Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

21/10/2018

lo mismo que las bestias y las flores

poème à apprendre par coeur : il est excellent, harmonieux, et important.

 

Sobre la vida y la muerte

 

Por un capricho extraño de la vida

del vientre de una madre procedemos

y en un mundo voluble (=versatile) nos perdemos

tratando de encontrar una salida

 

El tránsito es igual que una caída

al negro lodazal (=bourbier) que nadie vemos.

Llegando a cierta edad todos caemos

cumpliendo así la regla establecida.

 

Nacemos y morimos lentamente,

lo mismo que las bestias y las flores,

vadeando (=passer à gué) poco a poco la corriente.

 

Algunos, soportando sinsabores (=désagréments),

y pocos disfrutando alegremente,

pues nadie vive inmune a los dolores.

 

Angel Arquillos Lopez

 

26/09/2018

du pliaj

Konsilanto

 

Estu mia konsilanto,

ĉar via konsilo estas

tiu nutraĵo de l'vivo,

kiun la menso necesas.

De antaŭlonge mi tre solas

for de vagantaj estaĵoj,

ĉar mia korpo deĵoras

en mallibereja spaco.

Estu mia konsilanto,

nevidebla mondkreinto,

dum mi kalkulas la tagojn

meze de ĉi labirinto.

La tempo rapide pasis

kaj mi vidas la ĉielon,

sed mi necesas konsilon

antaŭ ol tuŝi la celon.

 

Arquillos junio 2017

 

kaj

 

de patro al sia filineto mortinta antaŭ longe

 

Ŝajnas ke ŝi min rigardas

kun tre mistera mieno,

ofertante per la vido

lokon ĉe l'vasta ĉielo

 

Sed la ĉielo distancas,

ĉar mi loĝas en la tero

kie regas la malĝojo

kaj eterniĝas la tempo.

 

Ŝajnas ke ŝi min konsolas

per ĉielaj karesoj

dum sekigas miajn larmojn

la brizo de milda vento.

 

Mi feliĉas dum la dormo

kaj ripozo de la menso,

kun flugiloj fantaziaj

traflugante l'universon.

 

Ŝajnas ke ŝi min rigardas,

kaj atendas kun sereno

nian renkonton ĉielan,

tiel estas mia sento.

 

Arquillos junio 2017

 

06/07/2018

du tre trafaj poemoj- kiujn mi povus diri

kiuj metas onin en marojn da meditadoj


« Soleco havas dornojn       [tio facile kompreniĝas, mi pensas]
Mi tre amas la solecon
ĉar ĝi similas al rozoj. »
(Angel arquillos)
ne nur pro la dornoj, soleco estas stato kie eblas flari parfumojn de aĵoj ne flareblaj alimaniere,.
Do ankaŭ mi povas diri tiun poemon

 

ankaŭ :


« Sub olivarb'
amoras mi
kun mia am' »
(Angel arquillos)
videble ĝi ne aludas al vera amorado (kvankam tio estas bona kaj laŭdinda ! Mi tre ŝatas kaj alte metas lian poemon « Bela momento ») sed estas ludo kun la am' , ia Valery-a eble, la am' kiun povas naski la vido de folioj de olivarbo, aŭ simila loko. Speco da pleneco kaj transcendo de amo.

 

 

(Estu afablaj, bv. lernu vi ilin parkere ! poemoj estas faritaj por ilin lerni parkere, tiuj, kiuj ne indas esti lernitaj parkere, ankaŭ ne indas esti legitaj !)

 

 

02/09/2017

mi ne plu havas esperon de nova vivo

Mi perdis mian animon,

ĝi foriris dum la dormo,

kaj pro bru' de granda ŝtormo

mi ne aŭdis ĝiajn paŝojn.

 

Tamen mi daŭre vivadas,

kaj sentas al mia koro,

kiu malrapide sed kun forto

ĉe mia brusto batadas.

 

Mi perdis mian animon,

eble ĉar mi ne plu havas

esperon de nova vivo,

sed mi tute ne bedaŭras...,

 

ĉar sen animo la vivo

estas afero normala.

Mi havas plurajn amikojn,

kiuj tra la mond' vagadas

kun espero, sed kun timo

pro la minacoj konstantaj.

09/08/2017

kie estas la paseo ?

Kiu vokas min

de l'pasinteco?

Mi la vortojn

ne distingas,

embarasita mi estas

kun mia mens'

kortuŝita,

ĉar mi sidas

sur la kanapo de l'vivo

meditante

pri malĝojo

kaj feliĉo,

sed la voĉo

de l'pasinto

daŭre vokas

kun insisto

kaj petegas mian helpon.

Kion fari?

Kie estas la paseo?

Kie estas la mistero?

Mi tre solas

sur la kanapo de l'vivo,

mi deĵoras

kaj atendas la momenton,

retrovi la pasintecon

kaj rekuperi la vivon.

 

Arquillos februaro 2017

15/12/2015

al mia filineto

Al mia filineto

 

Vi ja forpasis

kaj mi kun peno trapasis

la barieron de l'tempo.

Mi triste ploras,

ĉar via korpo...

sub blanka ŝtono

ripozas.

Aŭdas mi kiel la morto furoras,

kaj ekde nun mi tre solas

kaj sur la grunda tombejo

kie regas nur mistero

mi vin memoras

kaj per senlimaj larmetoj

mi malsekigas la teron

kie burĝonoj ekfloras.

 

 

Arquillos 24-10-14

13/09/2015

ma réponse c'est ça

Mi ŝatus trovi vorton

vorton simplan

vorton ĉionenhavan

vorton kiun vi

— kaj ĉiuj aliaj —

tuj komprenus

kaj ekĝojus pro ĝi

Mi ŝatus trovi vorton

kiu alportus ģ̂ojon en vian koron

kanton al via orelo

ridon sur vian vizaģ̂on

Mi ŝatus trovi vorton

vorton simplan kaj ĉionenhavan

 

 

« rericevi » !

21/08/2015

sun' kaj luno en sama ĉielo

La Suno kaj la Luno

 

La Sun' sin banas

kun trankvil'

ĉe l'fora horizont'

dum la koketa Lun'

ŝminkas sin

kun arto kaj graci'.

Alvenas la vesper'

plenplena je mallum'

kaj la misteraj ombroj

ĉirkaŭas al la Lun'.

Mi miras la belecon

de tiu renkontiĝo

kaj ĝuas en silento...

 

Arquillos 11-1-15

30/06/2015

ĉio bluas

Ĉio bluas

 

Vidu kiel bluas la ĉielo.

Nuboj blankaj ne plu estas

kaj la reĝa suno brilas

kaj la tempesto forestas.

Vidu, kara, kiel belas

la horizonta linio

kaj la senfina mistero

de la nevidebla dio.

Vidu la boaton liliputan

alvenanta, ĝojoplena

kun ĥimeraj pasaĝeroj

sur la blua mar' serena.

Viaj okuloj bluas

kiel la bluo ĉiela

kiel ĉi blua rakonto

kaj la dio nevidebla.

 

Arquillos 7-1-13

10/03/2015

burĝonoj kun granda tristo

Mi kaj mia tristo
 
Mia trist' havas radikojn,
ĉar mi vidas kun ĉagreno
burĝonojn kun granda tristo
ĉe mia trista ĝardeno.
Mi havas urĝan bezonon
amikiĝi kun feliĉo
kaj rekuperi la gajon
en ĉi momento de l'vivo.
Mia domet' ja malfermas
por gastigi geamikojn,
tie mi kun granda sento
kunvivas kun mia tristo.
Mi bezonas la matenojn
por mildigi mian timon,
kaj forigi la tenebrojn,
ĉar la nokt' ne havas finon.
Tristaj noktoj, vivo trista,
por mia perdita animo,
kiu flugadas senhalte
ĉirkaŭ la domo de l'tristo.
 
Arquillos 3-12-14