15/12/2013
rimleteroj
Dum la jaro 1953 (...) du "gigantoj" de la Esperanta literaturo, William Auld kaj Marjorie
Boulton dialogis, disputis perpoŝte sed ĉefe per poemoj, rondeloj pli precize
(provu ! legu ! rondelo, tiu olda franca poemformo de la 15-a jarcento estas poemformo genia ! agrabla, defia, sprita, utila per sia skemo de versoj ripetitaj, legu da, vi vidos, poste vi ne plu povos malhavi ilin ! estas ebriiga kiel bona vino !).
Kaj el tiuj dekoj (dekoj ! ĉiu respondanta al la antaŭa !) da poemoj mi metos ĉi-tie nur du, en
kiuj vi povos vidi la malsamajn temperamentoj de la du verkistoj: la amara cinismo de Auld, la
milda, humila sed neniamcedanta humanismo de Boulton, kaj ĉi-tie Boulton pravas, mi
opinias, kontraŭ la "poeto Virtuozo":
(Durant l'année 1953 deux géants de la littérature en Espéranto, William Auld et Marjorie Boulton ont
dialogué, ont débattu par lettre mais surtout sous forme de poèmes ! des rondeaux plus précisément (le rondeau, cette ancienne forme poétique française née au XVè siècle est simplement géniale, un vrai
délice ! son schéma de vers répétés est à la fois un défi et une aide à la pensée et à la poésie, essayez,
lisez-en, vous ne pourrez plus vous en passer !)
Et de ces dizaines de rondeaux (hé oui! on peut exprimer sa pensée en Espéranto, et même débattre de grands thèmes philosophiques, et même le faire en vers - envers et contre tous ! ) qu'ils ont écrit j'en présenterai ici deux où ils se répondent. Et je crois que c'est Marjorie (celle, l'humoriste, la prof de littérature, la grande amoureuse, dont je vous ai déjà fait lire plusieurs poèmes) avec son humanisme
modeste mais indomptable qui a raison contre l'amer cynisme (un tantinet influencé par le puritanisme
manichéen du protestantisme anglo-saxon d'ailleurs, soit dit en passant ...) de Auld)
Do jen Auld:
Rimletero XXIX
Nin regas fine apetitoj,
instinktoj kaj similaj pestoj,
ĉar ni finfine estas bestoj --
eĉ pli malbone: parazitoj.
Ho, tio estas simple mitoj,
kio stimulas al protestoj:
"Nin regas, fi ! ne apetitoj,
instinktoj kaj similaj pestoj !"
Ni babilaĉas pri spiritoj,
ni pozas kun patosaj gestoj,
kaj pave baŭmas niaj krestoj;
sed malgraŭ tiaj hipokritoj
nin regas fine apetitoj.
aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 77
al tio respondas Marjorie:
Rimletero XXX
Sed apetito povas esti
la sola paradiz' surtera,
kvankam ne nuba kaj etera --
pri tio povas mi atesti.
Bestoj, ni devas iom besti;
ne estas hom' spirit' aera,
sed apetito povas esti
la sola paradiz' surtera.
Pastro ne povas trafe gesti
minace pri la flam' infera.
Ne estas, en la mond' sufera,
multo, por nin lumege vesti --
sed apetito povas esti.
aperis en la nica literatura revuo, 3/2 p. 7
en français:
Mais les appetits peuvent être
Le seul Paradis sur cette terre
Quoique ni nuageux ni éthéré
Oui je peux vous l'attester.
Si nous sommes des bêtes, eh bien conduisons-nous en bêtes;
l'homme n'est pas un esprit aérien,
Mais les appetits peuvent être
Le seul Paradis sur cette terre.
Le prêtre a tort avec ses grands gestes
Menaçants de la flamme infernale.
Il n'y a dans ce monde de souffrance
Pas grand chose pour nous être un vêtement de lumière
Mais les appetits peuvent l'être.
Kia bela leciono pri filozofio, kaj pri versfarado! (kaj pri Esperanto!)

(kompreneble indas legi la tuton - ( aux aĉeti la libron! ) - kaj unue la n° 31 kie Auld
"en rajoute" kaj diras en poemo ege "aktuala" (kvankam tiu estis skribita tridek jaroj antaŭ la
"deep ecology") ke homaro estas "tuberkulozo de la Ter'" eble forigonta per ia kosma
naturakuracisto, al kio Marjorie respondas al la cinika poeto-virtuozo, nu, legu mem!
(et les deux rondeaux qui suivent les 31 et 32, si on devait les traduire en français on pourrait peut-être
remplacer les jeux de mots intraduisibles par un autre et faire dire à Marjorie que l'humanité n'est pas
seulement une cirrhose de la planète mais plutôt six roses!)
11/12/2013
le plus beau poème d'Edmond Privat - Sur vojo de l'vivo
I
Sur vojo de l’vivo vaginte tre sola
Dum jaroj bruemaj de l’knaba juneco,
Kaj multe plorinte sen vorto konsola
Dum sonis ridad’ el apuda gajeco,
Tagon mi renkontis voje
La rigardon de princino,
Tuŝis mian manon foje
Dolĉa mano de fratino.
La manon mi kaptis kaj premis tremante.
El miaj okuloj ŝi plorojn ĉesigis,
Kaj sulkoj de l’frunto forigis kisante.
Ni manon en mano la vojon daŭrigis.
Blue brilis la ĉielo ;
Ĉie floris la ĝardenoj.
Por la haroj de l’anĝelo
Kreskis rozoj kaj jasmenoj.
Sur vojo de l’vivo nun dolĉa kaj bela
Ni, kvazaŭ du cignoj sur blua rivero,
Malpeze glitadis al revo ĉiela,
Dum harpoj kantadis pri l’ama mistero.
Pura ŝajnis tuta mondo,
Bona ĉiu, bela ĉio.
Ĉirkaŭ ni dancadis rondo
De petaloj el lilio.
Ni revon mirindan komencis sen limo
Pri lando eterna de paco kaj ĝojo ;
Kaj kanton de nia komuna animo
Plej pure ŝi ritmis laŭlonge la vojo.
Niajn rozojn ŝi disdonis
Al lacegaj vojirantoj,
Kaj infanoj ofte kronis
Per kronetoj el diantoj.
II
Sur vojo de l’vivo nun vagas mi sola,
Senzorge al kie la tempo min blovas ;
Ĉar, kvankam min celus eĉ vorto konsola,
En aĝ’ mia nuna mi vivi ne povas.
Haltis mia koro voje
Ĉe la tombo de l’princino,
Kiu donis al mi foje
Dolĉan manon de fratino.
La tagon, en kiu ŝi haltis kun larmo
Kaj blankan la manon forŝiris el mia,
Mi kial ne povis en morta malvarmo
Ŝin sekvi sub teron al tombo glacia ?
For de l’tomb’ en nuna horo,
Min disrompas per tirado
Malantaŭen rememoro
Kaj antaŭen plu-vivado.
Sur vojo de l’vivo, pro kia mistero
Eĉ amo nur estas pruntaĵo momenta ?
Ĉielon ni trovas kaj perdas sur tero,
Kaj blovas ankoraŭ la tempo turmenta.
Tamen ĉesu, plendo mia,
Se antaŭen vokas devo.
Kantu, harpo melodia,
Pri la land’ de nia revo ;
Ĉar iam ni revon komencis sen limo
Pri lando eterna de paco kaj gojo ;
Sed kanto de nia komuna animo
Kun voĉo karega perdiĝis sur vojo.
Kaj vagadas nun fantome
Mi, kun floroj en la manoj
Por disporti ŝianome
Al laculoj kaj infanoj.
(ĉu necesas komenti ? komentu mem, en via kor')
10/12/2013
PRCF
Publié dans Politique | Lien permanent | Commentaires (0) |
Imprimer
01/12/2013
la plej grava korpoparto
"Ŝi ĵetis patrinecan rigardon sur min. Mi vidis
larmon en ŝia okuloj. Post momenteto... Mi
enbrakumis ŝin per subita movo. Ŝi mole kaj senforte apogis sian kapon sur mia ŝultro, kaj diris: Mia kara filo, la plej grava parto sur homa korpo ĝuste estas la ŝultroj.
Mi demandis ŝin: ĉu pro tio, ke la ŝultroj subtenas mian kapon? Ŝi respondis:
Ne. Estas pro tio, ke viaj ŝultroj povas subteni la kapon de viaj amikoj kaj
amatoj, kiam ili ploras. Mia kara, dum nia tuta vivo, ni ofte bezonas ŝultron
por apogi nin plorantan. Mi esperas, ke vi havu korajn amikojn kaj amatojn.
Tiel vi trovas apogeblan ŝultron ĉi-kiam vi bezonas, kiel mi bezonas la vian nun."
esperantigita el la ĉina lingvo far Nigra Okulo
kiom prava !
En voilà un qui a le sens des vraies valeurs !
Publié dans Esperanto, la vraie vie, mi iras limake | Lien permanent | Commentaires (0) |
Imprimer
22/11/2013
Cuba devra être notre modèle
Cuba, assure à sa population un taux de santé et de longévité égal à celui des USA avec un taux de dépenses 8 fois moindre, et ils ont même trop de médecins, aussi ils les exportent dans les pays ui en ont besoin, les USA préfèrent exporter des bombes !
*Cuba sera le modèle à suivre pour survivre écologiquement avec la rarèfaction du pétrole, et avoir une agriculture saine et durable !
*
13/11/2013
Un bon résumé de la situation actuelle
*
Pierre Hillard & Piero San Giorgio "Comprendre... par erlorraine
(ne pas oublier non plus les conseils en dernière partie)
*
11/11/2013
un vers si expressif de Jules Supervielle, et si cruel, si désespéré, sur la vie, toute vie
parlant de ces petites animaux, si vivant et si proches quand on les tient, que la vie devient palpable, et dont le coeur bat si vite ...
" ...
avec un coeur rapide, rapide,
pressé d'en finir"
si vous avez du mal à comprendre voici le vers dans son contexte dans le poème en entier :
Nous sommes là tous deux
comme devant la mer
sous l'avance saline des souvenirs
......
Ne t'afflige point, toi dont le tourment ne remonte pas comme le mien,
jusqu'aux âges qui tremblent derrière les horizons,
tu ne sais pas ce qu'est une vague morte depuis trois mille ans,
et qui renaît en moi, pour périr encore,
ni l'alouette immobile depuis plusieurs décennies
qui devient en moi une alouette toute neuve,
avec un coeur rapide, rapide,
pressé d'en finir.
Ne t'afflige point, toi qui vois en la nuit
une amie qu'émerveille ton sourire aiguisé
par la chute du jour
la nuit armée d'étoiles innombrables et grouillante de siècles,
qui me force pour en mesurer la violence,
à renverser la tête en arrière
comme font les morts, mon amie,
comme font les morts.
Jules Supervielle - (In "Gravitations")
08/11/2013
Lentement, mais sûrement les grandes puissances de la démocratie sont en train de glisser vers le totalitarisme
Publié dans libertés | Lien permanent | Commentaires (0) |
Imprimer
05/11/2013
y-a-t-il une vie après l'Euro ?
*
* ah ! si Philippe Murer pouvait être notre futur ministre des finances ! (et Asselineau Président)
*Regardez bien la vidéo jusqu'à la fin ! y compris la question du public à 1H48 et la dernière remarque de Asselineau "ça veut bien dire qu'elle sert à quelque chose" !
04/11/2013
Le véritable choix
enfin une offre propre, et en même temps claire et nette (en fin de vidéo)
voyez-vous cette vidéo ?????,
(car normalement il y a une vidéo au-dessus.) Prière de me le signaler ! Il semblerait que cette vidéo n'est visible que sur windows, mais que Linux une fois de plus n'est même pas capable de les visionner !!! (et en plus hautetfort ne dispose même pas d'émoticones)
*

