en normala mondo tiu libro ne estus necesa (18/07/2019)

en normala mondo tiu libro ne estus utila ! ĉar en normala mondo la gazetistoj estus farintaj sian laboron kaj estus irintaj tien, kaj raportintaj, honeste, pri kio okazis, kaj estus raportitaj - honeste ! - tion, kion la tieaj loĝantoj diras ! Sed ĉar nun la misinformado propagando kaj mensogo ne plu estas en la kolonoj de la Pravda sed en tiuj de la amaskomunikiloj de okcidento, ĉar nun en Francio la gazetistoj estas, kiel diris iu "ĉu putinoj, ĉu senduguloj", devis du maljunulinoj (el tiuj unu esperantistino poliglota) iri en Krimeon, kaj en la malfeliĉan urbon Odeso, kaj rakonti tion, kion ili tie vidis, kaj aŭdis.

Ili el tiu vojaĝo eltiris libron, franclingvan, kiun nun danke al la eldonoj de MAS (Monda Asembleo Socia) povos esperantistoj de ĉiuj landoj legi en la internacia lingvo ! La libro "Sovetunio dudek jarojn poste - reveno el Ukraino en milito" aĉeteblas per la libroservoj de UEA, de FEL (nur kreditkarto aŭ ĝiroj), de SAT-amikaro (pageblas tie per ĉeko), ankaŭ rekte al S-ro Lutermano en Kubo, eĉ pere de amazon http://www.amazon.com/USSR-Dudek-Jarojn-Poste-Ukrainujo/d...

 
kaj nun plian libron mi esperantigis, se vin interesas politikaj temoj ne maltrafu ĝin Bernard Friot kiel la ovo de Kolombo malfermas por ni novajn perspektivojn, kiuj povos alporti al ni socialan liberon :
https://www.bookfinder.com/search/?author=&title=&...
kompreneble tiujn ligilojn mi donas nur ke vi povus informiĝi, ĉar estas pli bone - kaj malpli kosta ! - mendi tiun libron per SAT-amikaro aŭ alia normala Esperantista libroservo !!
 
parenteze, ne preteratentu tiun eldonejon, kaj ties multaj eldonitaj libroj, malfacile akireblas aliloke, vi trovos ĉi tie la listo de jam aperigitaj libroj ĝis fino dejanuaro 2017 http://mas-eo.org/spip.php?article608
 



| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer