Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

22/03/2013

NATO daŭre ekzistas, kial ?

 

"Dum pli ol duonjarcento oni klarigis, ke la malvarma milito, la korea milito, la vjetnama milito, la gigantaj militaj bugxetoj, ĉiuj usonaj invadoj, la renversitaj registaroj... Cxio ĉi utilis al sindefendo kontraŭ la sama minaco : La Internacia Komunista Komploto kondukata de Moskvo.
 
"Sed Sovetunio estis malfondita. Same la Varsovia traktato. La "komunistoj" eĉ fariĝis kapitalistoj.
 
"Tamen nenio ŝanĝiĝis en la eksterlanda politiko de Usono.
 
"NATO dauxre ekzistas. NATO, kiu estis kreita por – oni klarigis al ni – protekti Okcidentan Euxropon kontraux soveta invado. NATO dauxre ekszistas, NATO disvolvigxas... Kaj Usono intervenigas NATO-n en Balkanio, aux elpensas klauxzojn de la traktato por konvinki gxiajn membrojn partopreni en la invado de Afganio... Kaj lauxmezure kiam Rusio malkonstruas la militajn bazojn datumantajn de la malvarma milito en Orienta Eŭropo, en Vjetnamio aŭ en Kubo, Usono instalas novajn en la teritorioj de eks-Sovetunio, en Mezoriento aux aliloke. Dum Rusio fermis siajn radio-auxskultojn en Lourdes (Kubo), Usono konstruis potencan auxskultejon en Latvio, cxe la rusa landlimo.
 
"Tiu tuta historio estas nur vasta trompaĵo. Sovetunio kaj la afero kvalifikata "komunismo" neniam estis en si mem la vera celo de la vaŝingtonaj atakoj. Neniam estis Internacia Komunisma Komploto. La malamiko estis, la malamiko dauxe estas, cxiu registaro, cxiu movado, ecx cxiu unuopulo, kiu auxdacas bremsi la ekspancion de la usona Imperio, kia estas la nomo, per kiu Usono travestas la malamikon... komunista, huligansxato, drogosxakristo, teroristo..."



William Blum, KILLING HOPE, 2003, esperantigis D. Kessous.

Les commentaires sont fermés.