Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

26/08/2015

Pri esperanto 7

pour bien commencer l'année scolaire,comme les petits enfants, voici de nouveaux mots suplémentaires pour enrichir votre vocabulaire (et n'oubliez pas de les employer !)

proverbo : "troa petolo estas danĝera por la kolo"

arigi

regrouper

artikotordo

entorse

aspekte

on dirait

AVI

TVA

batilo (ekz : tenisa batilo)

raquette

benzoo

benjoin

bonakcepta

User-friendly; acceuillant

bonakcepto

 

bonvolu kiel ?

plaît-il ?

bova flano

bouse

brokantaĵoj

occasions (d’occasion)

brulaĵo

combustible

aĉfuŝa

mal foutu

aĉulinjo !

petite saleté ! (avec une nuance d’affection)

aĵaranĝo

nature-morte

akcitenantoj

actionnaires

akirindaĵo

occasion (c’est une occasion ! une occase)

aktisto

notaire

alfalanta

incident (optique)

aliese

De quelqu’un d’autre

alkroĉa galio

gratteron

amemo, korsento, korinklina

 

 

 

amadmiri

contempler

amorinda

baisable

ardlampo

lampe à incandescence

argumentadi

faire le raisonneur

oni serĉas vin

quelqu’un vous demande

tempkonvena, celkonforma, adekvata,

opportun

orvaloras

ça vaut de l’or

paletro

palette

kaj la plej agrabla  :

palpumi

 

peloter

parenteze jen esperantigo de teksto, kiun oni nun ofte legas en la interreto :

Ĉe la kaso de superbazaro (parenteze bojkotu la superbazarojn ! https://www.google.fr/?gfe_rd=cr&ei=pTTbVY7AIMXI8gfwg... ) maljunulino elektas sakon el plasto por meti siajn aĉetaĵojn. La kasistino riproĉas al ŝi ne konduti ekologie, kaj diras : Via generacio entute ne komprenas la ekologian movadon. Nur la junuloj estas pagontaj por la malnova generacio, kiu malxparis ĉiujn riĉfontojn ! La maljunulino senkulpigas sin al la kasistino, kaj klarigas : - « Mi bedaŭras, ne ekzistis ekologiisma movado en mia epoko. » Dum ŝi forlasas la kason, ĉagrenmiene, la kasistino pludirias : « homoj kiaj vi riunigis ĉiujn riĉfontojn malhelpe al ni. Vere vi tute ne konsideradis la protekton de la natura medio viatempe ! Tiam, iom incitita, la maljunulino rimarkigis, ke en ŝia epoko oni reportadis la botelojn el vitro al la vendejo. La vendejo resendadis al la uzino por ilin lavi, striligi kaj plenigi denove. La boteloj estis recikligitaj, sed oni ne konis la ekologian movadon. Ŝi aldonas : en mai tempo oni leviĝis per ŝtuparo piede : ni ne havis rulŝtuparojn kaj malmulte da liftoj. Oni ne veturis peraŭte je ĉiu fojo, kiam oni bezonis iri du tratojn pli malproksime : oni piediris ĝis la kvartala ĉiovendejo. Sed veras, ke oni ne konis la ekologian movadon. Oni ne havis unufojajn vindojn : oni lavadis la la vindotukojn de la beboj. Oni sekigis la vestaĵojn ekstere sur ŝnuro. Oni havis vekhorloĝon, kiun oni restreĉadis vespere. En la kuirejo oni aktivadis por pretigi la manĝojn, oni ne disponis je ĉiuj tiuj elektraj specialigitaj gaĝetoj por ĉion pretigi sanpene, kaj kiuj forvoras tiom da watoj, kiom la elektrocentraloj produktas. Kiam oni pakis malsolidajn aĵojn por sendi per la poŝto, oni uzadis kiel rmburaĵojn gazetpaperon aŭ vaton, en skatoloj jam uzitaj, ne veziko-globetojn aŭ protekttavoloj el plasto. Oni ne havis razentondilojn je benzino, memveturantaj aŭ kun sidilo : oni uzis la forton de la propraj brakoj por tondi la razenon. Oni laboradi korpe, oni ne bezonis iri en gimnastikejon por kuri sur memrulaj tapiŝoj, kiuj funkcias je elektro. Sed veras, ke oni ne konis la ekologian movadon. Oni trinkadis akvon je la fontano, kiam oni soifis. Oni ne uzadis unufojajn tasojn aŭ glason jetendajn. Oni plenigis la fontoplumojn en botelon de inko, anstataŭ aĉeti tutnovan fontoplumon. Oni anstataxis la klingojn de la raziloj anstataŭ forĵeti la tutan razilon post kelkaj uzadoj. Sed veras, ke oni ne konis la ekologian movadon. Homoj veturis per la buso, la vagonaro, kaj la infanoj iradis al la lernejo piede, aŭ per biciklo, anstataŭ uzi la familian aŭton kaj  la gepatrojn kiel tuttagnoktan  taksion. La infanoj konservis la saman tekon dum pluraj jaroj, la kajeroj pluutiliĝis de jaro al la sekva, la kolorkrajonoj, skrpgumoj, krojontranĉiloj kaj aliaj iloj daŭris tiom, kiom ili povos, ne neva teko ĉiujara kaj la kajeroj forĵetitaj fine de junio, novaj krajonoj kaj skrapgumoj kun nova furora reklamo sur ilin, sed veras, ke oni ne konis la ekologian movadon ! Oni havis nur po unu elektra ŝtopilingo en unu ĉambro, kaj neniom da ŝtopilingaro multobla por provizi per elektro la plenan kompleton de la elektraj gaĝetoj nepre necesaj al la junuloj de hodiaŭ. - DO NE VENAS MIN HIRTIGI KUN VIA FEKA EKOLOGIA MOVADO ! La ununura afero, kiun ni bedaŭ ras : ne esti havintaj sufiĉe frue la pilolon, por ne naski la generacion de la junaj stultuloj kiaj vi, kiuj imagas, ke ili ĉion inventis, eĉ la laboron, kiuj ne kapablas skribi dek liniojn sen fari dudek literum-erarojn, kiuj neniam malfermis libron alian ol bildstrian, kiuj ne scias kiu komponis la « Bolero » de Ravel … (eĉ pensas, ke estas vesto-dezajnisto), kiuj ne pli scias kie fluas la Danubo, kiam oni proponas al ili Vieno aŭ Ateno, ktp, sed kiuj kredas tamen povi doni lecionojn al aliuloj dealte de sia kompatinda senscio !

Les commentaires sont fermés.