09/03/2013
la plej romantika renkonto - Traduction en Espéranto d’un texte Fondamental de Curzio Malaparte sur la morale
"De ĝi, multe pli ol de la homoj, kun ilia kulturo, kun ilia gloramo, lernis mi, ke moralo estas senutiliga, ke ĝi estas al si mem sia celo, ke ĝi ne nur intencas savi la mondon (ne nur savi la mondon !) sed nur ĉiam elpensi novajn pretekstojn al ĝia neprofitemo, al ĝia libera disvolviĝo mem. Renkonto de iu homo kaj iu hundo ĉiam estas renkonto de du liberaj mensoj, de du specoj de digneco, de du senutiligaj moraloj. La plej senutiliga kaj plej romantika renkonto."
jen (unua beletra teksto de mi esperantigita, en 2001) paĝo de Curzio Malaparte pri sia hundo FEBO, kiu akompanis lin dum liaj jaroj da ekzilo kaj malliberigado (far la tiama faŝisma registaro itala). Tiu korŝira teksto, krom sian ravigan belecon, kunportas al ni gravegajn instruojn, kaj pri la hundoj, kaj pri kio estas moralo.
FEBO
« . . . mia hundo Febo, kiun mi estis akceptinta malsatmortantan sur la plaĝo Marina Corta , en insulo Lipari, kiun mi estis fleginta, nutrinta, vartinta en mia morta domo en Lipari, kiu estis mia unika kunulo en la daŭro de tiuj ekzilaj jaroj en tiu trista insulo, tiom kara je mia kor’ !
Neniam amis mi virinon, fraton, amikon tiel, kiel mi amis Febon. Ĝi estis hundo tiel, kiel mi. . . . Tiu estis nobla estulo, la plej nobla estulo, kiun mi iam ajn renkontis dum mia vivo. Ĝi estis el tiu rara kaj delikata familio de leporhundoj, ĝisvenintaj el la bordoj de l’Azio kune kun la unuaj ioniaj migradoj, kaj kiujn la Lipari-aj paŝtistoj nomas cerneghi. Tiujn-ĉi hundojn la helenaj skulptistoj skulptis sur la bareliefoj de la tomboj. « Ili forpelas morton », diradas la Lipari-aj paŝtistoj.
Ĝia felkoloro estis luna, roz- kaj or-kolora, la koloro de l’luno sur la maro, koloro de l’luno sur la malhelaj kaj glimaj folioj de l’citronujoj kaj oranĝujoj . . . Ĝi estis de la koloro de l’luno sur la helena maro de Lipari . . . La koloro de la morta luno, iom da tempo antaŭ l’matenruĝo. Mi nomadis ĝin Lunhundo.
Ĝi neniam malproksimiĝis de mi. Ĝi min sekvis kiel hundo. Mi jes diras, ĝi min sekvis kiel hundo. Ĝia ĉeesto en mia mizera domo Lipari-a, senĉese vipita de l’vento kaj maro, estis mirinda ĉeesto. Dumnokte la varmeta brilo de ĝiaj lunaj okuloj lumigis mian nudan ĉambron. Ĝi havis la okulojn iel palbluaj tiel, kiel la kolor’ de la mar’, ĉe la kliniĝanta lun’. Ĝian ĉeeston mi sentis tiel, kiel tiu de ombro. Ĝi estis kiel la respegulaĵo de spirito mia. Sufiĉis ĝia helpa ĉeesto, ke mi ritrovis tiun malestimon je la homoj, kiu estas la precipa kondiĉo de la trankvilo kaj saĝeco en la homa vivo.
De ĝi, multe pli ol de la homoj, kun ilia kulturo, kun ilia gloramo, lernis mi, ke moralo estas senutiliga, ke ĝi estas al si mem sia celo, ke ĝi ne nur intencas savi la mondon (ne nur savi la mondon !) sed nur ĉiam elpensi novajn pretekstojn al ĝia neprofitemo, al ĝia libera disvolviĝo mem. Renkonto de iu homo kaj iu hundo ĉiam estas renkonto de du liberaj mensoj, de du specoj de digneco, de du senutiligaj moraloj. La plej senutiliga kaj plej romantika renkonto.
. . .
Tiu estis la plej kara inter miaj fratoj, mia reala frato, tiu, kiu perfidas ne, tiu, kiu humiligas neniam. La frato kiu amas, kiu helpas, kiu komprenas, kiu pardonas. Nur tiu, kiu suferis longajn jarojn da ekzilo en sovaĝa insulo, kaj , revenante inter la homojn, vidas sin evitegita tiel, kiel leprulo far ĉiuj tiuj, kiuj, iam, kiam estos mortinta la tirano, mienos kiel herooj pri l’libereco, nur ĉi tiu scias, kion povas esti hundo al homa estaĵo.
. . .
Tiu estis malgaja hundo seriozokula. Ĉiuvespere ni restadis longajn horojn sur la alta ventoplena sojlo de mia domo rigardantaj la maron. . . . Ni rigardadis la maron, flarante amaran odoron de l’salo, fortan kaj ebriigan odoron de la oranĝujoj, odoron de la kaprolakto, de la juniperaj branĉoj fajrigitaj en la fajrejoj, kaj tiun varman kaj profundan odoron virinan, kia estas la odoro de la Sicilia nokto, kiam ekaperiĝas la unuaj steloj pale el la fono de l’horizonto.
Kaj iutage oni kondukis min, manojn katenitajn, de Lipari en alian insulon, kaj de tie, post longaj monatoj, Toskanion. Febo sekvis min demalproksime, kaŝiĝanta malantaŭ la anĉovoplenaj bareloj kaj ŝnuregaro sur la ferdeko de Santa Marina, la malgranda vaporŝipo, kiu ĉiusemajne veturas de Lipari Napolon, kaj inter la fiŝ- kaj tomat-plenaj korboj sur la motorboato, kiu veturadas ire kaj returne inter Napolo Iskia kaj Ponza. . . . Mi po foje retrorigardis por vidi, ĉu Febo sekvas min, kaj mi vidadis ĝin laŭtanĝi la murojn, la voston kuntiritan inter la kruroj, en la Napolaj stratoj, de l’Immacolatella ĝis Molo Beverello, kun ravigan malĝojon en ĝiaj helaj okuloj.
En Napolo, malsupreniĝante inter la karabenistoj la strato Partenope mi vidis du virinojn alproksimiĝantajn je mi ridetante : ili estas S-ino Benedetto Croce kaj Minnie Casella, l’edzino de kara mia Gaspare Casella. Ili salutis min per la patrineca gracieco de la italaj virinoj, ŝovis florojn inter miaj mankatenoj kaj la manartikoj, kaj S-ino Croce petis al la karabenistoj , ke ili min konduku ien por manĝi. Mi estis nemanĝinta de du tagoj.
« Almenaŭ igu lin piediri ĉe la ombro », diris S-ino Croce.
Estis monato junio, kaj la suno frapadis al mi sur la kapon kiel per martelo.
« Dankon, mi bezonas nenion, mi diris, mi nur deziras, ke vi donu al mia hundo ion por trinki.“
Febo estis haltinta kelkajn paŝojn disde ni, kaj rigardegis la vizaĝon de S-ino Croce per preskaŭ suferiga intenseco. Estis la unua fojo, ke ĝi estis vidanta la vizaĝon de l’homa bonkoreco, de la kompato kaj de la afableco virinaj. Longtempe ĝi flaris la akvo, antaŭ ol trinki. Kelkajn monatojn poste mi estis translokigita Toskanion, en Lucques. Oni enkarcerigis mi en la malliberejon de tiu urbo, kie mi restis longtempe. Kiam mi eliris el ĝi inter gardistoj, estonte kondukata al mia nova punekzilloko, Febo estis atendanta antaŭ la pordo de l’malliberejo, malgrasa kaj kotokovrita. ĝiaj helaj okuloj glimis je ia abomeninda mildo.
(tiun tezon pri moralo oni trovas ankaŭ centre en la analizoj de Zygmunt Bauman)
Les commentaires sont fermés.