Julian Modest (14/12/2016)

Julian Modest (pseudonyme d’un écrivain espérantiste Bulgare, qui vécu longtemps en Hongrie) est sans doute le meilleur écrivain de nouvelles de la littérature en Espéranto ! Il a un grand talent, fin, impalpable, il émane de ses nouvelle toujours un halo d’humanité et d’émotion, et un inexplicable mystère.

Et celle à laquelle je mettrais le premier prix c'est celle-ci.

Je ne saurais dire pourquoi mais cette nouvelle me poursuit et vous reste dans l’esprit, de même qu’elle reste dans l’esprit du narrateur.

Les thèmes, ce qu’elle exprime on le devine un peu certes, mais ce n’est pas « dit » comme ça, c’est comme dit Beaudelaire « comme de longs échos qui de loin se confondent » des résonances, comme dans un tableau les « rappels », comme dans une symphonie,

Je ne rentrerai donc pas dans les détails. Seulement je ne peux m’empêcher de remarquer l’attitude de la mère qui rappelle ses enfants, si typique d’une certaine connerie, et d’une certaine mentalité, les fourriers d’une certaine barbarie, qui loin de disparaître fleuri de plus en plus plus belle de nos jours

Un conseil : après l’avoir lue une fois relisez-là à haute voix, elle devient encore plus magique.

Pour ceux qui ne savent pas l’Espéranto :Un jour j’essayerai de la traduire en français.

Julian Modest estas laŭ mi eble la plej bona novelverkisto en la originala E-a beletro. Li havas fajnan  nekapteblan talenton, kaj ties noveloj eligas nebulkronon da homeco kaj emocioj, kaj neklarigeblan misteron.
Kaj inter inter liaj noveloj la plej bona laŭ mi estas la jena.
Legintan tiun rakonton pri rakonto pri cigano ursino kaj rondĉapelo ne eblas forgesi.
Mi ne detalos la temojn, sentojn, ktp implicitajn, sed ili akordiĝas kiel eĥantaj rumoroj kaj komprenigas sin reciproke, kiel tuŝoj en bona pentraĵo
Mi konsilas, poste leginta ĝin vi relegu laŭtvoĉe, ĝi iĝos eĉ pli esprimplena.




NOVELO PRI CIGANO, URSINO KAJ RONDĈAPELO

Kiam mi veturas per vagonaro kaj kiam la kupeo estas plenŝtopita de homoj, ĉiam me rememoras la historion pri la cigano kaj ursino. Kial tiu ĉi historio renaskiĝas en mia konscio ĝuste en trajno ? Eble tial, ĉar iu kamparano rakontis gin dum mia longa veturado, aŭ eble tial, ĉar veturante per trajno mi ŝatas observi la homojn en la kupeo. Ili sidas unu apud la alia kaj silentas. Silente ili eniras la kupeon, silente eksidas, silentas dum tri aŭ kvar horoj kaj poste, same tiel silente, foriras. Sep aŭ ok homoj, dum horoj, kiel monumentoj sidas unu apud la alia. Martelas ritme la radoj, monotonas la pejzaĝoj, obskuras en la kupeo… La veturantoj gapas al la fenestro, klinas la kapojn, oscedas, kaj tiam en mia konscio aperas kaj aperas la historio pri la cigano kaj ursino.
La kamparano, kiu iam un iu vagonaro rakontis tiun ĉi historion, estis malalta, nek juna, nek maljuna, kun grizaj ruzaj okuletoj, vestita en malmoda, eluzita, sed urbana kostumo. Tiam li sidis en iu angulo de la kupeo kaj en la komenco de la veturado preskaŭ neniu rimarkis lin. Kiel ĉiuj, ankaŭ li horon aŭ du silentis, sed dubite li ekparolis. Eble tial, ĉar li ne povis kompreni, kial la homoj silentas, se ili kune sidas en tiel eta ejo kiel kupeo. Unue tiu ĉi kamparano familiare demandis sian najbaron, la homon, kiu sidis apud li, kiu stacidomo sekvas. Poste la kamparano ŝerce rimarkigis, ke la trajno, kiel kutime, denove malfruas, kaj mi ne scias kial, sed li, kvazaŭ al si mem, komencis rakonti la historion pri la cigano kaj ursino. Kelkaj kunveturantoj ironie ekridetis, aliaj moke alrigardis la senceremonan kamparanon, tamen li tute ne rimarkis tiujn ĉi rigardojn kaj trankvile daŭrigis sian rakontadon.

Tiam eĉ mi ekridatis, sed la historio pri la cigano kaj ursino restis en mia subkonscio kaj ĉiam, kiam mi veturasper trajno, ĝi reaperas nove kaj denove. Mi jam komencas dubbi, ĉu vere mi aŭdis ĝin aŭ iam tre antaŭlonge mi mem travivis tiun ĉi historion, kaj strange, veturante per trajno mi sentas bezonon rakonti al iu pri la cigano kaj ursino.

La radoj martelas, la trajno kuregas, kaj antaŭ miaj okuloj aperas kaj aperas la cigano kaj ursino. La ursino estas malgrasa, nigra – la  cigano estas juna, eble tridekjara, vestita en ĉifonoj, kun truaj, deformitaj ŝuoj kaj malpura, makulita rondĉapelo. Lia vizaĝo flavas kiel seka aŭtuna folio, sed liaj okuloj eligas esperon. Cetere tiu espero ludas en ĉiuj ciganaj okuloj, kaj sole tiu espero akompanas la ciganojn dum iliaj longaj senfinaj vagadoj.

De kie venis la cigano kun ursino ? Mi ne scias. Tion eble neniu iam ekscios. Estis somera posttagmezo, kiam la cigano kaj ursino lacaj, polvokovritaj eniris montaran vilaĝeton. La suno subiris kaj malforta vento alblovis de la proksima arbaro. Post la longa labortago la vilaĝanoj ŝvitaj revenis hejmen. Kiel kutime, la virinoj, por eta ripozo, eksidis anaŭ la domoj – la viroj ekiris al la drinkejo.

En la pigra posttagmeza silento eksonis tirata cigana melodio. Skrapante la solan kordon de sia olda guzlo la cigano vigle kriis :

- Hej, vilaĝanoj, venu vidi kion povas fari la saĝa ursin’ Matia, fraŭlin’. Nu, Maria fraŭlin’, nun motru kiel dancas baletistin’ !

La malgrasa ursino starigsi peze, sendezire kaj, balancante sian longan, nigan korpon, ekpaŝis ronde. La cigana melodio jen tiriĝis, jen vigliĝis, sed eble laca kaj malsata estis la ursino kaj mallonge daŭris ŝia danco.

- Nu, Maria fraŭlin’, nun montru, kiel geamatoj kisas unu la alian ! – raŭke kriis la cigani, ritme skrapis lia arĉo, gaje fluis la cigana melodio, sed nek viro, nek virino venis al la placo, kie nur kvin kokinoj vagis tien-tien, bekfrapante ion.

Nur antaŭ la drinkejo silente staris kelkaj vilaĝanoj, kiuj senmove kaj suspekte observadis la dancadon de la vila « baletistin’ ».

- Hej oĉjoj bonaj, sen tim’ venu al proksim’ de Maria fraŭlin’ ! – ridetis voĉe la cigano, brilis liaj silikokoloraj dentoj, sed neniu el la vilaĝanoj akpasis pli antŭen. La cigano tamen, same kiel fama cirkartisto, deprenis per eleganta gesto kaj metis sian rondĉapelon sur la teron. Eble li esperis, ke post minuto la vilaĝanoj venos pli proksimen, kaj abunda pluvo da moneroj plenigos  lian makulitan, deformitan rondĉapelon.

- Nu, Maria fraŭlin’, nu montru kiel geamantoj kisas unu la alian ĉar delonge jam tiuj ocjoj forgesis forgesis doni kison al la edzin’ – kriis la cigano, ruzete rigardis la vilaĝanojn, sed ili staris kiel arboj, apogitaj al la muro de la drinkejo.

La ursino ekgrumblis malkontente, leviĝis peze, faris paŝon, malfermis larĝe manegojn kvazaŭ ŝi subite ĉirkaŭbrakos kaj sufokigos iun.

De ie, kiel brua birdaro,alvenis kelkaj scivolemaj, kirloharaj knaboj, sed tuj post ili alkuris kolerega patrino kaj kiel kato disigas paserojn, tiel ŝi forpelis la infanojn.

- For hejmen, ja vi ne scias, ke la cigano prenos kaj forportos vin.

- Ehstimata virin’ !  Mi ehstas  bona hom’ . Dio gardu min. Mi manĝas panon, ne infanon.

Sed la knaboj malaperis kiel fumo, la silentemaj, suspektemaj vilaĝanoj eniris la drinkejon, kaj sur la placo solaj restis la ursino, cigano kaj lia malplena, makulita riondĉapelo.

De la proksima arbaro, kun la malvarmeta vento, nesenteble, kiel svelta junulino alŝteliĝis la vespero, stela kaj trankvila. Aŭdigis fora rido, kokokrio kaj soleca voĉo de radio :

« bonan vesperon karaj geaŭkultantoj. Estas la sesa horo. Ni diros la novaĵojn. La pafbataloj inter Irano kaj Irako daŭras. Hodiaŭ en Romo, membroj de la Ruĝaj Brigadoj pafmortigis la kolonelon Giovanni Ferrari. La internacia konferenco pri… » La voĉo de la parolanto silentiĝis, eksonis melodio, kaj iu malŝaltis la radion.

Subite klukoj, kriegoj, batoj de bastono fendis la silenton. La vilaĝanoj, kiel korkoŝtopiloj de ĉampana vino, elflugis el la drinkejo.

Sur la placo, ĉirkaŭ la ursino kaj cigano disflugis plumaro, plumoj kaj sub la peza ursina manego, en marĉeto de varma sango, konvulsiis kokino. Sango gutis de la ursina buŝego. La cigano blasfemis sakris, kriegis, batis par la kornusbasono la ursinon.

- Diablo prenu cin Maria fraŭlin’. Ni ehstas ne ŝtelistoj.

La vilaĝanoj tuj ĉirkaŭis la ciganon.

- Pagu la kokinon ! – minace ekkriegis la drinkeja mastro, dika, grasa vilaĝano kun porkaj okuletoj.

- Pagu la kokinon !  - kriis ankaŭ la aliaj.

- Eĉ moneron mi ne havas… - lispis la cigano.

- Ne mensogu, ci aĉulo. Nur ŝteli ci scias !

- Ne ŝtelist’. Dresist’ mi eĥstas, oĉjoj bonaj, ne ŝtelist’ ...

- ha, ha, ha ...

- For, aĉulo ! – ekkriis ebria, alta junulo.

- For ! – reeĥis la aliaj.

- Oĉjoj bonaj, hodiaŭ, hieraŭ, manĝis mi nehnion – balbutis la cigano.

- Manĝu la kokinon ! – ekkriis la ebria, juna viro, kaj li forte batis per piedo la ciganan ĉapelon, kiu ankoraŭ staris sur la tero.

Timeme la cigano gestis levi la ĉapelon, sed alia vilaĝano pli forte piedfrapis ĝin. La ĉapelo falis sur la piedon de la tria, kiu tuj direktis ĝin  al sia najbaro. Simile al simio, la cigano saltis de unu al alia vilaĝano, sed vane. La ĉapelo flugis en la aero, kaj tondraj ridegoj akompanis ĝin. Post minuto la cigano svingis mane, ekblasfemis cigane, ektiris la ĉenon de la ursino kaj foriris.

Ridegoj, ridoj, rikanoj longe eĥiĝis sur la placo.

 

Venontan tagon, ĉirkaŭ tagmeze, en la drinkejon venis la arbargardisto kaj diris, ke en la arbaro, proksime de la vilaĝo, li trovis la ciganon mortigitan de la ursino.

En la drinkejo estiĝis bruo kaj tumulto.

- Tuj fusilon ni prenu kaj iru persekuti  la ursinon, ĉar ĝi minacas la vilaĝon ! – spirege diris la arbargardisto, sed eĉ unu vilaĝano ne ekiris por sia ĉasfusilo.

En la drinkejo komenciĝis arda diskuto pri ursoj kaj ursinoj.

- La ursino nepre estis karnomanĝa – kompetente diris iu.

Aliaj tuj aldonis, ke ili bone faris, ke ili forpelis la ciganon.

- Ja la ursino povus mortigi eĉ homon.

La tria voĉe miris, ke besto ĉiam restas besto.

- Ja la ursino dancis, eĉ komprenis la vortojn de la cigano, sed besto restas besto.

Iu detale klarigis, ke la ursoj estas tre venĝemaj, kaj se iu iam batas urson, la urso ne forgesos tion. Alia vilaĝano komencis longan historion, kiel iamlia avo nur per tranĉilon ĉasis ursojn. Neniu kredis, ke iu nur per tranĉilo ĉasis ursojn tamen ĉiuj aŭskultis atente. La vilaĝanoj longe parolis, rakontis pri ursoj, ursinoj, kaj neniu eĉ vorton diris pri la cigano, kies makulita rondĉapelo ankoraŭ estis antaŭ la drinkejo.

- Homoj, la ursino atendas nin en la arbaro. Kiu venos kun mi ? – ekkriis la arbargardisto., sed neniu aŭdis lin.

Mi ne memoras, ĉu oni pafmortigis la ursinon. Eble tiam en la vagonaro mi ne aŭdis la finon de la historio, aŭ eble ankaŭ en la kupeo oni komencis paroli, rakonti, diskuti pri ursoj, ursinoj, vulpoj, lupoj…

Delonge mi ne vidis ciganon kun ursino. Eble tial, ĉar en niaj montaroj la ursoj iom post iom malaperas. Tamen mi ofte renkontas ciganojn. Multaj el ili estas bone vestitaj, sed strange preskaŭ  ĉiu cigano havas makulitan  deformitan rondĉapelon.

 

Julian Modest

Budapeŝto, la 16-an de majo 198*

 

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer