image de notre vie (02/07/2014)

Mia kateno

 

Ĉio silentas,

triste noktiĝas.

Mia kateno, tro multe pezas,

kaj mi tristiĝas.

En mia ĉelo, malgranda truo

estas la pordo de entrudiĝanto:

malgranda muso,

kiu, ĉiutage,

manĝas maltrankvile,

ĉiujn restaĵojn.

Mi ne komprenas,

kial ĝi foriras,

kiam mi volas tuŝi karese

ĝian dorseton.

Mi koleriĝas, ĉar ĝi kuretas

kaj malaperas,

kaj mia menso,

denove nervas,

kaj mi sekigas,

per naztuketo,

varman larmeton

kaj post momento

mi endormiĝas.

Ĉi rakonteto,

ĉiam okazas,

kiam noktiĝas,

kaj vento haltas

kaj mi rigardas

kun granda sento,

mian katenon.

 

Angel Arquillos Lopez - 2013

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer