La okuloj (03/03/2013)
Vidu, kiel dolĉe, kiel bone
estas ĉiuj kiel fratoj loĝi kune
Estas kvazaŭ rara oleo sur kapo fluanta
malsupren sur barbon sur vestokolumojn.
Kvazaŭ roso
malsupreniĝanta el de la montoj
Tie kuŝas viv' por ĉiam
tie kuŝas viv' por ĉiam
La okuloj restadis kontraŭ miaj
Ili ne volis foriri.
Mi diradis al ili: « iru for! »,
Ili restadis
fikse senmovaj
Tial
Mi pelis ilin per bastono,
per piedbatoj;
Sed kiam ilin oni forpeladis
tuj oni vidis ilin revenantaj galope
kaj vidis ilin sin posteni
kontraŭ la proprajn okulojn.
Kontraŭ la propran nazon mian.
Tial mi iris serĉi ajlon
mi tranĉis cepojn
kaj mi plorigis ilin !
Sed la okuloj restadis,
enradikiĝintaj kiel plantoj,
Ili nepre ne volis foriri.
Tial
ĉar mi komprenis ke,
Mi ne povos ilin forpeli,
Mi lasis ilin eniri en mian domon.
Ili manĝis ĉe mia tablo mian panon
kaj partigis ĉion, kion mi havis,
kaj ĉefe ĉion
Kion mi ne havis.
Tial
Tiuj okuloj iĝis miaj propraj
Kaj miaj propraj iĝis tiuj.
Vidu, kiel dolĉe, kiel bone
estas ĉiuj kiel fratoj loĝi kune
Estas kvazaŭ rara oleo sur kapo fluanta
malsupren sur barbon sur vestokolumojn.
Kvazaŭ roso
malsupreniĝanta el de la montoj
Tie kuŝas viv' por ĉiam
tie kuŝas viv' por ĉiam
Julos Beaucarne
Esperantigis R. Platteau
http://www.paperblog.fr/4644816/notre-vie-de-paul-eluard-...