du pliaj (26/09/2018)

Konsilanto

 

Estu mia konsilanto,

ĉar via konsilo estas

tiu nutraĵo de l'vivo,

kiun la menso necesas.

De antaŭlonge mi tre solas

for de vagantaj estaĵoj,

ĉar mia korpo deĵoras

en mallibereja spaco.

Estu mia konsilanto,

nevidebla mondkreinto,

dum mi kalkulas la tagojn

meze de ĉi labirinto.

La tempo rapide pasis

kaj mi vidas la ĉielon,

sed mi necesas konsilon

antaŭ ol tuŝi la celon.

 

Arquillos junio 2017

 

kaj

 

de patro al sia filineto mortinta antaŭ longe

 

Ŝajnas ke ŝi min rigardas

kun tre mistera mieno,

ofertante per la vido

lokon ĉe l'vasta ĉielo

 

Sed la ĉielo distancas,

ĉar mi loĝas en la tero

kie regas la malĝojo

kaj eterniĝas la tempo.

 

Ŝajnas ke ŝi min konsolas

per ĉielaj karesoj

dum sekigas miajn larmojn

la brizo de milda vento.

 

Mi feliĉas dum la dormo

kaj ripozo de la menso,

kun flugiloj fantaziaj

traflugante l'universon.

 

Ŝajnas ke ŝi min rigardas,

kaj atendas kun sereno

nian renkonton ĉielan,

tiel estas mia sento.

 

Arquillos junio 2017

 

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer