Mia koro malrapide batas (14/05/2014)

 

Mia koro malrapide batas;

ĝi tro lacas,

ne plu havas energion.

Eble ĉar ĝi ne plu junas,

kaj soleco

kaj forgeso

kaj la forto de la viv'

nun forestas.

Kuraĝa ĉiam ĝi estis,

afabla kaj malavara,

sed nutempe tre timemas

pro malsano

malforteco,

neglektemo

kaj nesekura estonteco.

Mia koro malrapide batas,

kaj ne nur pro maljuneco.


(Angel Arquillos)

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer