ve mi bezonUS peceton de ĉio tio .... (26/10/2013)

L'espero

 

En vestaĵo fantazia

kunportante novan senton,

alproksimiĝas l'espero.

Mi bezonas nur peceton

da konfido kaj kontento

kaj se eblas,

la kareson de la vivo,

kaj rideton de l'amiko,

kaj brakumon de pasio,

kaj se eblas,

ho ve, Dio!

por kaŝi la mian timon,

ĉielan blankan mantelon.

Sed, mi timas

ke la espero

preterpasos,

kaj mi restos

elpensante

novan revon.

 

 

Angel Arquillos 10-9-13

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer