nenio ekzistas (31/10/2014)
Ekzistas nenio, neniu aĵo, nek estinteco kompreneble, nek estonteco, do nek estanteco. Eĉ la « eternaj veroj » ne ekzistas, ĉar nu, ili ekzistas nur en la kapoj de tiuj, kiuj pensas pri ili, kiuj mortos, do neniam ekzistis, kaj tiel la veroj neniam ekzistis. Eĉ matematiko ne ekzistas, eĉ matematikon oni ne povas ami,kiam vi mortos, matematiko ĉesos ekzisti, por ĉiam.