via ombro rompiĝis (05/03/2019)

 

Pri aferoj fantaziaj
kaj amaso da mensogoj
kun kuraĝo kaj senhontaj
niaj ombroj nun babilas.
La magneta vento kaptas
iom post iom la vortojn
kaj per gaja samba-ritmoj
al la homoj ĝi proklamas.
Via ombro ĵus rompiĝis
kaj vi tion ne perceptis,
ĉar ĉiutage la ombroj
pri fantazioj babilas.

 

Arquillos januaro 2019

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer