Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

18/01/2015

matin d'hiver

Tagiĝas,

sed mallumo ne forestas,

ĉar regas vintro

kaj suno plendas.

Tagiĝas

kaj la birdar' silentas,

ĉar regas vintro

kaj falas pluvo

sur la kamparon malseka.

Tagiĝas dum sonoril'

turniĝas

kaj piulino preĝas,

sed mallumo ne forestas.

Tagiĝas

kaj mi timeme vekiĝas,

sed taglumo ne penetras

kiam la pord' malfermiĝas.

Tagiĝas...

eble ĉar la vivo daŭras.

 

 

Arquillos 12-11-14

14/12/2014

kaj kun klera rigardo

Hipokrito

Hipokritan rideton,

kaj malican rigardon,

mi rimarkas kun timo

Mi plutenas kvieton

kaj kun granda trankvilo

mi klopodas forigi

ĉi vanaĵan fiaskon.


Estas tre malfacile

babiladi kun pravo,

sed kun fid' kaj espero

kaj kun klera rigardo

mi trapasos obstaklojn,

ĉar mi fidas al ŝago.

 

Arquillos 9-11-14

18/10/2014

vi foriris iam

Turmento, malbona turmento,
akompanas min,
turmento, malbona turmento …
Vi foriris iam,
mi ne scias …
kaj vi lasis min
kun ploro,
amo mia …
Turmento, malbona turmento,
vundas vi la animon mian.
Centoj da folioj fluge,
ĉirkaŭiras mian senton,
sekaj, kadukaj, sed vivaj
ŝajnas ili kara mia.
Turmento, malbona turmento,
min mortigas.



Angel Arquillos Lopez



07/08/2014

vi estas en profunda aĝo

Vi estas en profunda aĝo,

ĉar vi nur plendas

pri l'homoj junaj

kaj viaj faltoj sur la vizaĝo.

Vi estas en profunda aĝo,

ĉar vi suferas

pro viaj kruroj

kaj kurboformo de via dorso

kaj viaj paŝoj

kaj viaj vortoj.

Vi estas en profunda aĝo,

kaj via vojo

jam ne plu longas,

ĉar via celo alproksimiĝas

kaj per la fingroj

vi preskaŭ tuŝas

la finan revon,

kiu nomiĝas

glora ĉielo.

 

(Angel Arquillos 15-3-2014)

 

31/07/2014

nekomparebla momento

Bela momento por amori
kaj por ami kun kontento.
Bela momento por alvoki
Afroditon, la diinon de l'pasio
kaj la sento.
Bela moment' kaj grava evento
por doni sin al diboĉad'
kaj la peko.
Senaverte, sen konsento de l'racio,
ni kunsidas ĉi vespere
sub arĝenta luma luno
kun botelo de pasia flava vino.
Nekomparebla momento
por amori kaj por ami kun kontento,
ĉe la brizo de la maro
kaj la sensona silento.

 

 

Angel Arquillos-Lopez 9-11-2013

 

02/07/2014

image de notre vie

Mia kateno

 

Ĉio silentas,

triste noktiĝas.

Mia kateno, tro multe pezas,

kaj mi tristiĝas.

En mia ĉelo, malgranda truo

estas la pordo de entrudiĝanto:

malgranda muso,

kiu, ĉiutage,

manĝas maltrankvile,

ĉiujn restaĵojn.

Mi ne komprenas,

kial ĝi foriras,

kiam mi volas tuŝi karese

ĝian dorseton.

Mi koleriĝas, ĉar ĝi kuretas

kaj malaperas,

kaj mia menso,

denove nervas,

kaj mi sekigas,

per naztuketo,

varman larmeton

kaj post momento

mi endormiĝas.

Ĉi rakonteto,

ĉiam okazas,

kiam noktiĝas,

kaj vento haltas

kaj mi rigardas

kun granda sento,

mian katenon.

 

Angel Arquillos Lopez - 2013

14/05/2014

Mia koro malrapide batas

 

Mia koro malrapide batas;

ĝi tro lacas,

ne plu havas energion.

Eble ĉar ĝi ne plu junas,

kaj soleco

kaj forgeso

kaj la forto de la viv'

nun forestas.

Kuraĝa ĉiam ĝi estis,

afabla kaj malavara,

sed nutempe tre timemas

pro malsano

malforteco,

neglektemo

kaj nesekura estonteco.

Mia koro malrapide batas,

kaj ne nur pro maljuneco.


(Angel Arquillos)

06/05/2014

Korpe kaj mense

Korpe kaj mense

 

Korpe kaj mense

mi amas la vivon,

kun sento vera

kaj kontento,

ĉar viv' estas donaco

de l'Naturo,

aŭ de spirita Dio,

aŭ simple de la fido.

Korpe kaj mense,

kun pura sento,

mi vagadas

kontraŭ la forto de l'vento,

kontraŭ malsanaj deziroj

kontraŭ ĉio.

 

(Angel Arquillos-Lopez)

 

 

26/10/2013

ve mi bezonUS peceton de ĉio tio ....

L'espero

 

En vestaĵo fantazia

kunportante novan senton,

alproksimiĝas l'espero.

Mi bezonas nur peceton

da konfido kaj kontento

kaj se eblas,

la kareson de la vivo,

kaj rideton de l'amiko,

kaj brakumon de pasio,

kaj se eblas,

ho ve, Dio!

por kaŝi la mian timon,

ĉielan blankan mantelon.

Sed, mi timas

ke la espero

preterpasos,

kaj mi restos

elpensante

novan revon.

 

 

Angel Arquillos 10-9-13