Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

12/02/2013

kanzono de Guy Béart

Jen esperantigo de unu el sukcesaĵoj de la franca kantisto Guy Béart http://eo.wikipedia.org/wiki/Guy_Béart

"Les grands principes" (1965) ĝin aŭskultu tie : http://www.youtube.com/watch?v=wpkHNhcDKLE

Liberiĝas ja nun la knabinoj
Kaj proklamas siajn grandprincipojn
Poste faras kiel la patrin',
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Ankaŭ ŝi parolis per ŝablonoj
Min tedis kun siaj grandprincipoj
Poste agadis iel ajn
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Ŝi ŝatis vivi kun la kunuloj
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Sed kun ĵaluz' gvatadis min,
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Kun Filipo ŝi iris en muzeoj
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Sed diboĉadis kun Hektor'
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Ŝi flegis min dum miaj malsanoj
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Poste bonfartan min lasis for,
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Edziniĝis kun alia viro,
Ĉiam honore al grandprincipo,
Sed garnata de amorant'
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Nepre iam mi ŝin mortigos
Ĉiam honore al grandprincipo,
Sed tion faros kun elegant'
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.

Sur la tombon mi portos tulipojn
Ĉiam honore al grandprincipoj,
Sed abunde fluos mia plor', pajno,
Pro la grandaj sentoj de l'kor'.



Esperantigis Roland Platteau 3/10/2011

Les commentaires sont fermés.