un conte de Voltaire traduit en espéranto (11/01/2013)

averto:

Tiun tradukon de unu el la "malgrandaj" fabeloj de Voltair' mi ne enmetis en mian TTT-ejon (http://r.platteau.free.fr/), ĉar mi esperis publikigi ĝin en revuo. Mi provis sendi ĝin al la revuo Irana Esperantisto, ĉar ili estis antaŭ jam akceptintaj unu artikolon de mi ( "Mistika ebrieco" http://irea.oficejo.googlepages.com/10-a.pdf) kaj mi pensis ke eble vidi kiel la irana mondo uzitis kiel fantazia temo en 18-jarcenta Francujo interesus la Iranan esperantistan publikon. (kaj ĉar ĉi rakonto ne estas kontraŭreligia, ĝi ne estus cenzurita en Irano!), sed ŝajnas ke ilia ret-adreso ne plu funkcias, ĉar la mesaĝoj estis montritaj kiel fiaskintaj, mi ankaŭ provis sendi la tekston per poŝto, sed ĉar mi ricevis nenian respondon, nek numeron de Irana Esperantisto (al kiu mi estis aboninta dum unu jaro antaŭe: tre bela revuo dulingva, persa kaj Esperanto, kun multaj fotoj) mi konjektas, ke ne nur ili ne publikigis ĝin, sed entute neniam ricevis ĝin. Do mi nur metas ĝin sur la reto, atende pli bone. Sed restas preskaŭ neniom da literaturaj revuoj en Esperantio, kaj tio ne estas sufiĉe ampleksa por fari libron.

PREZENTO:



Voltair’ tute ne estimis siajn filozofiajn fabelojn ĝustavalore :




Voltair’

tute ne estimis siajn filozofiajn fabelojn ĝustavalore : por li, kiel por liaj samtempuloj, la ununuraj «altaj» beletraj ĝenroj estas eposo kaj tragedio ! Sed liajn tragediojn, je kiuj li kalkulis por iĝi senmorte fama, neniu plu legas ! (kaj eĉ malpli lian eposon La Henriado) Kaj male lian tutan genion la posteularo trovas en la « etaj bagatelaĵoj », fabeloj, polemikaĵoj, filozofia vortaro, kiujn li subtaksis.

La plej grandaj : Kandid (Simplanimulo), Zadig, kaj Senartifikulo jam estis esperantigitaj (de Eŭgeno Lanti : Eldonis SAT, 312 p.), tamen plumankas Mikromegas. Ĉi-sekve jen unu el liaj plej mallongaj fabeloj, ĝi ne estas tro satira, nek - io rara ĉe Voltaire ! - kontraŭreligia, ne tro filozofia (1) (ĝi restas, kiel Zadigo, piruete senkonkluda) nur amuza, vigla aventuro, en la stilo de orientaj mirrakontoj, kiujn tiam malkovris kaj prifurorigis tiuepoke Francio, Tiu rakonto ne estas inter la plej tipikaj Voltair-aĵoj, sed oni bone rekonas lian lertan rapidan stilon, lian delikatan manieron « semi » la ironiaĵojn, kaj la pensindaĵojn, kvazaŭ nerimarkinte ! (ekzercu vin, vi trovos multon por komenti) kaj ĝi temas, kiel la pli famaj kaj riĉaj Kandido (aŭ Simplanimulo) kaj Zadigo, pri unu al la temoj plej maltrankviligaj al Voltair' : homa destino kaj "kial la malbono ?" Gi ankaŭ montras la interesiĝon de la aŭtoro pri orientaj civizilizoj, kaj pri Mazdeismo.
[(1) kvankam en la fino estas kia antaŭformo de la Ejnŝtejna relativeco!]*



Blanko kaj Nigro



Ĉiuj konas, en la Kandahara provinco historion de l’juna Rustano. Li estis solinfano de iu mirzao de l’lando : tio estas kvazaŭ oni dirus markizo inter ni, aŭ barono inter la germanoj. La mirzao lia patro havis al si sufiĉe kontentigan posedaĵon. Estis planite edzigi la junan Rustanon al fraŭlino, aŭ mirzaino liaspeca. Tion la du familioj arde deziris. Li estis faronta la konsolon de siaj gepatroj, igi sian edzinon feliĉa, kaj esti tia kune kun ŝi.

Sed malfeliĉsorte li estis vidinta la princinon de Kaŝmiro en la Kabula foiro, kiu estas la plej ampleksa foiro en la tutmondo, kaj nekalkuleble pli alirita ol tiuj de Bassoro kaj Astrako ; kaj jen kial la maljuna princo de Kaŝmiro estis veninta en la foiron kun sia filino.

Li estis perdinta la du plej rarajn pecojn de sia trezoro : unu estis diamanto dika kiel dikfingro, sur kiu lia filino estis eltranĉita, per arto, kiun la hindoj tiam posedis, kaj kiu perdiĝis poste ; la alia estis ĵetlanco, kiu iras de si mem tien, kien oni deziras : kio ne estas afero tre eksterordinara inter ni, sed kio estis tia en Kaŝmiro.

Fakiro de Lia Princa Moŝto ŝtelis al li tiujn du juvelojn ; li portis ilin al la princino ; « Zorge gardu tiujn du aĵojn, li diris ; via destino dependas de ĝi. » li tiam foriris, kaj ne plu estis revidita. La duko de Kaŝmiro, en malespero, decidiĝis iri por vidi, en la Kabula foiro, ĉu el ĉiuj la vendistoj, kiuj tien aliras elde la kvar anguloj de l’mondo, ne estus unu, kiu havus lian diamanton kaj lian armilon.. Li kondukadis sian filinon kune kun si dum ĉiuj siaj vojaĝoj. Ŝi kunportis sian diamanton zorge enfermita en ŝia zono; sed koncerne la ĵetlancon, kiun ŝi ne povis tion facile kaŝi, ŝi tenis ĝin zorge enŝlosita en Kaŝmiro en ŝia granda kestego el Ĉinio.

Rustano kaj ŝi intervidis sin en Kabulo ; ili amis sin per tuta la simpleco iliaaĝa, kaj tuta la korsento ilialanda. La princino, kiel garantiaĵon de ŝia amo, donacis al li sian diamanton, kaj Rustano ŝin promesis dum foriro, ke li vizitos ŝin sekrete en Kaŝmiron.

La juna mirzao havis du favoritulojn, kiuj utilis al li kiel sekretarioj, rajdhelpantoj, tablomastrumistoj kaj ĉambroservistoj. Unu nomiĝis Topazo : li estis bela, eleganta, blanka kia ĉerkesino, milda kaj servema kia armeno, saĝa kia gebro*. La alia nomiĝis Ebono : li estis nigrulo plejĉarma, pli kompleza pli diligenta ol Topazo, kaj kiu taksis nenion malfacila. Li konigis al ili la projekton de lia vojaĝo. Topazo provis lin deadmoni de tio, kun la singarda diligento de servisto, kiu ne volas lin malplaĉi ; li montradis al li ĉion, kion li endanĝerigis. Kial lasi du familiojn en la malespero ? kial enmeti tranĉilon en la koron de liaj gepatroj ? Li ŝancelis Rustanon ; sed Ebono refirmigis lin kaj forvaporigis ĉiujn liaj skrupulojn.

Mono mankis al la junulo por tiom longa vojaĝo. La saĝa Topazo ne estus pruntedoniginta al li da. Ebono provizi pri tio. Li kaŝe prenis la diamanton de sia mastro, farigis de ĝi falsitaĵon tute similaspekta, kiun li remetis en ĝian lokon, kaj donis la malfalsan kiel grantiaĵon al armeno, kontraŭ kelkaj miloj da rupioj.

Kiam la markizo ekhavis siajn rupiojn, ĉio estis preta por la foriro. Oni ŝarĝis elefanton per lia pakaĵoj; oni surĉevaliĝis ; Topazo diris al sia mastro : « Mi prenis por mi la liberecon fari al vi kontraŭargumentojn pri via entreprenitaĵo ; sed post esti kontraŭargumentinta, endas obei ; mi estas via, mi amas vin, mi sekvos vin ĝin le fino de l’mondo ; sed ni konsultu survoje la orakolon, kiu troviĝas je du parasanĵoj* disde ĉitie. » Rustano konsentis pri tio. La orakolo respondis : « se vi iros al oriento, vi estos al okcidento » Rustano komprenis nenion pri tiu respondo. Topazo asertis, ke ĝi entenas nenion bonan. Ebono, ĉiam kompleza, persvadis lin, ke ĝi estas tre favora..

Estis alia plia orakolo en Kabulo ; ili aliris. La Kabula orakolo repondis tiujvorte : « Se vi posedos, vi ne posedos, se vi estos venkinto, vi ne venkos ; se vi estos Rustano vi ne estos lin. » Tiu orakolo aperis eĉ pli nekomprenebla ol la alia. « Gardu vin, diris Topazo – ne timu » diris Ebono ; kaj tiu ministro, kiel oni povas konjekti, ĉiam pravis en la okuloj de sia mastro, kies pasion kaj esperon li kuraĝigis.

Elirinte de Kabulo, oni piediris tra vasta arbaro, oni sidiĝis sur herbo por manĝi, oni lasis la ĉevalojn sin paŝti. Oni pretigis sin malŝarĝi la elefanton, kiu portis la mangaĵon kaj la manĝilaron, kiam oni ekrimarkis, ke Topazo kaj Ebono ne plu estis kun la malgranda karavano. Vokitas al ili ; la arbaron oni sonorigas per la nomoj Ebono kaj Topazo. La servistoj serĉas ilin ĉien, kaj plenigas la arbaron per siaj krioj ; ili revenas nenion vidintaj, ne responditaj. « Nura aĵo kiun ni renkontis estis vulturo, kiu interbatalis kun aglo, kaj kiu deŝiris al ĝi la plumojn. » Rakonto pri tiu lukto instigis la scivolemon de Rustano; li iris piede al la loko, li rimarkis nek vulturon, nek aglon; sed li vidis sian elefanton, plu ŝarĝita de lia pakaĵo, kiu estis atakita de peza rinocero. Unu batis per la korno, la alia per la rostro. La rinocero ekvidinte Rustanon rezignis la lukton; oni revenkondukis lian elefanton, sed oni ne plu trovis la ĉevalojn. « Okazas ja strangaj aferoj en la arbaroj kiam oni vojaĝas! » ekkris Rustano. La servistoj estis ĉagrenegitaj, kaj la mastro afliktita pro esti perdinta samtempe siajn ĉevalojn, sian karan nigrulon, kaj la saĝan Topazon, je kiu li sentis ĉiam amikecon, kvankam tiu neniam estis liaopinia.

Li estis konsoliĝanta per la espero baldaŭ troviĝi ĉepiede de la bela princino de Kaŝmiro, kiam li renkontis grandan striitan azenon, kiun kamparanaĉo, fortega kaj timiga, draŝadis per bastono. Nenio pli belas, pli raras, pli kurlertas, ol azenoj de tiu specio. Tiu-ĉi estis respondanta la ripetitajn frapojn de l’krudulo per kalcitroj, kiuj povus elradikigi kverkon. La juna mirzao elektis, kio pravas, la flankon de l’azeno, kiu estis beleta kreitaĵo. La kampulo forfuĝis dirante la azenon : « Vi tion pagos al mi. » La azeno dankis siaidiome sian liberiganton, alproksimiĝis, sin lasis karesi, kaj karesis. Rustano ekrajdas ĝin post esti tagmanĝinta, kaj ekiras la vojon al Kaŝmiro kun liaj servistoj, unuj piede, aliaj rajdantaj la elefanton.

Tuj post kiam li sidis sur sia azeno, jen la besto turnas sin al Kabulo, anstataŭ sekvi la vojon al Kaŝmiro. Ĝia mastro ja vane turnas la bridon, faras ekskuojn, premas per la genuoj, puŝas sur la spronoj, malstreĉas la bridon, tiras ĝin al si, vipas dekstre, maldekstre, la obstina besto ĉiam kuradas al Kabulo.

Rustano ŝvitadis, baraktadis, malesperadis, kiam li renkontis kamelonegociston, kiu diris al li : Mastra Moŝto vi ja havas ĉi-tie azenon lertegan , kiu kondukas vin al tie, kie vi ne volas iri ; se vi bonvolus lasi ĝin al mi, al vi mi donus kvar el miaj kameloj laŭ via elekto. » Rustano dankis la Providencon pro esti haviginta al li tiom bonan negocon. “Topazo tre malpravis, li diris, dirante ke mia vojaĝo estos malfeliĉa.” Li surdorsiĝas sur la plej belan kamelon, le tri aliaj sekvas: li reatingas sian karavanon, kaj vidas sin survoje al sia feliĉo.

Apenaŭ irinte kvar parasanĵojn jen li haltigitas de profunda torento, larĝa, impeta, kiu pelis kun si rokojn superblankitaj pro ŝaŭmo. La du bordoj estis du krutaĵoj teruraj, kiuj blindigis vidpovon, kaj frostigis kuraĝon ; nenia rimedo transiri, nenia iri ĉu dekstren ĉu maldekstren. “Mi ektimas, diris Rustano, ke Topazo pravis mallaŭdante mian vojaĝon, kaj mi tre malpravis ĝin entrepreni ; kaj se nur li estus ĉi-tie, li povus doni al mi kelkajn bonajn konsilojn. Se mi havus Ebonon, li min konsolus, kaj li elpensus elturniĝojn ; sed ĉio al mi mankas. ». Lia konsterniĝo estis pliigita pro malespero de lia akompanantaro: l’nokto tute nigris, oni trapasis ĝin veante. Finfine laceco kaj malviglo dormigis la amantan migranton. Li vekiĝas ĉe matenruĝo, kaj vidas belan ponton el marmoro starigita super la torento de bordo al l’alia.

Ek estiĝis krioj, kriadoj el miro kaj ĝojo. « Ĉu eblas ? ĉu sonĝo ? kioma mirindaĵo ! sorĉaĵo ! ĉu ni aŭdacu trapasi ? » La tuta rondo surgenuiĝis, restariĝis, iris al pont’, kisis teron, rigardis ĉielon, disĵetis manojn, metis piedon tremante, iris, returnis, estis en ravo ; kaj Rustano diris : Jen ĉifoje favoras al mi ĉielo : Topazo ne sciis kion li diris ; orakoloj estis favoraj ; Ebono pravis ; sed kial do li ne estas ĉi-tie ? »

Apenaŭ la irantaro estis trans de l’torento, ke jen la ponto enfalas en l’akvon kun bruego teruriga. « Des pli bone ! des pli bone ! ekkris Rustano ; Laŭadata estu Dio ! Benatu ĉielo ! ĝi volas, ke mi ne reiru en mian landon, kie mi estus nur simpla nobeleto; ĝi volas, ke mi edziĝu je tio, kion mi amas. Mi estos princo de Kaŝmiro ; kaj tiele posedante mian amatinon, mi ne posedos mian etan makizejon en Kandaharo. Mi estos Rustano, kaj ne estos lin, pro tio ke mi iĝos grandan princon: jen granda parto de la orakolo klarigita nete miafavore, la cetero klarigitos tiel same; mi tro feliĉas ! Sed kial ja Ebono ne staras apud mi ? Mi bedaŭras lin milfoje pli ol Topazon.“

Li antaŭeniris plu kelkajn parasanĵojn kun plej granda ĝojego ; sed fine de l’tago, remparzono el montoj pli krutaj ol forttikaĵaj muregoj, kaj pli altaj ol estus Babela turo, se ĝi estus finkonstuita, plene baris la ektimigitan karavanon.

Ĉiuj ekkriis: „Dio deziras, ke ni pereu ĉi-tie! Li rompis la ponton nur por senigi nin je ĉia returnespero ; li starigis la monton nur por senigi nin je ĉia rimedo pluiri. Ho Rustano ! ho malbonsorta markizo ! neniam vidos ni Kaŝmiron, neniam ni rehejmiĝos en la teron de Kandaharo. »

Plej akra doloro, plej premega malviglo postvenis en l’animo de Rustano la malmoderan ĝojon, kiun li estis sentinta, la esperojn per kiuj li ebriiĝis. For estis li de interpreti la profetaĵojn siaavantaĝe. « Ho ĉiel’ ! ho patra Di’ ! kial do mi estu perdinta mian amikon Topazo ! »

Dummomente, ke li estis eldiranta tiujn parolojn veante per vastaj anheloj, kaj verŝante plorojn meze de siaj senesperigitaj sekvantoj, jen la montobazo malfermiĝas, longa volbita galerio, prilumita per centoj da torĉoj, montriĝas je la mirbatitaj okuloj ; kaj ekkrias Rustano, kaj ekgenuiĝas lia servistaro, kaj ekfalas ili surdorse pro mirego, kaj ekkrias « miraklo ! » kaj diras : « Dia favorito de Viŝnuo, bonamata de Bramo estas Rustano ; li estos la mastro de l’mondo. » Rustano kredis pri tio, li estis for de si, leviĝinta super si mem. « Ha Ebono, mia kara Ebono ! kie vi estas? vi povu esti vidanto de ĉiuj tiuj mirindaĵoj ! kial mi perdis vin ? bela princino de Kaŝmiro, kiam revidos mi viajn ĉarmaĵojn ? »

Li antaŭeniras kun sia servistaro, sia elefanto, siaj kameloj, sub la volbo de l’monto, fine de kiu li eniras herbejon emajlitan de floroj kaj borderita de rojoj : kaj fine de l’herbej’ ekestas arb-aleoj vicigitaj ĝis vidofino ; kaj fine de tiuj aleoj rivero, laŭlonge de kiu kuŝas miloj da plezurloĝejoj kun ĝuigaj ĝardenoj. Li aŭdas de ĉie voĉĥorojn kaj muzikistajn rondojn; li vidadas dancojn; li haste transiras unu el la pontoj; li demandas al la unua renkontito, kiu estas tiu bela lando ?

La viro al kiu li estis sin direktita respondis : « Vi estas en la provinco Kaŝmiro ; vi vidas la loĝantojn en ĝojoj kaj plezur’ ; ni solenas pro nia bela princino, kiu estas edziniĝonta kun la grandsinjoro Barbabu’, al kiu ŝia patro ŝin promesis ; Daŭrigu Dio ilian feliĉegon ! » Je tiuj frazoj Rustano falas, sveninta, kaj la kaŝmira nobelo kredis, ke li estis ema je epilepsio ; li ordonas, ke li estu portita en lian domon, kie li restis longtempe senkonscia. Oni venigis la du plej lertajn kuracistojn de l’kantono ; ili palpis la pulson de l’malsanulo, kiu iom rekonsciiĝinta, eligis singultojn, ruligis la okulojn, kaj pofoje kriis : « Topazo, Topazo, vi vere pravis ! »

Unu el la du kuracistoj diris al la kaŝmira nobelo : « Mi aŭdas je lia elparolo, ke li estas junulo el Kandaharo, al kiu la aero de ĉi lando ne sanigas ; necesas reirigi lin en la propran landon ; mi vidas je liaj okuloj, ke li iĝis freneza ; lin konfidu al mi, mi rekondukos lin en sian patrujon, kaj resanigos lin. » La alia kuracisto certigis, ke nur el ĉargreno li malsanis, ke endas lin konduki al la edziniĝfesto de la princino, kaj dancigi lin. Dum ili kunsultiĝis la malsanulo regajnis fortojn ; la du kuracistoj estis forsenditaj, kaj Rustano restis vid-al-vide kun sia gastiganto.

« Sinjoro, li diris al li, mi pardonpetas pro esti sveninta kontraŭ vi, mi scias, ke tio ne estas ĝentila ; Mi petegas vin akcepti mian elefanton kiel dankon pro la bonagoj per kiuj vi honoris al mi. » Li poste rakontadis al li ĉiujn siajn aventurojn, gardante disde eldiri la celon de sia vojaĝo. « Sed je la nomo de Viŝnuo kaj Bramo, li diris, sciigu al mi kiu estas tiu feliĉa Barbabu’, kiu edzinigas la princinon de Kaŝmiro ; kial ŝia patro elektis lin kiel bofilon, kaj kial la princino konsentis ke li estos ŝia edzo. – Sinjoro, lin respondis la Kaŝmirano, la princino tute ne konsentis je Barbabu’ ; male, ŝi estas en ploro, dum la tuta provinco solenas kun ĝojo ŝian edzinigon ; ŝi enfermis ŝin en la turo de sia palaco ; ŝi malvolas vidi ion ajn de la ĝojelmontroj, kiujn oni faras pro ŝi. » Rustano, aŭdante tiujn parolojn, sentis sin renaskiĝi ; koloroj de l’vizaĝo, kiujn sufero estis velkiginta, refloris. « Bonvolu diri al mi, mi petas, li pludiris, kial la princo de Kaŝmiro persistas je doni sian filinon al ia Barbabu’, pri kiu ŝi ne volas.

- Jen la faktoj, respondis la kaŝmirano. Ĉu vi scias, ke nia honorinda princo estis perdinta dikan diamanton kaj ĵetlancon, kiuj estis al li tre karaj ? – Ha ! mi tion scias ege bone, diris Rustano. – Do lernu, diris la gastiganto, ke nia princo, en malespero pro manko de novaĵo pri siaj du juveloj, post esti ili serĉigitaj longtempe tra la tuta tero, promesis sian filinon al kiu ajn realportos unu aŭ alian el ili. Alvenis iu sinjoro Barbabu’, kiu estis provizita de l’diamanto, kaj li edziĝos morgaŭ kun la princino. »

Rustano paliĝis, balbutis gentilaĵon, petis de sia gastiganto forirpermeson, kaj kuris sur sia dromedaro ĝis la ĉefurbo, kie estis okazonta la solenaĵo. Li alvenas en la palacon de l’princo ; diras, ke li havas gravajn aferojn por komuniki al li ; li petas aŭdiencon ; estas respondita, ke l’princo okupatas pri pretigadoj de l’edziĝfesto : Pri tio precize mi volas lin paroli. » Li insistas tiom, ke fine li estas enkondukata. « Via Princa Moŝto, li diris, Dio kronu ĉiujn viajn tagojn per gloro kaj brilo ! Via estonta bofilo estas fripono.

- Kiel, fripono! Kion vi aŭdacas diri? Ĉu tiel oni parolas al duko de Kaŝmiro pri la onta bofilo, kiun li elektis ? – Jes ja, fripono, reparolis Rustano; kaj por tion pruvi al via Princa Moŝto, jen estas tio via diamanto, kiun mi alportas al vi.”

La duko, tremirigita, komparis la du diamantojn unu flanke de la alia ; kaj ĉar li ne tro kompetentis pri tio, li ne kapablis eldiri pri, kiu estis la malfalsa. « Jen du diamantoj, li diris, kaj mi havas nur unu filinon ; jen mi en treega embaraso! “ Li venigis Barbabuon, kaj demandis al li ĉu li ne estus lin trompita. Barbabuo ĵuris, ke li estis aĉetinta sian diamanton de armeno ; la alia ne diris de kiu li akiris sian diamanton, sed li proponis rimedon por elturniĝi : tio estis, ke bonvolu Lia Princa Moŝto bataligi lin tuj kontraŭ lia konkuranto. « Ne sufiĉas, ke via bofilo donu diamanton, li diris ; li ankaŭ devas doni pruvon pri kuraĝo : ĉu vi ne opinias inda, ke tiu, kiu mortigos la alian, edzinigos la princinon ? – Tre inda, respondis la princo, tio estos ja bela spektaklo al la kortego ; rapide interbatalu vi du : la venkinto prenos la armilojn de la venkito, laŭ la kutimo kaŝmira, kaj li edziĝos al mia filino. »

La du konkurantoj tuj deŝtuparas al korto. Estis sur la ŝtuparo pigo kaj korvo. La korvo blekis : « Interbatalu, interbatalu » ; la pigo : « Ne interbatalu. » Tio ridigis la princon ; la du batalontoj apenaŭ atentis : ili ekbatalas ; ĉiuj korteganoj encirkliĝas ĉirkaŭ ilin. La princino sin tenante plu enfermita en sia turo, ne volis spekti tiun spektaklon ; ŝi estis ja for disde konjekti, ke ŝia amanto estas en Kaŝmiro, kaj ŝi sentis tioman abomenon pri Barbabuo, ke ŝi volis nenion vidi. La batalo disvolviĝis tute glate ; Barbabu’ estis plene mortigata, kaj la popolo ĝuis tion, ĉar li estis malbela, kaj Rustano ĉarme bela : preskaŭ ĉiam decidigas la publikan favoron tiaĵoj.

La venkinto surmetis la maŝkirason, la ŝultrotukon, kaj la kapŝirmilon de la venkito, kaj venis, sekvita de la tuta kortego, kun fanfarosono, sin elmontri sub la fenestroj de sia amatino. Ĉiuj kriadis : « Bela princino, venu kaj vidu vian belan edzon, kiu mortigis sian fimalbelan konkuranton » ; ŝiaj virinoj ripetis tiujn parolojn. Malbonsorte la princino elmetis la kapon ĉe la fenestro, kaj vidante la kirason de viro, kiun ŝi abomenis, ŝi kuris kiel malesperiĝinto al sia kestego el Ĉinio, kaj ĵetis la fatalan ĵetlancon, kiu iris trabori ŝian karan Rustanon je la malsolida punkto de l’kiraso ; li eligis kriegon, kaj je tiu krio la princino rekonis kvazaŭ la voĉon de sia malfeliĉa amato.

Ŝi malsupreniras hartaŭzita, morton en la okuloj, kaj en koro. Rustano estis jam falinta plensanga en brakojn de ŝia patro. Ŝi ekvidas lin : ho tempero ! ho vidaĵo ! ho rekono kies neesprimeblas nek doloro, nek korsento, nek abomeno ! Ŝi ĵetas sin sur lin, ŝi kisadas lin : « Vi ricevas, ŝi diris lin, la unuajn kaj lastajn kisojn de via amantino kaj murdistino. » Ŝi eltiras la pinton de la vundo, puŝas ĝin en sian koron, kaj mortas sur la amanto, kiun ŝi amegas. La patro terurita, senkonsila, preta je morti kiel ŝi, vane klopodas reveki ŝin al vivo ; ŝi ne estis plu ; li malbenas tiun fatalan mortigilon, rompas ĝin en pecojn, forĵetas siajn du diamantojn pereigajn ; kaj dum oni preparigas la funabradon de lia filino anstataŭ ties edziniĝfesto, li transportigas en sian palacon sangkovritan Rustanon, en kiu ankoraŭ restis ero da vivo.

Oni portas lin en liton. Unuan aĵon, kiun li vidas ambaŭflanke de tiu mortolito, estas Topazo kaj Ebono. Lia ekmiro redonis al li iom da forto. “Ha! Kruelaj, li diris, kial do vi forlasis min ? eble la princino plu vivus, se vi estus kun la malbonsorta Rustano – Mi ne forlasis vin eĉ momenton diris Topazo. – Mi konstante estis apud vi, diris Ebono. – Ha ! kion vi diras ? kial ofendi miajn lastasjn temperojn ? respondis Rustano per velkiĝanta voĉo. – Vi povas kredi min pri tio, diris Topazo ; vi scias, ke neniam mi aprobis tiun fatalan vojaĝon kies mi antaŭvidis terurigajn sekvojn. Estis mi la aglo, kiu batalis kontraŭ la vulturo, kaj kiun ĝi senplumigis ; mi estis la elefanto, kiu forportis la pakaĵon por trudi vin returni en vian patrujon ; mi estis la striita azeno, kiu vin rekondukis spite al vi ĉe via patro ; perdigis mi viajn ĉevalojn ; formis mi la torenton, kiu malhelpis al vi transpasi ; starigis mi la montaron, kiu fermis al vi vojon tiom fatalan ; estis mi la kuracisto, kiu konsilis al vi la nasklandan aeron ; mi estis la pigo, kiu kriis al vi ke vi ne batalu. – Kaj mi, Ebono diris, mi estis la vulturo, kiu senplumigis la aglon ; la rinocero, kiu batis per cent kormofrapoj la elefanton, la kamparanaĉo, kiu draŝadis la striitan azenon ; la negocisto, kiu donis al vi kamelojn, ke vi kuru al via pereo ; konstruis mi la ponton sur kiu vi trapasis ; estas mi la kuracisto, kiu instigis vin piediri ; la korvo, kiu kriis vin batali.

- Ve ! rememoru la orakolojn, Topazo diris : se vi iros al oriento, vi estos al okcidento . – Jes, diris Ebono, ĉi-tie entombigitas la mortintintoj vizaĝon direktita al okcidento : la orakolo estas klara, kial vi ne komprenis ĝin ? Vi posedis, kaj vi ne posedis : ĉar vi havis diamanton, sed li estis falsa, kaj pri tio vi sciis nenion. Vi estas venkinto, kaj vi mortas ; vi estas Rustano, kaj vi ĉesas esti lin : ĉio plenumiĝis. »

Dum li tiel parolis, kvar blankaj flugiloj ekkovris la korpon de Topazo, kaj kvar nigraj flugiloj tiun de Ebono. « Kion mi vidas ? » ekkriis Rustano. Topazo kaj Ebono respondis ĥore: « Vi vidas viajn du feojn. – Hej ! Sinjoroj, diris al ili la malfeliĉa Rustano, kial do ŝovas vi vian nazon en fremdan vazon ? kaj kial do du genioj por unu mizera homo ? – Tia estas la leĝo, Topazo diris; ĉiu homo havas siajn du feojn, Diris tion kiel unua ¨Platono, kaj aliaj ripetis ĝin poste; vi vidas, ke nenio pli veras: mi la parolanta, mi estas via bona feo, kaj mia deĵoro estis zorgi ĉe vi ĝis plej lasta tempero de via vivo; mi tion plenumis diligente. – Sed la mortanto diris, se via deĵoro estis servi al mi, mi estas do el naturo tre supera al la via; kaj krome kial vi aŭdacas diri, ke vi estas mia bona feo, dum vi lasis min erari pri ĉio, kion mi entreprenis, kaj kial vi lasas min morti, min kaj mian amatinon, mizerege? – Ve! Tio estis via sorto, Topazo diris. – Se faras ĉion la sorto, la mortanto diris, kion utilas feo ? Kaj vi, Ebono, kun via kvar flugiloj nigraj, vi konjekteble estas mia malbona feo? – Tion vi diris, respondis Ebono. – Sed do vi estis ankaŭ la malbona feo de mia princino ? – Ne, ŝi havis sian, kaj mi lin bone kunhelpis. Ha ! malbenita Ebono, se vi estas tiom malbona, vi ne apartenas al la sama mastro kiel Topazo ? Vi estis formitaj vi du de du malsamaj prakaŭzoj, el kiuj unu estas bona, kaj la alia malbona de naturo ? – tio ne estas konsekvenco, Ebono diris, sed tios estas granda malfacilaĵo. – Ne estas ebla, reparolis la mortanto, ke favora estaĵo farintus feon tiom malutilan. Ĉu ebla cŭ neebla, rebatis Ebono, la afero sidas tiel, kiel mi vin diras. – Ve ! Topazo diris, kompatinda amiko mia, ĉu vi ne vidas, ke ĉi tiu kanajlo plu havas malicon igi vin disputi, cele febrigi vian sangon kaj plihastigi la horon de via morto ? – Nu, mi ne estas pli kontenta pri vi, ol pri li, diris lin la malĝoja Rustano : li almenaŭ konfesas, ke li volis fari al mi malbonon ; dum vi, kiu pretendis min defendi, vi utilis nenion. – Tion ja ĉagrenas min, la bona feo diris. – Ankaŭ mi, la mortanto diris ; estas io sube de tio, kiun mi ne komprenas. – Nek mi, diris la kompatinda bona feo. – Mi ekscios tion post momento, Rustano diris. – Ni vidos, Topazo diris. » Tiam ĉio malaperis. Rustano ektrovis sin en la domo de sia patro, el kiu li ne estis elirinta, kaj en sia lito, kie li estis dorminta unu horon.

Li vekiĝas eksaltante, plenŝvitka, perdiĝinta ; li palpas sin, li vokas, li krias, li sonorigas. Lia ĉambroservisto, Topazo, alkuras, noktoĉapon surkape kaj oscedanta. « Ĉu mi mortintas, ĉu mi vivantas ? ekkris Rustano ; la bela princino de Kaŝmiro kiel elsaviĝos ? … - Ĉu via moŝto sonĝas ? malvarme respondis Topazo.

- Ha ! ekkriis Rustano, kien do iris tiu barbara Ebono kun siaj kvar flugiloj nigraj ? Mortigas li min per tiom kruela morto. Moŝto, mi lasis lin supre ronkantan: ĉu vi deziras, ke li estu ordonita malleviĝi? – La fiulo ! de ses monatoj plenaj li turmentas min; kondukis min li en tiun fatalan foiron de Kabulo; kaŝprenis el mi li la diamanton, kiun estis doninta al mi la princino; li estas ununura kaŭzo je mia vojaĝo, je la morto de la princino, kaj je la ĵetlanca frapo, per kiu mi mortas tiom junaĝe.

Trankviliĝu, Topazo diris; vi neniam iris al Kabulo; ne estas princino de Kaŝmiro ; ŝia patro neniam havis nenion krom du knabojn, kiuj nuntempe estas en kolegio. Vi neniam havis diamanton; la princino ne povas esti mortinta, tial ke ŝi ne naskiĝis ; kaj vi fartas bonege.

- Kiel do ! ĉu ne veras, ke vi asistis min al morto en la lito de l’princo de Kaŝmiro ? Ĉu vi ne konfesis al mi, ke por gardi min de tiom da malfeliĉoj, vi estintis aglo, elefanto, striita azeno, kuracisto, kaj pigo? – Moŝto, vi sonĝis ĉi-ĉion : niaj ideoj ne dependas pli de ni mem ĉe dormo ol ĉe maldormo. Dio volis, ke tiu vico da ideoj pasu al vi en la kapo, konjekteble por doni al vi iun instruon, el kiu vi profitos.

Vi priridas min, reparolis Rustano ; kiom da tempo mi dormis ? – Moŝto, vi ĝis nun dormis nur unu horon. – Nu do ! malbenita diskutemulo, kiel volas vi, ke en la daŭro de unu horo mi irintus en la foiron de Kabulo, antaŭ ses monatoj, mi farintus la vojaĝon al Kaŝmiro, kaj ke ni mortintus, Barbabu’, la princino, kaj mi ? – Moŝto, nenio pli facilas, nek pli kutimas, kaj vi povintus reale vojaĝi ĉirkaŭ la tutan mondon, kaj havi multe pli da aventuroj en multe malpli da tempo.

« Ĉu ne veras, ke vi povas legi en unu horo la resuman historion de l’persoj, skribita de Zoroastro ? Tamen tiu resumlibro entenas okcent mil da jaroj. Ĉiuj tiuj fariĝoj pasas sub niaj okuloj unu post la alia en unu horo ; nu vi konsentus kun mi, ke tiom facilas al Bramo kunpremi ilin en amplekso de unu horo, kiom longigi en amplekso de okcent mil jaroj ; tio estas precize sama afero. Bildigu al vi, ke tempo turniĝas sur rado kies diametro estas senfina. Sub tiu radego estas multego da radoj unuj en la aliaj ; la centra estas etega ĝis ne videbli, kaj plenumas senfinan nombron da rondiroj precize dum la sama tempo, ke la granda plenumas nur unu. Kompreneblas, ke ĉiuj fariĝoj, ekde komenco de l’mondo, ĝis ties fino, povas okazi sinsekve en multe malpli da tempo ol centmilono de sekundo ; kaj eĉ direblas, ke la afero ja estas tiel.

- Mi ĉe tio komprenas nenion, Rustano diris. – Se al vi plaĉas, diris Topazo, mi havas papagon, kiu komprenigos tion al vi facilege. Ĝi naskiĝis iom da tempo antaŭ Diluvio, ĝi estis en la Arkeo ; ĝi vidis multon ; tamen ĝi aĝas je ne jam pli ol unu jaro kaj duono : ĝi rakontos al vi sian historion, kiu estas tre interesa.

- Rapide iru kaj alkonduku vian papagon, Rustano diris ; ĝi distros min ĝis kiam, mi kapablos reendormiĝi. – Ĝi troviĝas ĉe mia fratino la religiulino, Topazo diris ; mi venigos ĝin, vi kontentos je ĝi ; ĝia memoro estas fidela, ĝi rakontas glate kaj simple, ne klopodante montri mensolerton ĉiaokaze, kaj sen bombasto. – Des pli bone, Rustano diris, jen kiajn mi ŝatas rakontojn. » La papagon oni portis al li, tiu parolis tiel :

N.B. Neniam fraŭlino Katerino Vadeo sukcesis trovi la papagan rakonton en la teko de sia mortinta kuzo, Antonio Vadeo, aŭtoro de ĉi-tiu fabelo. * Tio ege bedaŭrindas, konsiderante la epokon en kiu vivis tiu papago.



notoj:



* Gebroj: nomo donita dum la 18-a jarcento al la persoj, kiuj restis fidelaj al la mazdea religio.

* Parasanĵo : persa longounuo egala pr. je 5,5 kilometroj (30 stadoj), ĝi teorie prezentis, kiel pli moderna leŭgo, le vojlongon, kiun oni iras dum unu horo.

* Vadeo: Volter' (kiel kutime! ) volas kredigi la leganton, ke ne li mem estis la aŭtoro de la rakonto, li diras ke ĝi estis trovita en la postlasitaj paperoj de iu S-ro Vadeo.





Esperantigis Roland Platteau 9-29/7/2006

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer