fabrikoj, la ĉi tie ne valorigeblaj partoj iras tien, kie ankaŭ la kokvisceraĵoj ‒ do la resto, kion la kapitalismaj prosperaj socioj rifuzas ‒ estas ankoraŭ vendeblaj. La gazeto Die Zeit la 20-an de januaro 2015 atentigis pri tio, ke la eksportoj de kokidaĵo el la Eŭropa Unio (EU) en afrikajn landojn ekde 2009 preskaŭ triobliĝis ‒ al ĝis nun 592.000 tunoj.

Kontraŭ tiaj amasimportoj de industrie produktitaj nutraĵoj etkampuloj en Afriko kaj Azio havas nenian ŝancon. La kampkulturistoj en Afriko, raportas la gazeto, havas produktadkostojn de 1,80 eŭroj por ĉiu kilogramo ‒ sed eŭropa kokidaĵo kostas nur la duonon. Rezulte, la precipe junaj homoj, kiuj antaŭe laboris en la kamparo, svarme fariĝas senlaboraj kaj senperspektivaj. Simila situacio fariĝis por produktantoj de vestaĵoj aŭ de meblaroj.

La lastan instigon por la milionopa migrado, kiu nun komenciĝas, donas la militaj konfliktoj. Sed tiuj disvolviĝas sur la bazo de ekonomia disfaligo de tutaj mondregionoj. La ŝtatoj de Okcidenteŭropo bombis Afrikon per malmultekosta viando kaj armiloj kaj ricevas kiel respondon la senlaborigitajn homojn, kies vivo estas minacata. Oni povus nun diri, ke la afrikanoj, kiujn la kokbuĉejo en Wietze senlaborigis, survojas por tie akiri unu el la tie ekzistantaj 400 laborlokoj.

terura mondo en kiu ni vivas !

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer