31/07/2014
nekomparebla momento
Bela momento por amori kaj por ami kun kontento. Bela momento por alvoki Afroditon, la diinon de l'pasio kaj la sento. Bela moment' kaj grava evento por doni sin al diboĉad' kaj la peko. Senaverte, sen konsento de l'racio, ni kunsidas ĉi vespere sub arĝenta luma luno kun botelo de pasia flava vino. Nekomparebla momento por amori kaj por ami kun kontento, ĉe la brizo de la maro kaj la sensona silento. Angel Arquillos-Lopez 9-11-2013