Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

22/08/2015

kastelo en Bretonio

21-8-2004KasteloenBretonio.jpg

Tiu eksterordinara kastelo troviĝas en Bretonio.
Sur la foto ne videblas, sed ne nur la pordo sed la grandaj fenestroj de la kastelo ĉe la etaĝo estis malfermitaj ambaŭflanke (tiel oni povis vidi la ĉielon trans la loĝejo).
Mi ne scias ĉu tio senteblas en la foto, sed kiam oni estis korpe antaŭ tia vido, kaj sub la ĉielo kaj vento en varmeta finsomero, kaj imagis la vivon en tia kastelo, kiu estus sia hejmo, kun la plenmalfermitaj fenestroj sub la nuboj tio efektis belan impreson neforgeseblan.
Ĉar mi estis ĵus ĉeestinta Esperanto-staĝon pri ĉina poezio, mi inspirita de certaj ĉinaj poemoj legitaj verkis poemon en la formo de Tjaŭŝjaŭling pri tiu kastelo


Liberkaĝe,
liberkaĝe,
super muĝas nuboj sovaĝe;
herbej’ ĉiam vaste,
Interfenestre
loĝi,
loĝi,
hejm- kaj am-e
en la sia kastelo.

Les commentaires sont fermés.