14/09/2014
Pri Esperanto - 2
bon, deuxième article le 14/9 :
cette fois-ci on va étudier trois mots :
facila
Por bone scipovi Esperanton gravas (ĉefe al la francoj) enproprigi al si la sencon kaj uzon de la vortoj, ne kopii ilin el la franca ! Des pli gravas pri tiuj, kiuj similas al franca vorto.
En la franca “facile” havas nete unu sencon ; en Esperanto du. Jen la diferenco !
1°) Senpene farebla (qui peut se faire sans effort)
facila laboro
facila tasko
facila problemo,
facila lingvo
facila vojo (jam tie rimarku ! en la franca oni dirus : « un chemin aisé »
facila spiro (une respiration dégagée)
facilaj versoj ( kiuj sajnas senpene faritaj, fluantaj)
2°) Senpene eltenebla (ne peza, apenaŭ sentebla, neintensa, do ofte france : « léger »
facila vento (memoru la verson en « La Espero » !)
facila klimato (un climat tempéré)
facila rideto
facila saluto
Nun ! nun trejnigu vin : faru kvin frazojn laŭ ĉiu el tiuj sencoj, aŭ pli bone pasigu tagon rimarkadante la okazaĵojn kie povus uzati tiun vorton, kaj kreu la Esperantan frazon taŭgan. Jen bona maniero labori al la celo, kiun Boris Kolker donas al Esperantistoj : atingi, ke oni scipovu Esperanton tiom bone kiom la gepatra lingvo
Kompreneble estas derivaĵoj, kiuj ne estas nepre kiel la francaj, ekzemple :
Malfacila : « la brusto leviĝis per malfacilaj ĝemoj » (faritaj kun peno)
Faciligi : (mildigi kvietigi, igi senpene eltenebla) : faciligu la koron, rakontu al mi vian malĝojon !
ATTENTION ! un mot dont le sens n'est pas évident car il ne rentre clairement dans aucun de ces sens, seul l'usage l'a déterminé, chose théoriquement interdite en e-o, en tous cas rare.
c'est facilanime = Senpripense, senkonsidere, neserioze
mais en français on retrouve la traduction "léger" : "il accepta avec trop de légéreté" (La Fontaine : "Une tortue était, à la tête légère
Qui lasse de son trou voulu voir du pays")
(Kun dankemon al la elstara “RetaVortaro” : http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/)
Se unu vorto monate estas tro malmulte por vi, iru mem en tiu retejo kaj faru al vi propran trejno-programon
sobro
Sobro = sobriété, mais aussi : modération : siajn enspezojn ili uzas kun maksimumo da sobro
“vi ne sentis antaŭ la atak' singardemon kaj hontindan sobron” (en « Kanto de Donkiĥotoj » de Mikaelo GIŜPLING
simile sobra = sobre, mesuré: sobra kaj klara kiel Esperanto
sobra aspekto
sobra kaj pripensema persono.
tiu sobra konstato (cette constatation factuelle)
Sed la idealismo de Esperanto kiel konceptita de Zamenhof estas iom sobra
vervo
Ankaŭ tie ĉi la E-a senco pli vastas ol la franca « verve », oni povas diri ne nur vervege polemiki
Sed ankaŭ gesti kun vervo,
verve marŝi,
plena je energio kaj vervo li triumfis super ĉiuj malhelpoj,
kun vervo kaj fiero luktas vi ” (en « Kanto de Donkiĥotoj » de Mikaelo GIŜPLING)
Do nun ekzercu ne kun sobro sed kun vervo!
kaj vigligu la horojn de sobra ĉiutagaĵo per “riĉe verva vivdezir'”
Publié dans Esperanto, la vraie vie | Lien permanent | Commentaires (0) | Imprimer
Les commentaires sont fermés.