Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

26/02/2021

post lego de D-ro Jourdan

ĉu mi estas tiel nun ? ....
mi ne scias

 

Mi serĉas trankvilon

Tra vasta kaj senfina paradizo

plena de floroj diversaj

kun aromoj fantaziaj,

mi promenas

ĝis la fin' neimagebla,

kie la melankoli'

jam ne plu estas.

Konvinkita, sed kun timo

mi pretendas

renaskiĝi, mia Dio!

Eble mi pravas

aŭ bedaŭrinde,

kial ne?

mi tute eraras,

sed mi ne haltas,

ĉar aromoj de floroj diversaj

min akompanas

kaj antaŭsento de la fin' neimaginebla

proksime staras

kaj mia timo

kaj la malfido

kun nigra fumo malaperas

kaj pro tio,

tra ĉi vasta kaj senfina paradizo

mi ĝojoplenas.

 

Arquillos 29-08-14

Les commentaires sont fermés.