Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

22/10/2020

Tiel estas la socio

un petit chef-d'oeuvre de Hans-Georg Kaiser nous le dit avec discernement, et talent :

Izolado

Se vi estas impertinenta kaj sen bonaj rilatoj,
jen vi devas iri kiel infano en hejmon por edukado.
Vi ja ne estu impertinenta sen bonaj rilatoj.
Tiuj, kiuj ne devas esti impertinentaj,
ĉar ili havas bonajn rilatojn,
unuiĝis en la batalo kontraŭ la impertinentuloj,
kiuj ne havas bonajn rilatojn.
En ilia komisiono ili decidas: Vi estas impertinenta
kaj devas esti metita en edukadohejmon,
(se vi estas sen bonaj rilatoj).

Se vi estas olda kaj sen iu subteno
jen eĉ la oldulhejmo ne estas certa por vi.
Vi ja ne estu olda sen iu subteno.
Tiuj, kiuj estas oldaj aŭ ne subtenataj,
unuiĝis en la batalo kontraŭ la olduloj,
kiuj estas sen iu subteno.
En ilia komisiono ili decidas:
Vi estas olda kaj devas mem zorgi por vi.
(se vi estas sen iu subteno.)

Se vi estas izolita kaj sen privilegioj,
jen vi baldaŭ freneziĝas.
Sed vi ne freneziĝu sen iuj privilegioj.
Tiuj, kiuj ne freneziĝas, ĉar ili havas privilegiojn,
unuiĝis en la batalo kontraŭ la freneziĝantoj,
kiuj estas sen privilegioj.
En ilia komisiono ili decidas:
Vi freneziĝis kaj devas esti izolita
(se vi ne havas privilegiojn).

 

Hans-Georg Kaiser, alie "Cezaro"

 

système qui a perdu toute sa crédibilité, à force de mensonges https://ru-clip.net/video/IKsEVmTq1jI/%F0%9F%9A%A8%E2%9A%...