Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

01/05/2020

nova poeto aperis en esperantujo ! Angel Arquillos Lopez

(tri   poemaroj   jam  aperis   (legu ilin !)  ,   baldaŭ  kvara,    eĉ    pli bona,     aperos.)

 

Poemoj

 

Inter poem' kaj poemo

mi enmetas vian nomon

kaj amindajn memoraĵojn

kaj petalojn de mil rozoj.

Kvazaŭ magia trezoro

centojn da versoj mi gardas

interne de mia koro,

kaj sensaj kisoj ne mankas.

 

 

Ĉiuj kontraŭ mi

 

Ĉiuj kontraŭ mi leviĝas

vidante min sendefenda,

ĉar eble, neniu scias

kion mi vere pretendas.

 

Arquillos februaro 2020

 

 

Kiel niaj

 

Falinta branĉo ruladas

sur trotuaro larĝa,

malrapide, laŭkaprice de la vento

aŭ pro juna piedo...

kiu ĝin petole batadas.

Ĝi falis hazarde el arbo maljuna,

kiel niaj haroj blankaj,

kiel niaj fortoj lacaj,

kiel niaj malsukcesoj...

Malrapide ĝi ruladas

inter la pasantoj,

sed temas pri simpla branĉo

frakasita

aŭ simple deŝirita,

mi ne scias,

ĝi ruladas kaj baldaŭ

en iu ajn momento,

balaisto ĝin delevos

kaj en strat-rubujon...

tuj ĝin metos.

 

Arquillos junio 2017

 

 

Les commentaires sont fermés.