la science-fiction marxiste-léniniste ! (01/02/2015)

Malfacilas esti dio

la science-fiction marxiste-léniniste  - Malfacilas esti dio 
tiuj transplanedaj aventuroj en mezepokeca medio mergas nin ankaŭ en la marksima-leninisma pensmaniero kaj ties "scienco" de historio kaj la evoluoj sociaj. La herooj de la romano estas kosmaj historiaj "sciencistoj", kiuj tiel, kiel la "rezidantoj" de l'Komintern iam surtere, provas helpi la sciencan materie determinitan evoluon de socioj sur aliaj planedoj. Ĉi-tie ili mergas en kruela mezepokeca feŭdismo, kaj traktas kun faŝisma movado, strange similanta al tiu de la naziaj SA, sed ankaŭ al religia Ordeno, strange cinika kaj eĉ pli kruela. "Bruo kaj furoro" en perspektivo ! La, "scienca" stadio de l'komunismo ankoraŭ estas malproksime for. Kaj kiom malfacilas esti "dioj" !
Livre de science-fiction et d'aventure. qui en fait nous plonge dans un monde médiéval, et aussi dans le mode de pensé des intellectuels soviétiques pétris de la science marxiste des évolutions historiques. miiraslimake.over-blog.com/article-26406350.html

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer