peut-être le plus beau poème de Wislawa Szymborska - le plus déchirant (11/06/2016)

Kato en malplena loĝejo

Morti - tion oni ne faras al kato.

Ĉar kion farus kato

en malplena loĝejo ?

Ĝi surgrimpus vandojn,

frotus sin al la mebloj.

Nenio ŝajnas ja ŝanĝiĝinta,

kaj tamen ĉio ŝanĝiĝis

Kvazaŭ ne ŝovita,

sed tamen aliloka.

Kaj en vesperoj lampo jam ne lumas.

 

Aŭdeblas paŝoj sur ŝtuparo,

sed ne tiuj.

Ankaŭ la mano, kiu metas fiŝon sur la telereton,

ne estas tiu de la iama metinto.

 

Io ĉi tie ne komenciĝas

en la kutima tempo.

Io ĉi tie ne okazas

kiel devas.

Iu ĉi tie estis kaj estis

kaj poste subite malaperis

kaj obstine forestas.

 

Ĉiuj ŝrankoj estas jam enrigarditaj.

La bretoj trakuritaj.

Per enpuŝiĝo okazis kontrolo sub-tapiŝa.

Eĉ estis rompita la malpermeso

disŝuti paperpecojn.

Kion pli multe oni ja povus fari.

Dormi kaj atendi.

 

Se li nur revenus,

se nur li aperus

Tiam li ekscios

ke tiel agi kun kato ne decas.

Tiam eblos aliri al li,

sed kvazaŭ tute pretervole,

malrapide,

sur tre ofenditaj piedetoj.

Kaj sen iaj saltoj aŭ pepoj komence.

 

 

 

Wislawa Szymborska

 

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer