kie la profundo grandas (02/08/2020)

La granda lago

 

Kun granda timo mi naĝas

sur tre vasta blua lago,

malgraŭ ke min ja timigas...

la mistera profundaĵo

kaj la malhela vespero

kaj la konstanta soleco

kaj via longa silento

pro mia nova fiasko.

Mi naĝas dum ĉe la bordo

atendas mia ĉagreno

prizorgante la vestaĵojn

makulitajn de malbono.

Mi naĝas, ĉar la mensogo

per ĝiaj faŭkoj venenaj

kontraŭ mi la tutan tagon

ridetante faras mokon.

Mi naĝas nun kun la kalmo

kun granda tim', sed kun zorgo

ĉar mi timas la mallumon

kaj la glacian malvarmon.

Kia granda timo, Dio

naĝi sola sur la lago,

kie la profundo grandas

kaj eterniĝas la grando.

 

(ankaŭ tiu profunda poemo de Angel Arquillos Lopez indas estis parkerigita !)

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer