Iom en komenco de l’teatraĵo, la scenejo estas en la parlejo de l’abatejo de Port-Royal, de malantaŭ la krado fratino Gabrielo parolas kun vizitanto :
LA VIZITANTO :
Senrespektulino ! Ĉu al via patro vi parolas tiel ? Kaj ĉu via patro estas por vi « La mondo » ? Ha ! mi konjektas, ke malantaŭ via vualo vi certe akiris tiun pinĉitan buŝon kaj akrajn okulojn, kiun oni ekvidas post iom da tempo, kiam per hazardo ili malvualiĝas, ĉe tiuj, kiuj eniris tie ĉi. Nu do ! Jen mi do klarigos min. Vi, kiu donis vin al Dio de sufero, tio estas iel via sorto vivi en afliktado. Sed ni, kiuj ne forlasis la centjarojn(1), vi ne scias kiun kondiĉon estas farata al ni, kaŭze de vi, kaj la sinjoroj, kiuj kondukas vin. Ĉio fartis bone, ĉio plenumiĝis fide kaj glate. Kaj tuj abrupte, la rideto mallumiĝas, la paroltono frostiĝas ; la pordo fermiĝas, la afero maltrafiĝas, la proceso estas malgajnita, la fianciĝo malligita. Kio estas la tubero en la afero ? Kio okazis ? okazis, ke iu ligis al via nomo tiun vorton : jansenisto. Kaj cetere ne estas bone sciata en kio konsistas esti tio. Sed sufiĉas : la vorto diritas, kaj jen vi inter la favuloj ; rajtantaj apenaŭ nur la etan lokon, kaj l’ostojn kiujn oni ĵetas sub la tablon ; flanken, rubujen, klinanta l’dorson, tanĝanta l’murojn, kiel venkito en sia de l’malamik’ okupata lando …

FRATINO GABRIELO :
Koncerne pri ni, la fraŭlinoj de Port-Royal (2), povas esti dirata, ke reĝa mezuro estas al ni donata : ni estas samtempe miskomprenataj, furoraj, kaj abomenataj.

LA VIZITANTO :
Subskribu, filino mia, subskribu tiun Formularon, kiu metos nin ĉiuj en pacon. Obeu vian Ĉefepiskopon. Kiom bone oni spiras, kiam oni faras nenion alian ol obei ! Kiom vivo subite fariĝas facila ! Kredu pri tio maljunan soldaton. Nu jen! ĉu vi promesas ĝin al mi?

(1) = la mondo, la reala ekstera vivo, la nereligia socio.
(2) la nomo signifas: Haveno Reĝa

Port-Royal.jpg





pli poste, en mezo de l'teatraĵo:

LA ĈEFEPISKOPO :

Aŭskultu min bone ; Estas la Papo, aŭ pli bone du Papoj, ĉar du papoj elparolis ; poste estas la Reĝ’, poste l’Episkopoj, poste la Fakultatoj, la Doktoroj, la religiaj komunumoj ; kaj ĉiuj kune samopinias, krom manpleno da fraŭlinoj, el kiuj kelkaj, kiaj vi mem, estas knabinoj, kaj kiuj volas dikti leĝon al la kleruloj kaj aŭtoritatuloj. Konsistigas tio ribelon, kiu estas netolerebla. Ĉiaterene kien ja irus ni, se ĉiu ekpensus per si mem ? Estas kredendaro, estas kanono, estas la superuloj kaj la malsuperuloj. Kaj kial do Dio metus homojn super niaj kapoj, se ne estus por tio, ke ni obeu ilin ? Ni vivadas, dank’al Dio, en reĝlando kie la subulo ĉiam restas sur la propra loko. Ĝis tien, kien estas en miaj kapabloj, ne estos dirata, ke tiu natura ordo estas falpuŝita. Neniam mi konsentos. - Kaj nu pensu, ke tiom malmulton estis petita al vi ! Estis al vi petita esti kiel la aliaj, ĉu aŭdas vi ? tutsimple kiel la aliaj !

FRATINO FRANSCISKO :

Ni estas malsamaj kaj, pravas, estas tio ununura la kulpigo, kiun oni havas kontraŭ ni. Ni estas malsamaj, sed kristanismo estas malsama, ĉefepiskopa Moŝto. Je mia parolvico mi diros al vi, ĉefepiskopa Moŝto : aŭskultu al mi, aŭskultu tion. En unu vilaĝo estis ekleziulo kiu daŭre legadis sian brevieron. Tiam en la vilaĝo ili komencis nomi lin jansenisto. En unu monaĥejo, estis pensioninetoj, kiuj ĉiam kun mallevitaj okuloj iradis : tiam oni finomis ilin jansenistinoj. En ĉiaj lokoj kie kristanismo estas rigardita kun seriozo iom pli ol en la aliaj, oni nomas jansenistoj tiujn, kiuj tiel ĝin rigardas, kaj oni pritraktas ilin kiel malbenitulojn kaj pestulojn. Estas tiu amo, kiun ni direktas al Dio, kiu havigas al ni la malamon de l’mondo. La mondo malamas nin tiel, kiel ĝi malamis Jesuon Kriston.

LA ĈEFEPISKOPO :

Nu jes ja, vi estas sanktulinoj ! – Sanktecon ! Sanktecon ! Vi, vivas vi, kun terenmallevitaj, aŭ kun ĉielenlevitaj okuloj. Estas mi devigita rigardadi je l’nivelo de homalto. Devas mi movigi la homojn. Mi devas uzi ilin. Mi devas laŭiri laŭ ili. Kaj ĉio-ĉi kiel eble plej kristanece. La arton vivi kun sia kunhomo oni ne ellernas en la nuboj, nek en la preĝado.

(esperantigis R. Platteau 16/3/2009)



(ekzemple en le dua paragrafo anstataŭigu « jansenisto » per « teroristo », « ultra-gauche», «kontraŭsemidisto », "sekto", aŭ kiu ajn alia « diabliga » termino nuntempe furoranta ! hmm ?)