11/06/2016
peut-être le plus beau poème de Wislawa Szymborska - le plus déchirant
Kato en malplena loĝejo
Morti - tion oni ne faras al kato.
Ĉar kion farus kato
en malplena loĝejo ?
Ĝi surgrimpus vandojn,
frotus sin al la mebloj.
Nenio ŝajnas ja ŝanĝiĝinta,
kaj tamen ĉio ŝanĝiĝis
Kvazaŭ ne ŝovita,
sed tamen aliloka.
Kaj en vesperoj lampo jam ne lumas.
Aŭdeblas paŝoj sur ŝtuparo,
sed ne tiuj.
Ankaŭ la mano, kiu metas fiŝon sur la telereton,
ne estas tiu de la iama metinto.
Io ĉi tie ne komenciĝas
en la kutima tempo.
Io ĉi tie ne okazas
kiel devas.
Iu ĉi tie estis kaj estis
kaj poste subite malaperis
kaj obstine forestas.
Ĉiuj ŝrankoj estas jam enrigarditaj.
La bretoj trakuritaj.
Per enpuŝiĝo okazis kontrolo sub-tapiŝa.
Eĉ estis rompita la malpermeso
disŝuti paperpecojn.
Kion pli multe oni ja povus fari.
Dormi kaj atendi.
Se li nur revenus,
se nur li aperus
Tiam li ekscios
ke tiel agi kun kato ne decas.
Tiam eblos aliri al li,
sed kvazaŭ tute pretervole,
malrapide,
sur tre ofenditaj piedetoj.
Kaj sen iaj saltoj aŭ pepoj komence.
Wislawa Szymborska
Publié dans Littérature - une outre de sang et de fade infini, mort | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
Les commentaires sont fermés.