peut-être le poème le plus important qu'a écrit Kalman Kalocsay (01/09/2010)

 (pour les français: voici comment en 40 il parle de l'invasion de la France)

Vi certe konas Kalman KALOCSAY, jen unu el liaj plej belaj kaj eternaj poemoj :
 



 
En solo

 

                   Ĉu en ĉambro, dum vespersilento,

Aŭ eĉ en la tumulto de l’popol’,

Subite ne atakis vin la sento,

Ke estas vi en sol’, en surda sol’ ?


Ke via kor’, turmente pro
senpovo

Frapadas sur la ŝton’ de via sin’

Kiel sub tero, post la katastrofo,

Ministoj en la enfalinta min’ ?


Kormilionoj sub la sama fato

Baraktas, signas per obtuza bat’ !

La am’, la am’, jen estas tia bato,

Kaj tia bato astas kompat’ !


Potencaj batoj sonas, ho, sed svene,

Senforte mortas sub la surda ter’,

Kaj tamen ĉiam sonas batoj pene,

Jen kun espero, kaj jen sen esper’.


Ho, se alvenus sopirata savo,

Kiu la korojn portus al la lum’ !

En ĝoj’ ebria, en eterna ravo

Nin en dancringon fandus fratbrakum’ !

      

Espero trompa ! Tiu savo ne venas,

Profunde kuŝas enfalinta min’.

La kor’ fermita malespere penas,

  vane frapante sur la mur’ de sin’.

 





Inter la poemoj de Streĉita kordo (legeblaj ĉi-tie:
http://egalite.hu/kalocsay/strecxita.htm )
je vous conseille en particulier Maja Idilio :
http://egalite.hu/kalocsay/strecx/maja idilio.htm
  

| Lien permanent | Commentaires (0) |  Imprimer