ni grandaĝas (13/04/2020)

Ni grandaĝas

 

Ni ja grandaĝas,

kion vi pensas pri tio?

Ni jam faris longan vojon

kaj nia vivo

kuniras kun la doloro

kaj la forto tute mankas

ho, mia Dio!

Ni grandaĝas kun rapido

kaj sen rimed' ni trairas

tra longa vojo

tute semita per dornoj

kaj rubaĵoj kaj obstakloj

kaj multaj truoj.

Ja kun helpo de bastono

ni moviĝas per klopodo

sub ŝtorm’ malbona,

kiam la tago finiĝas

kaj naskiĝas nova nokto

tute malhela,

je frostaj ombroj plenplena,

apatio kaj deprimo.

Ho, mia Dio!

ni grandaĝas kaj la vivo

per mansigno nin adiaŭas.

 

Arquillos februaro 2020

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer