
Aĉetu kaj legu Esperantajn librojn !! jen La Monda Asembleo Socia (MAS) kaj ĝiaj libroj en januaro 2017 de Vilhelmo Lutermano 22a januaro 2017 MAS estas asocio fondita en la jaro 2005 de Esperantistoj kiuj, inspiritaj de la artikoloj de la gazeto Le Monde diplomatique en Esperanto ( http://eo.mondediplo.com ) – reta, laŭokaze ankaŭ papera – volas ne nur legi, sed ankaŭ diskuti kaj agi. Ĝi estas strikte bazdemokratia, travidebla (por siaj membroj), progresema organizaĵo, kiu funkcias nur pere de retpoŝto kaj Interreto. Ĝi partoprenas en la...