24/02/2019
sur la blanka litotuko
Sur la blanka litotuko
mi trovis veluran kison;
ŝi ĝin lasis,
ekforirinte kun urĝo.
Estis frue,
kiam ankoraŭ la suno
duondormis,
kaj la malhelo... griziĝis
iĝante luma mateno.
Mi ploretis, sed tuj poste
mi ridetis kun kolero
kaj senbrue mi kriegis
rigardante la ĉielon,
kiu jam sin montris blua
kaj malaperis la lumon
de la radianta stelo.
"Ĉiopova, kara Dio!
tra la senlima universo
ŝi vagadas,
bonvolu, ŝi lasis kison
sur la litotuko blanka.
Ne malfermu la pordegon,
ĉar mi bezonas redoni
al ŝi la veluran kison,
kiun ŝi lasis kun urĝo
apud blanka kap-kuseno.”
Arquillos novembro 2018
Les commentaires sont fermés.