LA KAŜTANKOLORA PORDO

Vesperiĝas. La septembra tago ellasas lastan spiron. Kun mola, malvarmeta vento venas la vespersilento.

Kiel ĉiam, je la sesa kaj duono, de la proksima stratangulo elnaĝas la figuro de la universitata profesoro Fotev. Li paŝas malrapide kaj lia neĝhararo similas al flugilo, kiu lace ŝvebas sub la ombroj de la robinioj. Sur la alia flanko de la strato, forhakitaj estas jam la maljunaj robinioj. Nun tie, kiel monstroj, staras novaj multetaĝaj domoj. Ne postlonge similaj torsoj el betono elkreskos ankaŭ ĉi tie, kie nun silentas dometoj kaj ĝardenoj.

Ekgrincas fera pordo, kaj Fotev enpaŝas la ombran korton de sia patra domo. De la ĝardena pordo ĝis la domo estas dudek paŝoj. Dudek malrapidaj kaj moderaj paŝoj. Poste dek ŝtupoj elfrotitaj de la jaroj, gvidas ĝis la la pordo de la domo. Dekstre de la pordo mutas sonorilo, delonge jam necesa al neniu. Nur momenta krako de la ŝlosilo, kaj Fotev eniras la loĝejon.

En la obskura kabineto li trovas senerare la ŝaltilon de la lampo, kiu staras sur la skribotablo, kaj serĉante febre ion, liaj palaj fingroj ekrampas inter la multnombraj libroj. Ne postlonge, el unu el la libroj li elprenas koverton. Daŭre kaj senmove Fotev rigardas la koverton, kvazaŭ nun unuafoje li vidus ĝin. Sed jam multfojekaj detale li tralegis tiun ĉi leteron. Fotev surmetas la okulvitrojn kaj tra la dikaj lensoj denove streĉe fiksas la leterpaperon.

« Estimata Sinjoro Fotev,

Pro la konstruo de la nova loĝkvartalo ankaŭ via domo estos malkonstruita. Bonvolu ene de unu monato okupi la loĝejon en la strato « Tilio », numero 24-a, etaĝo V. »

Via domo estos malkonstruita … - moviĝis flustre la pergamenaj lipoj de la profesoro, kaj tiu ĉi simpla frazo, jam de semajno, minace rondas ĉirkaŭ li simile al vulturo.

- Via domo … Mia domo… Sed la pordo… Nur ĉi tiu sola pordo - malorde murmuras la profesoro rigardante febre la kaŝtankoloran pordon, kiu gvidas al la najbara ĉambro.


Subite liaj akvaj okuloj heliĝas, trankviliĝas, li eksilentas, kvazaŭ en la alia ĉambro, ĉe la pordo, senmove starus iu. Ne. Li tre bone scias, ke neniu estas en la alia ĉambro, kaj neniam plu, neniu malfermos tiun masivan pordon. Tie, malantaŭ la pordo la alia ĉambro silentas jam jarojn. En ĝi senmovaj estas : familia lito, du foteloj, tablo en baroka stilo, samovaro, breto kun malnovaj libroj, du portretoj …

Blonda fraŭlino ridetas ĝene el unu el la portretoj. Evidente talenta estis la pentristo, ĉar li aludis delikate ankaŭ pri la petola brilo en la bluaj okuloj de la junulino. Ŝia eta kaj iomete akra nazo eligas fajnan artismemon, kaj en la neĝa fianĉrobo, kiel feino ŝi aspektas.

El la alia portreto, delonge jam malhela de la jaroj, rigardas ironie, tra ora nazpinĉilo, altstatura, liphara viro.



Lia patro kaj patrino. Ĉu ili vere loĝis iam en tiu ĉambro, aŭ ili ciam estis nur portretoj palaj kiel ombroj . Kaj kiu iam pentris ilin ? Kiu tiel bone kaj subtile konis ilin ? Ĉu ilia proksima parenco aŭ bona amiko ? Ĉio estas fore kiel sonĝo. Kiel sonis la patrina rido aŭ la patra voĉo ?

Nur unusolan rememoron vartas Fotev pri silenta flustro kaj atentaj paŝoj. Antaŭ jardekoj, kiam ĝis noktomezo, li laboris en la kabineto, en la alia ĉambro, malantaŭ la bruna pordo, liaj patro kaj patrino paŝis kiel ombroj kaj parolis kiel ventsusuro. Longajn jarojn, atente, zorge, ili gardis la trankvilon de sia sola filo. Sed en ilia domo iel nesenteble kaj ruztrompe ekregis la silento.

Fermiĝis la kastankolora pordo, sed, malantaŭ ĝi, Fotev ne ĉesis aŭdi la atentemajn paŝojn kaj la flustran parolon. Tial li neniam sentis sin sola en la granda domo, sed neniam li malfermis la masivan pordon.

- Via domo estos malkonstruita… - Jam la centan fojon Fotev ipetas tiun ĉi mallongan simplan frazon.

Jen, kontraŭ li mutas la kastankolora pordo, sed ne eblas jam malfermi ĝin kaj en pasi aŭ reveni en la mondon, kies restis la gepatra lito, la argenta samovaro, la breto kun la ŝatataj libroj, la du portretoj…

« Post mi kiu rememoros tiun ĉi kaŝtankoloran pordon ? L.a tutan domon oni povas riunii, sed la pordon neniu rajtas tuŝi eĉ per fingro… » - elspiras la profesoro, sed subita plumbkurteno falas antaŭ liaj okuloj kaj ŝvito ekrosias lain dekstran polmon, en kiu tremas la letero. Liaj longaj fingroj ĉifas konvulsie la leterpaperon. Fotev peze falas ĉe la skribotablo.

En tiu ĉi momento la kaŝtankolora pordo de si mam malfermiĝas, sed malplena estas la alai ĉambro, nek familia lito, nek foteloj, nek portratoj videblas tie.



Budapeŝto, la 25-an de julio 1980