20/06/2015
Marjorie Boulton
Marjorie Boulton, qui a maintenant plus de 90 ans malheureusement, elle est née en 1924, a fait une carrière d’universitaire britannique, à Oxford, en qualité de professeur de littérature anglaise. Elle a aussi été dès 1951 une fervente et talentueuse espérantiste. C’est je pense le meilleur poète original en Espéranto. (Oui, je la préfère même à William Auld et à Kalocsay). Elle a su mettre dans ses poèmes un sens inné de l’harmonie, une authenticité et une profondeur d’émotion remarquables.
Dans ses poème elle pratique toutes sorte de style, de l’humour jusqu’à la tragédie. Elle y a aussi livré les tourments de son cœur dus à un amour impossible - un homme déjà marié, jamais elle n’a cherché à briser son ménage, à l’époque on savait respecter les êtres et les valeurs , et pourtant Dieu sait si elle souffrait – dans des poèmes parfois d’une délicate et poignante pudeur, mais aussi d’autres nés de ses rêves nocturnes sont presque pornographiques.
Aussi je commencerai par vous donner une traduction en français d'un de ses poèmes consacré "iel" (d'une certaile manière) à l'enfant qu'elle n'a jamais eu :
Traduction française du poème de Marjorie Boulton « nenaskotaj infanoj » :
Les enfants qu' on ne mettra pas au monde
Les enfants les plus immondes
Sont ceux qu'on ne mettra pas au monde -
Névrosés, fous, idiots,
Morts, dépourvus de chair, tels des pierres,
Ils tirent par la main
La femme qui est seule.
Elle sent la présence d'un enfant.
Sous une rétine féminine
Leur image
Croît comme une maladie,
Ou une paralysie.
L'enfant qui est né
N'est jamais ainsi.
L'amour doit être un acte.
Les enfants qu'on ne mettra pas au monde
Réveillent les femmes la nuit.
Ou par leurs petite mains narcotiques
Et les effluves du chloroforme
dans un abominable sommeil tout plein de rêves
Ils les enferment.
Les femmes seules sont une plaie pour le monde.
Il ne faut pas trop parler
De l'idée de femme seule;
Il ne faut pas trop consoler
Le coeur; le sein
Est vide.
Tout ce qui est gangrené
Pourrit dans l'esprit.
L'amour doit être un acte.
Les enfants qu'on ne mettra pas au monde
Sont des diablotins phosphorescents,
Jamais ils ne deviennent adolescents,
Jamais adultes.
Dans la chaleur infernale des volcans du coeur,
Ce lac de lave,
Les enfants sont sales,
Pleurent, font caca, se mettent en colère;
Et le coeur malade dégénère.
Ces enfants sont les fruits monstrueux
D'un utérus sombre,
Nés en rêve de luttes infernales,
Et pas au bout de neuf mois,
Mais plus vite que des rats,
Par des accouchements honteux,
Dans le cratère du coeur.
Et ils meurent comme des mouches.
Désir !
Déchirure !
L'amour doit être une acte.
Marjorie Boulton
le reste sera en Esperanto
Marjorie Boulton montre à quel point la poésie en Esperanto peut être musicale dans sa forme et poignant, et authentique, dans son contenu.
poemo kun rimedoj tiom simplaj akveklaraj, sed tiom plena kaj efika
La Amiko
Vi estas tiel bona !
Bona kiel freŝa pano,
Kiel la voĉ’ pardona
Bona kiel bona sano ;
Vi ĉiam helpis kaj pardonis,
Kaj mi nenion donis,
Krom miajn larmojn sur via bona mano.
kaj eble la plej bela ampoemo en la literaturo :
MIA AMPREĜO
Min amu iom, ĉar mi ne meritas,
Kaj, ĉar mi ne meritas, mi bezonas ;
Mi scias ke al vi nenion donas
Donindan mi, nenion mi oferas,
Nur amas, ardas solas kaj suferas.
Mi nur al malavaro vin invitas;
Min amu iom, ĉar mi ne meritas.
Nur iom, iomete, ian eron
Da amo, ŝparu nur ameron flavan,
Ion eksmodan, difektitan, favan,
Jes, ian elĵetaĵon, ion ruban,
Ion nebulan, fuman palan, nuban;
El via vasta vito, donu beron;
Nur iom, iomete ian eron!
Min amu iomete, malavara –
Donu parfumon nur de via rozo,
Aŭ velkitaĵon donu por almozo ;
Min amu iom, car mi ne meritas,
Kaj mian malmeriton preĝe spitas :
Min amu iom pro kompato, kara ;
Min amu iomete, malavara.
(Marjorie Boulton)
SOLECO
Sen seksa juko homo povas sidi ;
Ni povas trolabori, aŭ bromidi.
La karno povas vivi tute sole,
Sen ajna tuŝ’ tenera aŭ konsola
En frosta lito sen elektra tremo,
Kaj, plie, sen amika varm’ nek manpremo,
Sen ia ajn kareso karna, homa,
Onklina kis’ formala, stacidoma,
Kaj iel, certe, kvankam altakoste,
Ni povas vivi ciam karnofroste.
Sed ĉiam ni sopiras al satigo
Alia, per la intelekta ligo,
Trovi, en nia fora alieco,
Ian estajon de la sama speco !
Ho sola, stela viv’, sen aliancoj,
Vivo de nigra spaco kaj distancoj !
Kial mi tiel pensas pri intimo,
Mi, sola kiel stel’ en malproksimo ?
Kuraĝajn stelojn povas mi adori…
Ĉar mi neniam aŭdis stelon plori.
(1953)
Marjorie BOULTON<
Jen plej bela kaj korprema poemo kaj de eble la plej elstara kaj Esperanta poeto (mi konjektas, ke esperantistoj sufiĉe bone konas ŝin por ke - neceso kaj sufiĉo - mi ne diru "poetino"! memoru: Claude Piron pravas): Marjorie Boulton:
DOLORO
Ekflugu do, pasero,
Rekte al mia kara,
Diru, ke nun utero
Fluas per sang’ amara
Sed pli amara koro
Eksangas pro memoro.
Ekflugo do por diri
Ke bone mi komprenas
Ke devas li foriri
Kaj sola mi ne svenas ;
Ne, ne, mi nur suferas,
Kaj vivon mi toleras.
Diru, ke mi pardonas,
Kaj sentas min malinda;
Pardonon mi bezonas,
Kaj amo estas blinda,
Kaj li ne estas vulpa,
Perfida – sed senkulpa.
(Marjorierie Boulton)
1953
ALIECO
Hom' estas sola. Ĉiu; La okuloj
Dum la rigardo de du geamantoj
Flatas kaj rebriligas. La speguloj
Estas perfektaj karnaj briliantoj
Sed en la kor' malluma kaj fekunda
Restas la alieco plej profunda.
Ĉia komunikilo malsufiĉas;
Vortoj, skribaĵoj, belaj am-promesoj
La pensojn kaj la sentojn nur pastiĉas;
Ĉiam perfidas ilin eĉ karesoj;
Neniu povas fuĝi el doloro,
La alieco de la homa koro.
Senfina alieco nin malbenas;
Vortoj, kaj kisoj, estas nur simbolaj,
Kaj ni al ni por ĉiam apartenas,
En plena mondo, ĉiam estas solaj
En alieco, nia tragedio
Per kiu, ĉiu estas sola dio.
MARJORIE BOULTON
PRESKRIBO
Ĉu povas vi preskribi, ho doktoro,
Ion por mia malplenega koro ?
Certe, fraŭlino. Prenu revolveron
Plenigu per plumberoj la krateron.
Dankon, doktoro. Jes, vi havas saĝon,
Sed mia kor’ ne havas kuraĝon
Marjorie Boulton 1953
La pudeur frémissante et suggestive de Marjorie Boulton !
MANPREMO
Kaj via kara, kara mano
Premis la mian,
Panero de kares’ …
La tuta korpo kontraŭ mi
Povus fari ion alian ...
Jes.
Sed nun mi eĉ demandas, kiel infano
Ĉu pli?
Dankon, kara,
Vi scias esti malavara.
(Marjorie Boulton)
ankaŭ naturaj fenomenojn ŝi trafe priskribas, kiam ili kongruas je ŝia animo ..
Vintra suno
Plorlaca,
Sensanga,
Malsana
Mortpala,
Metala,
Kaj vana,
Blankvanga,
Tro paca,
Ŝi drivas tra la ĉielo
Sen oro, sen penetra helo.
Kaj frua stelo,
Trankvila flegistin'
En blanka vualo,
Volas rekonduki ŝin
Al kosma hospitalo.
(Marjorie Boulton)
VINTRAJ AKVOJ
Riveretoj malklaraj
Nun bruas,
Neŭroze trofruas,
Nervemulinoj grizharaj
Pro ŝaŭmo - senĉarmaj,
Malvarmaj.
(Marjorie Boulton)
Kun same da estadeca sentemeco ŝi foje traktas politikajn temojn :
POLITIKA MANIFESTO
Se nur
En ĉiuj oficejoj de ĉiuj registaroj
Ĉiuj ciferoj
Pri homaj suferoj,
Konfesoj sub tortur’,
Pri policaj komisaroj
Aŭ senlaboruloj senesperigitaj
Sub kapitalismo
Komencus sangi kaj plori!
Mi dezirus vidi
La oficistojn sidi
Antaŭ la grandaj libroj ciferaj
Kaj serĉi ĉian tukon
Por forviŝi la sukon
Gluecan, salan el la abismo .
Eble ĝi povus odori
Kaj havi strangajn efikojn :
Oni komprenus statistikojn.
kaj pri aliaj statistikoj, tiuj de Hiroŝimo
STATISTIKOJ
Ducentkvardeksep miloj !
Ies gefratoj, ies gefiloj -
Ducentkvardeksep miloj !
La sumo tro grandiĝis por signifi,
Sed ĉiu estis homo, kiu sentis,
Kiu vundiĝi povis, kaj soifi,
Kiu kriegis, mortis, kaj silentis.
Nek sangas statistikoj nek kriegas,
Sumojn sen larmoj oni jam tralegas.
Ducentkvardeksep miloj !
Malsamaj estis ili, kaj unika
Estis la ĉiu ununura li,
Kaj ĉiu vunddonigra aŭ vezika
Kaj cxiu haŭcifono, ĉiu kri',
Ĉiu rulvundo, ĉiu sangovomo,
Povis ekzisti nur per homa homo.
Ducentkvardeksep miloj !
La ekbrilego sur la muro stampis
Por ĉiam silueton de la viro
Kiu ombrante sidis; iu rampis
Sur la pavimo, la militmartiro
Kiu per puso, sango, ekfetoris,
Kiu per la okuloj blindaj ploris :
Ducentkvardeksep miloj !
Antaŭ la bombo, ĉiu havis sangon,
Lipo, okulojn, generajnorganojn,
Kaj ĉiu havis nazon, haŭton, langon,
Multajn sentemajn nervojn kaj membranojn,
Ĉiu posedis homan nervosistemon.
Nun karbigitaj buŝoj kraĉis ĝemon
Ducentkvardeksep miloj !
Unika ĉiu, kaj al iu kara -
Anstataŭebla hom' neniam estis,
Naskita per doloro mortamara,
Amata kaj amanta – kio restis ?
Monstro tordiĝis sur inferofundoj,
Larvoj tordrampis en la vivaj vundoj.
Ducentkvardeksep miloj !
Ciferoj, nuloj ! Ĉiu estis homo,
Sangantaj statistikoj, homaj nuloj !
Sen haŭto, vidkapablo, lipoj, nomo
Iu kuŝiĝis – sumoj kaj formuloj !
Gepatroj kaj gefratoj kaj gefiloj,
Ducentkvardeksep miloj !
incontournable poème sur Hiroshima
ŝia humanista konkludo
Almenaŭ tiuj, kiuj plej ĉagrenas
La homojn ne ni estu ; estu ni
Ĉe kiuj kelkaj dum sufer’ havenas ;
Ni restu bonfaremaj en nesci’,
Ĉar ĉiu ajn kompleksa pilgrimulo,
Kiu ludadas en la tragedi’,
Estas ni mem, la bildo en spegulo ;
Vi estas mi ; mi estas vi ; en ama
Terura ligo ; vagas en nebulo
Unikaj homoj en mistero sama . . .
(Marjorie Boulton)
kiel ŝi scipovas elvoki tiun karnan kondiĉoj de la vivantoj enfermita cxiu en sia "katena karno" ...
NUR VUNDITA BESTO
Mi komprenas.
Mi estas ĉe vi katido
Kies piedo estas rompita,
Katido, liu lamas,
Kiu ĉiam ĝeme trenas
La katenan karnon.
En beste simpla konfido,
Mi, senmerita,
Lame petas vian kompatan koncernon.
Kara, senrajte mi vin amas.
(Marjorie Boulton)
(PS ici son dialogue avec William Auld, rimleteroj : (son dialogue avec William Auld : http://miiraslimake.over-blog.com/article-2394077.html )
Les commentaires sont fermés.